Numero 110 – aŭtuno 2015

Eva, ĉu vi volas esti memstara?

„Ne kalkuliĝu inter la amaso da senorduloj” (Sir 7:16)

 

Kara junularo!

 

„Eva, ĉu vi volas esti memstara?… Jes? Ne?… Ha, mi ne scias”. Per tiaj vortoj ekis iam la junulara disaŭdigo „Sur ĝirejo”.

 

Ĉu vi volas esti memstara?

 

Tian demandon ankaŭ mi adresas al vi. Kiu ne vo-lus? Ĉiu homo, kaj aparte juna deziras esti memstara. „Por libereco Kristo nin liberigis” (Gal 5:1) – diras s-ta Paŭlo. Mi aŭdas tutan ĥoron de eldiroj de la gejunuloj: – „Ili min enŝlosas, spionas, ne kredas, mi havas neniajn distrojn… Mi estas ja 17-jara… Se mi ne estus hejme, ĉio estus aliel”. „Mia panjo estas bona, sed tiel min kontrolas! Koleginoj iradas kie volas kaj kun kiu volas, kaj mi? La panjo ne fidas al mi” – parolas alia junulino. „La panjo estas bona, mi scias. Ŝi volus ŝpari al mi proprajn senreviĝojn, tial ŝi ĝenas min. Sed ja ne sufiĉas al mi ŝia sperto, mi devas kaj volas mem. Tial mi senĉese ribelas. Mi volas ekkoni ĉion, eĉ tion, kio brulvundas”.

Kaj tiel ĝis senfineco. Gejunuloj plendas, ke ili estas kontrolataj kien ili iras, kun kiu interparolas k.s. Ili ne tole-ras rigoron, indikitajn templimojn, horojn, ordonojn k.s.

Tamen aŭskultu memstarajn viajn koleginojn:

„Mi estas jam memstara – skribas juna Iza. – Miaj koleginoj plendas ke ili estas ĉiupaŝe kontrolataj. Tiu ag-maniero de la gepatroj ne estas konvena por ili… Ĉe mi estas aliel. Mi estas solfilino. La panjo tutan vivon peze la-boras, ĉiam okupita, afliktita… (patron mi ne havas). Al ŝi sufiĉas, ke mi estas satmanĝinta kaj vestita. Kaj al mi estas kaj estis malbone. Malgraŭ, ke mi estas plenaĝa kaj labo-ras, daŭre mi sopiras tion, por ke iu interesiĝu pri mi. Almenaŭ unu fojon iu demandu: – Kun kiu vi interkon-sentis? Sed la panjo ne demandas. Probable mi ne havis infanecon. Mi ŝatus diri al koleginoj: – Ne rapidu al mem-stareco. Malrapide! Vi ankoraŭ sukcesos ĝustatempe laciĝi. Nun lernu, jen la sinteno de vivo kaj memstareco”.

„Ĉu mi estas kontenta, ke mi estas memstara? – res-pondas juna instruistino. – Mi scias, ke mi estas bezona, ke mi ne estas parazito. Sed tiam, ĉio kaj ĉiuj estis por mi ide-alaj. Kaj nun? Tiam mi ne devis decidi mem. Aliaj estis de-cidantaj anstataŭ mi”.

Kaj do kun tiu memstareco estas embaraso! Ne tiom simpla afero kiel ŝajnas de malproksime. Ne nur ĉesi esti infano – havi propran loĝejon, laboron, monon… sed mem-stareco – tio estas devoj.

 

Memstareco – miraĝo de juneco

 

Ni venas al konkludo, ke memstareco estas miraĝo de junula aĝo. Ĉar pripensu: Se vi per vorto „memstareco” opinias vivon sen iuj bremsoj, sen ĝeneco, „en streĉitaj ri-latoj” kun Dio, kun ordonoj kaj tion vi nomas „libereco” – do mi respondos al vi per la vortoj de s-ta Paŭlo: „Vi, fra-toj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian” (Gal 5:13). – Se memstareco, do libereco de pekado, de imitado kaj amikiĝo kun malbonaj kolegoj, do la sama Apostolo admonas vin: „Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon…” (2 Tim 2:22).

Do plibone nomu laŭnome t.n. „memstarecon”, pri kiu vi parolas. Ĉar ne ekzistas memstareco kaj konscienc-libereco disde la ordonoj de Dio. Mi diros al vi ion pli: Ne ekzistas absoluta memstareco en la vivo. Vi estas ofte „sklavo” de modo, de alies opinio, bonhumoro, de societo. Vi ne estas memstara, kiam en societo vi prenas en la bu-ŝon cigaredon altruditan al vi, ĉu kaliketon da vino, aŭ brando, kiun vi trinkas kvankam poste doloras vin la kapo. Kiam ia ajn bubaĉo algluiĝis al vi kaj kvankam vi sentas abomenon, tamen vi ne kuraĝas al ebrieta knabo diri decid-eman vorton.

Ne estas memstareco kaj tute ĝi mankas en la vivo, eĉ en aparta loĝejo, en laboro… ĉar estos horoj por komen-ci kaj fini okupojn, estos respondeco fronte al ĉefo, fronte al ĉirkaŭantaro, najbaroj, Dio… estos la kutimaj normoj de kultura konduto, preskriboj tiaj aŭ aliaj.

Nu, jes. Sed: „gepatroj ĝenas min terure”. – Preparu vin per laboro, per lerno al saĝa memstareco en via vivo. „Vian koron vi inklinigos al komprenado” (Sen 2:2). „Ne opiniu vin saĝa; timu la Eternulon, kaj deturnu vin de mal-bono” (Sen 3:7).

Tial kun s-ta Paŭlo „mi do petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, per kiu vi estas vokitaj… ke vi jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento… kaj ne kalkuliĝu inter la amaso da senorduloj” (kp. Efe 4:1.14; Sir 7:16). Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.40, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony