Numero 124 – printempo 2019

En la urbo de Premislavo

Iamaj kronikistoj rememoris pri Premislo jam antaŭ mil jaroj.  La urbon fondis Premislavo, la legenda estro de la gento Lędzianie, kiu loĝis sur la fekundaj terpecoj apud la rivero San. Ĝi estis situanta ĉe la vojkruciĝo de gravaj komercaj itineroj. Premislo estis konkerata fare de diversaj soldataroj kaj trapas-adis de manoj al manoj. Finfine al Polujo aligis ĝin la reĝo Kazimiro la Granda, kiu ordonis elkonstrui sur la monto super la urbo la masonitan kastelon. La kronikisto Johano Długosz skribis pri Premislo, ke “tio estis tiutempe la potenca urbo, per granda nombro de la lokaj kaj venintaj civitanoj loksida kaj per ĉia armilaro provizita, defenda per profundaj fosaĵoj kaj per sufiĉe altaj tranĉeoj, ankaŭ per la rivero San, fluanta ĉe la norda flanko de la urbo”.

La plej bona vidaĵo al la urbo etendiĝas el la Tatara Ŝut-monteto. Laŭ legendo ĝi estas tumulo, t.e. la tombo de ĥano (reganto) tatara, kiu pereis dum la invado al la premisla tero. Alia tradicio proklamas, ke ripozas en ĝi la fondinto de la urbo Premislo. Ne konfirmas tamen ĉi versiojn la arkeologiaj esplo-roj. Iam sur la ŝutmonteto staris kapeleto de Sankta Leonardo kaj eĉ estis apud ĝi malgranda tombejo. La katedralo de Sankta Johano Baptisto en Premislo estas nomata “la patrino de premi-slaj kirkoj”, ĉar en ĝiaj subteraĵoj troviĝas la restaĵoj de rotondo povinta memori la tempon de la princo Mieŝko la Unua. La konstruita sur deklivoj de la kastela monteto baziliko altiĝas super la urbo.  Dum jarcentoj ĝi estis multfoje restrukturata. En la jaro 1991 vizitis ĝin la Papo Sankta Johano Paŭlo la Dua. En la urbo Premislo oni povas ankaŭ admiri la malnovajn preĝejojn de: Franciskanoj, Jezuitoj, Karmelanoj Nudpiedaj kaj Benedikt-aninoj, la kastelon kaj la paradajn ŝtondomojn ĉe la ĉefplaco (rynek). En la loĝkvartalo Bakończyce staras, konstruita laŭ la itala modelo, la interesa palaco de la familio Lubomirski.

Post la dispartigoj de Polujo Premislo apartenis al aŭstroj, kiuj faris el la urbo la fortreson. Estis konstruitaj defen-daj ringoj konsistantaj el 44 fuortoj. Dum la unua mondmilito la fortikaĵo estis dufoje sieĝata de rusianoj. Nun oni povas viziti ekz. la Fuorton Dektrian “San Rideau” (Ŝirmo de San-rivero) en Bolestraszyce. (…)

La urbo Premislo vizitinda estas! VENU, EKVIDU, AD-MIRU!

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy (En la Ĝardeno de la Kreinto), novembro 2018.

Elpoligis: Stanisław Śmigielski

 

Glosaro:        Premislo [pole Przemyśl, latine Premislia]

Premislavo [pole Przemysław]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony