Numero 126 – aŭtuno 2019
Filmo pri sacerdoteco
Ĉu la filmo “Pastro ankaŭ homo” trafos al ekranoj komence de la jaro 2020?
La donanto de ekpenso pri la projekto estas pastro Petro Śliżewski, publicisto, la aŭtoro de religiaj libroj kaj kreinto de kelkaj katolikaj portaloj. En sia akiraĵo li havas interalie la longdaŭran dokumenton „Kiu por mi estas Maria”, en kiu li klarigadis la sencon de la maria spiriteco. La scenaro de la plej nova filma projekto estas jam preta. Li skribis ĝin mem kun la helpo de profesiaj konsilantoj. La ekpensojn li prenis el la vivo, ĉar estiel pastro la temon li konas ja deprofunde. Iujn el la eventoj, kiuj ektroviĝis en la scenaro, li travivis mem, aliaj devenas el la spertoj de la amikiĝintaj pastroj. Pastro Śliżewski certigas, ke ĉi filmo ne estos “bombona”.
De kie aperis la ideo de ĉi produktado? La kreintoj de la filmo indikas, ke por la plimulto da katolikoj la vivo de pastroj estas tre mistera. Ili ne konas la ĉiutagan funkci-adon de siaj sacerdotoj, la plimulton de la plenumataj de ili devoj kaj ne havas ian ideon, en kio konsistas vere la pastra vokiĝo. La filmo rakontu pri ĉiuj plej gravaj elementoj de la sacerdota servado. – En ĉi filmo ni eniros en la ŝuojn de pastro, kiu vizitos familion animzorge, gvidos en la spirita direktado Anita’n, invitos la spektanton al la instruado de religio en lernejo kaj montros siajn rilatojn kun preĝeja ser-visto, kun pastreja kuiristino, mesoservantoj kaj kun perso-noj aranĝantaj aferojn en la paroka kancelario – klarigas la kreintoj. – Apud la historio de pastro Matio estos prezentita la vivo de Paŭlo – la vendanto de fiŝoj.
La produkta kompanio estas jam parte kompletigita. La muzikon komponos Tomaso Łuc kaj la filmon reĝisoros Arkado Zieliński. La realigo de la plenprofesia fabela filmo, kaj tia estos „Pastro ankaŭ homo”, estos multekosta. La kreintoj de ĉi projekto planis la buĝeton altan je 1,3 milionoj da zlotoj, kio ŝajnas esti la sumo sufiĉe modesta. La parton de rimedoj ili akiris jam danke al la amikiĝintaj sponsoroj, la reston tamen, do 700 mil zlotojn, ili esperas kolekti dum la daŭranta agado crowdfunding–a gvidata sur la portalo katolikwspiera.pl De la rezultoj de ĉi agado de- pendas, ĉu la laboroj pri ĉi filmo iros konforme al la stre-ĉita detala programo de produktado.
Edward Kabiesz
El la semajna revuo GOŚĆ NIEDIELNY, n-ro 3, 20-a de januaro 2019, paĝo 64
Esperantigis: Stanisław Śmigielski