Ekzameno pri „Patro nia”

Ekzameno pri „Patro nia”

Vi ne povas diri: Patro, se vi ne kondutas kiel lia infano en la ĉiutaga vivo.

Vi ne povas diri: nia, se vi vivas en spirita izoleco.

Vi ne povas diri: kiu estas en la ĉielo, se vi pensas nur pri teraj aĵoj.

Vi ne povas diri: sanktigata estu via nomo, se vi ne ĉiam honoras lian nomon.

Vi ne povas diri: Venu via regno, se vi konfuzas la venontan regnon de Dio kun tera sukceso.

Vi ne povas diri: Fariĝu via volo, se vi ne volas akcepti la planon de Dio rilate vin.

Vi ne povas diri: Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ, se vi ne zorgas pri aliaj, kiuj malsatas.

Vi ne povas diri: pardonu al ni niajn ŝuldojn, se vi malamon portas kontraŭ iu.

Vi ne povas diri: ne konduku nin en tenton, se vi intence iras fari pekon.

Vi ne povas diri: liberigu nin de la malbono, se vi ne estas kontraŭ ĉiuspeca malbono.

Vi ne povas diri: amen, se vi ne aŭskultis la vortojn de la „Patro nia” kun konvinko.

Aŭtoro anonima

(laŭ ĉeĥa „Informilo”, junio 1974)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony