Numero 121 – somero 2018

Estu moderna

„Ĉar vi estas vokitaj al libereco, fratoj; ne uzu tamen vian liberecon kiel pretekston por la karno” (Gal 5:13).

 

Kara junularo!

 

„Moderneco” – tio estas „voko” de adoleskantoj. „Mo-derna knabo – moderna knabino” – vi parolas pri ĉi aŭ tiu kolegino aŭ kolego. Cetere kiu el vi ne volas esti moderna? Ĉiu. Vi klopodas pri ĉio kaj faras ĉion, por meriti ĉi tiun nomon. Vi trarigardas ĵurnalojn, serĉas laŭmodajn vestojn, tondas frizojn, kantetas novajn furorkantojn, lernas novajn melodiojn, dancon, nur por egalpaŝi kun aliaj. Ĉu tio estas malbona? Ne.

Mi tute ne kondamnas. Prave. Ĉar ja en tio konsistas la ritmo de historio. Ĉiam tiel estis. Certe viaj gepatroj ne vestiĝis tiel kiel iliaj avinoj aŭ praavinoj. Ja senĉese ni fariĝas aliaj. Nur senvivan statuon ronĝas aŭ faligas la tempo. Tiu dialogo de du generacioj estas eĉ necesa en la homara progreso. Kaj kiel la maljuna kverko bone fartas inter la junaj, same devus esti ankaŭ inter homoj. Tial mi volontigas vin al moderneco ĉiurilate, tut-plene. Sed unualoke: „Kia estas via idealo de moderneco?”

Vi pritondis hararon, vestis ĝinzon, enpoŝigis manojn, fajfas ian furorkanton, dancas tviston, konas kelkajn nomojn de stelulinoj, sportistoj, malestime vi rigardas la medion de „mal-progresemaj” pliaĝuloj kaj ĉu tio estas ĉio? Vi opinias vin moderna?

Ŝi denove kombis sin laŭ la plej nova ĵurnalo, vestis ko-lorajn ŝtrumpojn, laŭmodajn pantoflojn, tralegis kelkajn librojn de duba kvalito, kolektis stelulinojn, arogante respondas al sia patrino… Kaj tio devus esti supro de moderneco? Eble io estas en tio, sed ne ĉio.

Verŝajne vi mem komprenas, ke moderneco estas ne nur tio, sed ankaŭ la kosmaj flugoj kaj fino de koloniismo. Modern-eco – tio estas kono de plej gravaj fluoj en literaturo. Kaj ĉu vi konas ĝiajn reprezentantojn, ĉu vi scias, en kio konsistas ekzis-tencialismo, faŝismo? Ĉu vi konas la verkojn de Sartre, Dürren-matt, Ionesco, Nobel-premiitoj? – „Nu, de kie?” – vi respon-dos. Mi ne lernis pri ili. Do vi tute ne estas moderna. Plimulto da pensanta junularo komprenas tion bone. Komprenas, ke sub tiu vorto troviĝas preskaŭ ĉio: florado de tekniko, sputnikoj kaj kosmaj flugoj, tempo de bataloj por libereco, egalrajto de falantaj pro malsato, atomo kaj Hiroŝimo, Gagarin kaj Eichman, Osvencimo kaj novaj urboj… Kaj jen sur la fono de grandaj kontrastoj – homo. Sur la fono de ĉio ĉi – vi mem. Plejgrava estulo, objekto kaj subjekto. Kreanto kaj kunkreanto de ĉi tiu mondo, de ĝia kulturo en la 20a jarcento. Vi komprenas do, ke knabino devus esti kompetenta ne nur pri ĉiuj filmoj.

Kaj knabo? – Li devas esti ne nur sportulo, esti kom-petenta pri danco kaj muziko, sed pri tekniko kaj ekonomio esti inteligenta kaj multleginta. Kaj super ĉio esti – valora homo. Estu do moderna tutplene. Se „moderneco” do progreso en ĉiu branĉo, sekve ankaŭ en la branĉo de spirito. Progreso en boneco kaj amo, en justeco kaj ĉasteco. Kaj do: „Noviĝu en la spirito de via menso, kaj surmetu la novan homon, kiu estas kreita laŭ Dio en justeco kaj sankteco de la vero” – kiel parolis Sankta Paŭlo (Efe 4:23-24).

Se vera „moderneco”, do batalo por libereco, justeco, do servo al grandaj ideoj – do ne forgesu pri la vortoj de la Apos-tolo de popoloj: „Ĉar vi estas vokitaj al libereco, fratoj; ne uzu tamen vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per la amo servu unu la alian” (Gal 5:13).

Se „progreso” – do ankaŭ transpaŝado de terlimoj, flugo en kosmon. Do mi instigas vin al plejalta flugo, flugo de spirito, ĉar „ĉi tie ni ne havas daŭran lokon, sed estontan ni serĉas, ĉar forpasas la mondo kaj ĝia dezirego, do vi ne similiĝu al ĉi tiu mondo”.

Se „moderneco” – do socia spirito, ĉiuflanka ligo kun socio, kun homaro, do ne forgesu pri tio, ke nin ĉiujn homojn en la mondo kunigas ankoraŭ aliaj ligiloj, ligiloj de Krista sango verŝita por ĉiuj. Kunigas nin ligilo kun Kristo pere de la bapto. Kaj ne nur kun Kristo, sed ankaŭ kun Lia Patrino, kun Dio, kun Eklezio, kun homaro. Ni ĉiuj estas fratoj senkonsidere al aĝo, deveno, konvinkoj, konfesio kaj religio, senkonsidere al haŭtkoloro.

Fine se „progreso” – do batalo kontraŭ perforto, sklaviĝo kaj ekspluato. Mi instigas vin, ke vi estu ne nur „konsumanto” de la materiaj kaj spiritaj bonoj de viaj kunfratoj, sed donu al aliaj kiel eble plej multe da bono – ĉe vi.

Mi instigas vin do al ribelo kontraŭ malbono, kontraŭ sklaviĝo de sensoj kaj pasioj, perforto kaj maljusteco en la ĉiutaga vivo. Mi instigas vin al progreso en la kulturo de animo, ĉar „la animo de ĉia kulturo – estas la kulturo de animo”. Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.48, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony