Numero 119 – vintro 2017

FATIMO kaj la kondamno de la eraroj de moderna mondo

La revelacioj en Fatimo ekde cent jaroj elvokas ekstreme diversajn opiniojn kaj emigas al diversaj sin-tenoj. Ekde la tuta manko de interesiĝo, tra la furiozaj atakoj, ekz. forbruligo de la unua kapeleto kaj eltranĉo de kverko, super kiu aperadis Dipatrino, tra la plena de febra postkuro je sensacio starigado de diversaj, ofte malseriozaj hipotezoj, ĝis la belegaj kaj grandanimaj sintenoj de fideluloj sur la tuta mondo, kiuj komprenis la grandiozecon de la Mesaĝo el Fatimo kaj faris la profundan ŝanĝon de sia vivo.

 

Malfacile estas serĉi en la Fatima Mesaĝo la kalen-daron de estontaj eventoj aŭ la liston de familiaj nomoj de la personoj respondecaj por la krizo aŭ de tiuj, kiuj povas alporti savon. Ankaŭ estas domaĝo perdi tempon kaj aten-ton por la persista elserĉado de teksto de laŭdira nemal-kaŝita „kvara parto” de la Sekreto.

Pli bone ekrigardi al Fatimo prudente, en la sinteno de kredo kaj fideleco fronte al la Providenco kaj la Sankta Eklezio, kiu Revelaciojn en Fatimo oficiale agnoskis.

Unue valoras konstati la bazajn faktojn, alivorte ek-konscii, ke tio, pri kio ni legas, okazis vere en konkreta loko kaj tempo kaj koncernis konkretajn homojn.

Nia penso kuras do al Portugalio, al la malgranda vilaĝo Fatimo, al la jaro 1917 inter la 13-a de majo kaj la 13-a de oktobro. Sekve valoras detale nomi la konkretajn personojn konatajn laŭ la nomo kaj familia nomo, kiuj atestas pri tiu mirakla evento. Unuavice estas la triopo da paŝtistetoj: gefratoj Francisko kaj Hiacinta Marto kaj ilia kuzino Lucia Santos, sed tuj poste iliaj familioj, kiuj, vole nevole, estiĝis – vere dua- kaj triaplanaj – sed tamen herooj de tiuj eventoj. Sekve ni havas komence dekojn (jam ĉe la dua apero de Dipatrino la infanojn akompanis la grupo de kelkdek personoj!) ĝis fine pli ol sepdekmila homamaso kune kun multaj sacerdotoj kaj ĵurnalistoj, kiuj la 13-an de oktobro 1917 estis la atestantoj de la Miraklo de Suno. Jam do la nuraj faktoj mem faras grandan impreson.

 

La rememorigo de la Kredo-Veroj

 

Tamen multe pli gravas la spirita-religia dimensio kaj la universala dimensio koncernanta la teologion de la monda historio.

Sur la spirita-religia nivelo Dipatrino malkovrante la Unuan Parton de la Mistero rememorigas la unu el plej ofte forgesataj kaj ignorataj veroj de la Kredo – la ekziston de  infero, alivorte de la eterna puno, je kiu estas kondamnitaj la pekuloj mortantaj en la grava peko.

Ĉu hodiaŭ – cent jaroj post la revelacioj en Fatimo – la kredo je la infero estas fenomeno universala? Bedaŭr-inde ne. La sciencaj esploroj montras, ke eĉ la parto de tiuj, kiuj sin konsideras katolikoj, ne kredas je la ekzisto de la infero kiel loko de la eterna puno por pekoj! Ĉu do la Dipatrino, Patrino de la Mizerikordo povus pasi al la tag-ordo super la realeco, kiu estas tiel terura, ke la fatimaj infanoj konfesis, ke ili mortus pro la teruro vidante la inferon, se ne estus plifrua promeso de Maria, ke ili iros al Ĉielo? La Dipatrino montras aldone al ekzisto de la purga-torio, kaj ankaŭ rememorigas la bazajn kredoverojn, atent-igas pri la neceso de preĝo kaj pentofaro, kiu devas rekom-penci por la faritaj pekoj. En tiu precipa lernejo de Maria la fatimaj infanoj rapide grimpas sur la altaĵon de sankteco, per la plena konfido al Dio kaj al Plejsankta Patrino kaj ankaŭ oferado sin mem – per akcepto de diversaj suferoj por la pekuloj.

En la Dua Mistero la Dipatrino avertas antaŭ la ĝistempaj punoj, kiuj falas al nacioj kaj al la tuta homaro por la diversaj pekoj. Ĉi tiu kredovero, ke „Dio estas la justa juĝisto, kiu por la bono premias kaj por la malbono punas” estas hodiaŭ ankaŭ forĵetata, eĉ iufoje fare de tiuj, kiuj opinias sin katolikoj.

 

Averto antaŭ puno

 

Fine estas la profeta dimensio. La situacio de la mondo estas tiel serioza, ke Sinjoro Dio ne servas sin per iu Dia viro laŭ ekzemplo de la malnovtestamentaj profetoj.  Profeto estiĝas la Reĝino mem de la Ĉielo kaj de la Tero. La Sinjoro Dio sendas Sian Patrinon al la perdita homaro, por montri erarojn, averti antaŭ la puno, rekomendi la kon-kretajn savrimedojn: konvertiĝon, pentofaron, Rozarion, oferadon de suferoj por la konvertiĝo de pekuloj, Sanktan Komunion en unuaj sabatoj kaj la kulton al la Senmakula Koro de Maria.

Kiam ni rigardas sur la seriozajn kaj koncentritajn okulojn de paŝtistetoj, precipe de Hiacinta, ŝajnas al ni, ke ni vidas en ili la tutan koŝmaron de la nuntempa mondo: militoj, persekutoj al bonaj homoj, malmoralaj modoj,  granda krizo de la kredo kaj Eklezio, pri kiu jam dek jaroj antaŭ la Fatimaj Revelacioj skribis granda papo Sankta Pio la Deka.

La profeta dimensio estas tre grava, ĉar donas al ni la ŝlosilon por ekkompreno de la plej gravaj problemoj de nia tempo.

En la Tria Mistero de Fatima ni vidas la mondon, kiu bedaŭrinde ne respondis je la alvoko de la Sinjorino de Fatimo. La simptoma do estas, ke la malkaŝo de la Tria Parto de Sekreto Dipatrino signis nur por la jaro 1960. Tio estas, kiel sciate, la tempo post la katastrofo de ambaŭ mondmilitoj, post la bolŝevisma revolucio kaj post la dis-vastiĝo de eraroj de la komunisma Rusio tra la mondo, sed samtempe tuj antaŭ la eksplodo de la moraleca revolucio kaj antaŭ la kunvoko de la Dua Vatikana Koncilio.

La Koncilio estis la bonega okazo por plenumo de la peto de Dipatrino pri la konsekro de Rusio al la Senmakula Koro de Maria kaj por la disvastigo jam de ĉiuj tri partoj de la Sekreto. Bedaŭrinde, la Tria Parto de la Mistero restis kaŝita antaŭ la mondo ankoraŭ dum kvardek jaroj. Dum ĉi tempo ne okazis la konsekro de Rusio al la Senmakula Koro de Maria, aldone la mondon kaptis la laŭvica revolu-cio moraleca (la ondo de malĉasteco, divorcoj, abortigo, homoseksualeco, narkotismo kaj aliaj fenomenoj, kies ates-tanto estas nia generacio). Kaj en la Eklezio ekblovis la vento de la – kondamnita plifrue – spirito de modernismo, kiu nun manifestiĝis kiel progresismo, teologio de liber-igo, cedo fronte al komunismo aŭ la ribelo kontraŭ la ne-ŝanĝebla katolika instruado en la moralaj aferoj.

 

Ni respondu je la alvoko de Maria

 

La bildo de la Anĝelo kun la fajra glavo, kies flamoj ŝajnis ekbruligi la terglobon, poste la vizio de la revenanta sub la krucon turmentita homaro kaj Eklezio estas evidenta pruvo de la Dia kolero fronte al la moderna mondo, kiu en sia frenezo forĵetis Dion kaj Lian Eklezion kaj akceptis la pensajn tendencojn tute kontraŭajn al la Dia plano kaj volo. Tiuj ĉi bildoj indikas la punojn, kiujn la mondo jam spertis, kaj ankaŭ tiujn, kiuj povas alveni.

Konsiderante  la Fatiman Mesaĝon cent jaroj post la unua apero de la senmakula Maria al la triopo de geinfanoj, kun maltrankvilo ni observas la mondon kaj la Eklezion mergiĝantajn en la netrovebla en sia historio krizo. La dis-falo de familio, la ekonomia krizo, militoj kaj terorismo, frenezanta abortigo, eŭtanazio kaj la ideologio gender kaj aliaj patologioj, stimulas nin al la urĝa obeemo al la vortoj de la Dipatrino de Fatimo, vokanta al pentofaro kaj kon-vertiĝo.

Kun rozario en la mano, farante la agojn de pento, kalkulante kun la alvenantaj kataklismoj, kun la slogano Jesuo, mi fidas al Vi, ni atendas ankaŭ la grandan triumfon de la Dipatrino de Fatimo, kiun  ja Maria mem promesis, dirante: Fine mia Senmakula Koro ektriumfos!

 

Arkadiusz Stelmach

 

El: PRZYMIERZE z MARYJĄ, Numero 94 majo/junio 2017, paĝoj 4-7  www.przymierzezmaryja.pl

e-mail:redakcja@przymierzezmaryja.pl
Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

*

Dio, donu al mi kvietan koron, por ke mi akceptadu tion, kion mi ne povas ŝanĝi, la kuraĝon, ke mi ŝanĝu tion, kion mi ŝanĝi povas, kaj la saĝon, por ke mi kapablu tiujn aferojn distingi.                                      (Reinhold Niebuhr)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony