Numero 126 – aŭtuno 2019

En Mazovio ĉe kurpoj, poetoj kaj pentristoj

En la mazoviaj praarbaroj verda kaj blanka loĝis iam kurpoj. Oni nomis ilin tiel de la lignoŝuoj el la tilia basto – kurpoj – kiujn ili portadis, kvankam ili mem nomis sin puszczyki (praarbaruloj). Pratempe ili okupiĝadis pri la fiŝ-kaptado, ĉasado kaj fondado de abelarboj por mielo. Iliajn kabanojn, vestaĵojn, sukcenajn produktojn kaj eltondaĵojn kaj florojn el silkopapero, kaj eĉ „la kurpan nupton” oni povas spekti en subĉielaj muzeoj kaj muzeoj en Kadzidło, Myszyniec, Nowogard aŭ Ostrołęka. Sed en la vilaĝo Łyse dum la Palmodimanĉo valoras ekvidi la plej grandajn pal-mojn, havantaj po ok metroj.

La plej impona en Mazovio kastelo en la urbo Ciechanów havas du kastelturojn: Arsenalon kaj Prizonan Turon kaj muregojn. Legendo anoncas, ke en ĝiaj subter-aĵoj la mazoviaj princoj kaŝis trezoron. Gardas ĝin granda nigra hundaĉo. Dumnokte ĝi hurlas kaj bojas tiel terure, ke estas timego proksimiĝi al la kastelo. Laŭŝajne sub formo de la gardhundo kaŝas sin la kavaliro Sulimiro, kiu vivis malvirtan vivon kaj tiel estis punita. La sorĉaĵon oni povas depreni rektamaniere. Sufiĉas mankaresi la nigran bestion, kvankam oni devas esti la homo nobla kaj honesta. La kavaliro ne nur reakiros tiam sian figuron, sed ankaŭ indi-kos al la savinto lokon de la kaŝita trezoro.

Proksime al Ciechanów, en Opinogóra, staras palaco de nekutima beleco. Loĝis en ĝi kaj estis entombigita la poeto Zigmundo Krasiński. Simile kiel Adamo Mickiewicz kaj Julio Słowacki  li estas nomata la pola profeto, aŭ la poeto, kiu antaŭdiradis (aŭguradis) la sortojn de Pollando. La palacon elkonstruis la patro de Zigmundo, la generalo Vincento Krasiński. Li partoprenis en la militoj farataj de la imperiestro de francoj, Napoleono Bonaparte. Liaj ula-noj famiĝis per la atako en la intermonto de Samosierra, en Hispanio.

En la parko ĉirkaŭanta la palacon en Opinogóra oni povas trovi la marmoran benketon kun la surskribo kompo-nita de Amelia Załuska por Zigmundo Krasiński: „Mia me-moro ĉiam estu agrabla por Vi”. Ĝi estas nomata la benk-eto de enamiĝintoj.

Cent kilometrojn suden de Opinogóra, en Kuklówka Radziejowicka, loĝis la fama pentristo Jozefo Chełmoński. Li ekloĝis en ĉi vilaĝo en larika biendometo post la mult-jara restado en Parizo, kie li atingadis grandajn sukcesojn. En Kuklówka li finrezignis pri la monduma vivo kaj ek-okupis sin pri pentrado kaj terkulturado. Liajn verkojn oni povas admiri en plej grandaj muzeoj. La famon portis al li la bildoj prezentantaj kuregantajn „Kvaropojn” kaj „Tri-opojn” da ĉevaloj, kaj ankaŭ vilaĝajn pejzaĝojn: „Forflugo de gruoj”, „Cikonioj”, „Malfrua somero”. Dum la tempo, kiam li estis studento. li vekadis la veran sensacion per sia vestaĵo. Li portis la malhelbluan ulanan jakon, la ruĝan rajdpantalonon kaj ĉapon de la trajna konduktoro. La pen-tristo estis entombigita en la tombejo en Żelechów.

 

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy

(En la ĝardeno de Kreinto), junio 2018.

______________________________________________________________

 

Memorinda:   43-aj Esperantistaj Preĝtagoj en Często-chowa okazos en la tagoj 11-13 de oktobro 2019.

(Informo: Pola sekcio de IKUE, pomer@wp.pl)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony