Numero 122 – aŭtuno 2018

Filozofio de plezuro

Kara junularo!

 

„La dudekjarcenta Venuso estas malfeliĉa” – tian titolon mi legis en unu pasintjara gazeto, post morto de la fama aktorino Marylin Monroe. Jes. La idolo de kinomaniuloj kaj de junularo finis – per sinmortigo. „Neniam mi estis nek estas memkontenta”.

En tiu fabriko de gigantaj sonĝoj, en Holivudo, sur la spaco de lasta jarcent-kvarono ne unuafoje okazis tia akci-dento. Sufiĉas mencii pri James Dean, Robert Walter kaj aliaj. Homoj junaj, talentaj, ŝajne plej feliĉaj… Iu juna kaj riĉa anglo venis iam al Svislando. Li ekiris kun gvidanto en montaron. Frumatene je sunleviĝo li estis jam sur pinto. Li matenmanĝis. Subite li haltas, eltiras notkajeron, skribas ion, ĵetas folion sur-teren, kaj mem ĵetas sin en abismon… La terurita gvidanto le-vas la folion kaj legas: – Mi enuis… – La sento de trosatiĝo kaj nesufiĉeco estis kaŭzo de la sinmortigo.

„Estu bonvena, tristo!” – tian libron verkis la franca kna-bino Franciska Sagan. Estas ankaŭ filmo kun tiu malespera titolo. Estas ankaŭ alia titolo: „Adiaŭ, tristo!”. Tiuj ĉi faktoj kaj tiuj ĉi libroj – tio estas rakonto konfirmanta, ke ĉiaj imagaj piloloj de feliĉo fiaskas.

La pasio, kun kiu la modernaj homoj serĉas plezuron, plejbone pruvas, ke tiuj homoj ne trovis plezuron. Same kiel la multnombraj urĝaj ambulancoj sur urbostratoj kaj la ŝtopitaj hospitaloj atestas, ke kun la homa sano estas ne plej bone. Bedaŭrinde. Tiu ĉi impeto al volupto kaj plezuro estas terura. Maksimumo da aĵoj je la kosto de minimuma peno – jen la universala principo. Al ĉi tiu slogano ŝajnas ĉio servi. Ke nur kiel eble plej multe da plezuro kaj kontento ĉiurilate eltiri el la vivo.

Sed la efikoj ne lasas longe atendi sin. La trosatiĝo de plezuro naskas ian grandan nesufiĉecon, naskas enuon, mal-kontenton, perdon de sano. Kondukas al fuĝo en grandan son-ĝon.

Kial? Eblus diri, ke kaŭzo estas la adaptiĝo al kondiĉoj, en kiuj vivas la homo en nia civilizacio: tempomanio, trolaciĝo, emociaj travivaĵoj, ĉio tio kaŭzas malfortigon de nerva sistemo kaj kormalsanojn.

Sed antaŭ ĉio sekvis granda perfortigo de harmonio de leĝoj en la homo. Perfortigo de leĝoj regantaj plezuron kaj volupton. Volupto kaj plezuro apartenas al homo, sed ne povas esti celo per si mem.

Kia la leĝo

1). Leĝo de kontrasto: por ke plezuro plenumu sian tas-kon ĝi devas aperi kiel surprizo sur alia fono. Same kiel en pentrarto ankaŭ ĉi tie devas domini iu kontrasto. Bona tag-manĝo gustas plejbone post peniga laboro. Bela robo aspektas gracie sur kontrasta fono. La printempo kun sia suno pli ĝojigas post longa peza vintro.

2). La dua principo tekstas: plezuro devus esti antaŭita de penperiodo. La ĝojo de veturo motocikle donas kontenton post longaj ekzercoj pri konatiĝo kun tekniko de tiu sporto. Akirado de sukcesoj sur ludejo, en lernejo aŭ sur scenejo – post jaroj da laboro, ekzercoj kaj provoj. La samo validas en la spirita vivo: sen la Sankta Vendredo ne estas la ĝoja Resurekto, sen kruco – malplena tombo, sen sufero – premio en la ĉielo.

3). Gravas ankaŭ la momento de espero, ke ni trovos pli grandan ĝojon ol ĝisnun. Ĉiu atingita ĝojo, estas kvazaŭ antaŭ-gusto de senfina ĝojo, kiun „okulo ne vidis…”.

– Postuli de homo – diras episkopo Sheen – ke li kon-tentiĝu per io malpli granda ol senfino, estas neniigi lian natu-ron. La homa deziro pri bono estas pligranda ol ĉio ĉi, per kio la mondo povas ĝin kontentigi. La homo estas kiel ŝipo lanĉita sur maron. Sur malprofundaĵo li moviĝas nestabile, nur sur pro-fundaĵo li naĝas dece.Rezulto de tio estos la ĝusta koncepto de vivo kaj ĝia senco, de plezuro, ĝojo. Rezulto de tio devus esti la „dia sento de humoro”. Oni diras, ke iu havas senton de hu-moro, tio signifas, ke li vidas, aŭ ankaŭ scias trovi pintumon. Preni aĵojn kaj aferojn tiaj, kiaj ili efektive devus esti. Homo perdas la senton de humoro, se li ne rimarkas la pintumon en vortludo. Same, kiam li ne rimarkas ĝin en la universo. Se li prenas ian aferon en si mem, trotaksas ĝin, traktas kun troiga sublimo – do li ne havas la senton de humoro…

Sin trudas ĉi tie la problemo pri serĉado de plezuro kaj volupto sur la ĝusta vojo: per peno, kaj fortostreĉo. Afero pri liberigo de spirito el sub la tiraneco de volupto. Unuvorte la afero de askezo. Ne timu ĉi tiun vorton. Tio ne nur en la mez-epoko estis bona, sed ankaŭ hodiaŭ estas necesa. Ekpensu nur, ĉu vi hodiaŭ ne devas vin devigi al askezo, rezigno? Ĉu vi ne devas plurfoje „fervore klopodi”, por ion akiri, ellerni grama-tikon, ludon sur muzikilo, akiri profesion? Kaj kio se ne askezo estas la reguloj de higieno, maldikiga dieto, modo, la societa vivo kun ĉiuj reguloj de ĝentileca etiko, ĉiuj vojmontriloj, miloj da leĝoj? Do la Eklezio kun sia kristana askezo, instruo pri abnegacio, rezigno, ekrego de pasioj, instruo pri sufero absolute ne limigas homliberecon, ne estas direktita kontraŭ lia bono, sed male, savas homon, zorgas pri lia feliĉo, ĝojo kaj plezuroj en la vivo.

La futuro apartenas ne al tiuj, kiuj uzas, sed al tiuj, kiuj scipovas suferi kaj sindediĉi – diras iu japano. Kaj la germana pensulo Scheller: – La vivsinteno direktita ekskluzive je evitado de sufero kaj je grandigo de volupto estas terura fenomeno en la vivo de individuoj kiel ankaŭ de socio… Kaj Förster diras: – La homo tiom valoras, kiom li kapablas sin supervenki… Simile esprimiĝas la franca sociologo Le Play: – La nacio pli disvolv-iĝas moderigante siajn aspirojn kaj retenante siajn pasiojn, ol kiam ĝi multobligas produktadon de objektoj de unua bezono…

Cetere por kio ĉerpi el nuntempuloj? Antaŭ 20 jarcentoj sankta Paŭlo jam parolis pri si: – „Mi kontuzas mian korpon kaj ĝin subpremas…” (1 Kor 9:27). – „Ĉiu atleto sin regas en ĉio por ricevi kronon…” (1 Kor 9:25).

Kaj ĉu Kristo Sinjoro ne parolis pri agnegacio, pri preno de kruco sur siajn ŝultrojn, ĉu Li ne mencias pri detranĉo de mano, aŭ pri elŝiro de skandalanta okulo?

La samon ni vidas en la vivo de ĉiuj sanktuloj: ĉe sta Francisko, sta Tereza… Per rezigno, abnegacio, peno, sinde-diĉo, ili aliris ne nur la sanktecon, sed ankaŭ la ĝojon kaj plezu-ron en ĉi tiu vivo. Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.54, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony