Numero 108 – printempo 2015

Fideleco al devoj

„Bone, vi bona kaj fidela servisto. Vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj. Envenu en la ĝojon de via sinjoro”. (Mat 25:21)

 

Kara junularo!

 

En certa malnova preĝejo videblas bildo prezentanta en originala maniero la vivotaskojn. Estas tie la papo en pontifika vesto kaj sub li surskribo: – Mi vin ĉiujn instruas. Estas la imperiestro kun krono surkape, kun sceptro en-mane, kaj sub li surskribo: – Mi vin ĉiujn defendas. Mi vin ĉiujn regas. Sub la vilaĝanoj elplugantaj longan sulkon en agro oni subskribis: – Mi vin ĉiujn nutras. Kaj plej malsu-pre de la bildo estas pentrita la diablo, kiu eksponante den-tojn kaj grimacante malice diras: – Kaj mi vin ĉiujn for-kaptos, se vi ne plenumos viajn devojn. (Toth)

La homa vivo similas al granda teatra sceno, en kiu Dio predestinas al ĉiu alian rolon. Ne ĉiam de vi dependas la elekto de via rolo, sed de vi dependas, kiel vi ludos ĝin. Kaj kiel en la teatro, same en la vivo, ne tio plej gravas, kian rolon iu ludas, sed plej gravas, kiel oni ludas sian rolon, kiel oni plenumas sian vivotaskon.

 

Herooj de devo

 

Juna inĝeniero Albert North gardis fabrikon de gaso en urbo Dudley (Anglio), tiam ŝajnas al li ke li aŭdas bruon de eksplodo. Li ĵetas sin en la direkto de kiu alvenas la bruo. Efektive eksplodas incendio, parto de konstruaĵo estas jam en flamoj. North ekkomprenis la danĝeron: se oni ne detranĉos tuj la gason – duono da urbo en kelkaj minu-toj eksplodos. Sed kia frenezo iri kaj fermi gasoduktojn. Laboristoj staras apud li senhelpaj. Sed la inĝeniero ne he-zitas eĉ unu momenton. Maro da flamoj ĉirkaŭas lin inten-sigante ĉiumomente la eblecon de eksplodo. – Li sentima, kovras la kapon per jako, rampas al gasoduktoj, por atingi la kranojn kaj fermi ilin. Li sukcesis. La savklapoj riglis sin lastasekunde. Sed li estas sen fortoj, li svenis meze de fla-moj. Kolegoj saltas en flamojn kaj eltiras lin. Terura vid-aĵo. La vesto sur li forbrulita, haŭto nigriĝinta, kuracistoj savadas lin dum du tagoj, sed vane. North fordonis sian vi-von por la urbo.

 

Sur la fervoja linio Vieno-St.Polten rapidegas en malhela nokto kuriero n-ro 158. La vapormaŝinon stiras maljuna, sperta maŝinisto – Janovski. Li rigardas kaj obser-vas. Unuflanke brulas lin la fajrovarmego kaj aliflanke tra-penetras la glacia vento. Li pensas. Ankoraŭ neniam tiel ekpezis sur lia koro la respondeco pri la vivo kaj morto de ĉiuj kiel ĝuste hodiaŭ. Pense li forflugas al sia hejmo, jen denove revenas al sia maŝino. Diverse estadis en la vivo – li pripensas – sed miajn devojn mi plenumadis ĉiam aku-rate. Dio estos mizerikorda por mi.

Subite io skuis la maŝinon, grandega surdiga bruego trapikas aeron. Jen en kaldrono krevas tubo de vapordukto. Al Jankovski ĉi momente venis la penso: eskapi malantaŭ-en. Tamen la devo estas sankta. La maŝino devas halti, alie ĉiuj estos perditaj. Li restas sur la posteno. La ŝprucanta vaporo kaj varmega akvo surverŝas lin. Li sin devigas al lasta fortostreĉo: per la tremantaj kaj duone kuiritaj manoj li fermas vaporalfluon kaj traĵetas levilojn. Terura grinco de bremsoj. La trajno haltas. Ĉiuj savitaj, nur li kuŝas ago-nianta. – Ĉu ĉio en ordo, ĉu la trajno staras? – li demandas vekiĝante el nekonscio. Kaj kiam li ekaŭdis, ke jes – li ek-ridetis, liaj okuloj kuris malproksimen… eble al hejmo… kaj al ĉielo: Disinjoro, mi plenumis la devon, Dio, kompa-ton… (Misia Voĉo, n-ro 8,35).

 

Da similaj akcidentoj estas pli multe. Mi legis iam pri stiristo de aŭtobuso, kiu malsaniĝis je korinfarkto. En la lasta momento li tamen sukcesis ĝustatempe bremsi kaj sa-vis la vivon de pasaĝeroj, malgraŭ ke li mem falis senviva.

 

Estu fidela al devoj

 

Tion postulas de vi Dio. Li konfidis al vi tiun aŭ alian rolon kaj atendas vian fidelecon: en laboro, en obser-vado de ordonoj eĉ la plej etaj. Estu fidela kaj ekzakta en lernado, en ĉiutaga preĝo, en partopreno en dimanĉa Meso. Estu fidela en tenado de via vorto, en templima redonado de libroj, de mono, ĉar „homon fidelan oni multe benas” (Sen 28:20). „Fidela estas Dio en siaj vortoj kaj sankta en ĉiuj siaj faroj” (Psa 145:13). „Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo” (Apo 2:10). Estu fidela, por ke vi povu iam ekaŭdi el buŝo de la Plejaltulo ĉi tiujn vor-tojn: „Bone, vi bona kaj fidela servisto. Vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj. Envenu en la ĝojon de via Sinjoro”.

Fideleco al devoj, jen la devo fronte al nacio, al patrujo, al socio. Estas ilia rajto, ĉar „neniu estas soleca insulo”. Ni estas infanoj de unu Dio – Patro, infanoj de unu granda familio – homaro. Ni ĉiuj estas membroj de vivanta Kristo, de Lia Mistika Korpo. Ni ĉiuj laboras por la patr-ujo. Se aliaj laboras, sinoferas, riskas eĉ sian vivon en min-ejoj, fandejoj, fabrikoj, trajnoj, tere kaj akve, do ĉi tiu devo pezas ankaŭ sur vi. Jam hodiaŭ de via laboro, lernado, ĉiu-taga plenumado de etaj devoj dependas eble la sorto de multaj homoj en futuro. De tio dependas ankaŭ via propra bono portempa kaj eterna. Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p. 32, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony