Ekkonu vian temperamenton
Ekkonu vian temperamenton
„Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, (…)
ĉio kunlaboras al bono” (Rom 8:28).
Kara junularo!
„Vi konas eble tiun rakonton: Estis iam kvar homoj kun klasikaj temperamentoj. Unu el ili estis pura sangvin-ulo, dua flegmulo, tria melankoliulo, kaj lasta kolerikulo.
Iun fojon pasas preter ili giganto. Li enmetis ĉiujn en sakon, surdorsigis, portis en arbaron, elŝutis sur ia herbejo kaj foriris. Unue saltleviĝis la sangvinulo, faris grandan krion, kuris kelkajn paŝojn post la foriĝanta giganto insul-tante lin, retroiris, kuris denove, revenis, kaj samtempe per manoj svingis, minacis, promesis pesimojn. Kaj je tio fin-iĝis.
La melankoliulo eksidis sur ŝtono kaj komencis lam-enti: – Kial? Por kio?… Ja li neniom kulpis al giganto. Kaj nun li estas sola, fore, en arbaro, oni ne scias kie… kaj kio plu… Efektive li ekploris.
La flegmulo aŭskultis ĉion tion sufiĉe indiferente, sed ĉar li sentis sin laca pro la surpriza vojaĝo, li diris: „Nune mi iom dormos, kaj poste mi ekpensos, kion plu fari”. Li metis manon sub la kapon kaj trankvile ekdormis.
La kolerikulo nenion diris, kunpremis la lipojn, en-poŝigis ŝtonon kaj iris. Li iris, ĝis kiam li trovis la giganton kaj disbatis lian kapon” (Laŭ sac. M. Maliński).
Kvankam la homo estas psika unueco, tamen li estas ne nur spirito kaj ne nur racio, volo, sed ankaŭ korpo. La korpo estas kvazaŭ sunradioj. Ĉiu homo estas alia, ne estas du identaj homoj kaj ĉiu dispersas sunradion aliel, laŭ sia maniero.
Ekkonu vian temperamenton
Ĉiu ĝin havas. Unu tian, dua alian. Unu estas ĝene-rale trankvila, dua abrupta, ĉi tiu malrapida, tiu viva kaj moviĝema. Ĉiu aliel reagas je certaj okazintaĵoj. Unu plo-ras, dua pugnigas la manon kaj piedfrapas, unu kunsentas, dua kondutas indiferente. Kaj se vi demandos: kio estas temperamento? – do mi respondos al vi, ke tio estas „daŭra, denaska maniero de homreago je ĉirkaŭantaj stimuloj”. Tio estas daŭra, kondiĉita de korpa strukturo, formo de senta nova reago de homo (sac. Pastuszka). Kaj do temperamen-to estas ligita kun denaska korpa konstitucio de homo, kon-sistigas sistemon de individuaj organikaj proprecoj de ho-mo.
La instruo pri temperamentoj datumas de antikveco. Ĉar jam Hipokrato kaj Galeno motivis tiun diversecon per likvaĵoj troviĝantaj en homo: per sango, flegmo, galo… kaj depende de tio, kiu likvaĵo superas, aperas aparta tempera-mento.
Hodiaŭ ni scias jam pli multe. Ni scias, ke grandan rolon ludas: tiroido, hipofizo, pankreato, pineala glando; nerva sistemo, kaj eĉ elektraj cerb-ondoj. La hormonaj glandoj sekrecias hormonojn, kiuj influas sur temperamen-ton. La fiziologia tipo influas sur individuecon de homo kaj decidojn pri lia psika tipo.
Alia estas divido de tipoj laŭ Wundt aŭ Kretschner: ili distingas tipojn astenian kaj piknikan. La unua, kutime svelta, pala, posedas psikan tipon skizotimian. Tio estas homo enfermiĝema, impresema, ambicia kaj nesociema, konscienca, malfidema, mallerta, inklina al pesimismo. La dua – piknikulo, laŭ aspekto prefere malalta, inklina al dik-iĝo, laŭ psika vidpunkto estas ciklotimiulo (malo de skizo-timiulo): optimisto, societema, praktika kvankam ŝanĝema, reale lerta.
Al tiuj du tipoj estas aldonita tria tipo – skirtotimia. Ĉi tiu estas precipe aktuala en Pollando. Karakterizas ĝin kurtdaŭra fervoro, rapidaj reagoj, sed kurtdaŭraj. Estas sen-tema pri ĉiaj idealoj kaj preta sin dediĉi por aliaj, por patr-ujo, libereco, honoro, amo. Facile estas ĉe li pri parado kaj improvizo. Kapabla al ĉio. Peno kaj sufero lin mobilizas. Bonstato demoralizas. Tamen mankas al li diligento. „Iel tio estos” – li diras al si. Estas societema, gaja, humor-plena, parolema, scias kolorigi, sin glori. Imponas per scio, apetito, gastamo, vorto kaj ago.
Ni haltu momenton sur iama, fame konata, divido:
- a) sangvinulo: – kutime svelta, viva, sentema, homo al ĉio kaj al nenio. Ĉar unuflanke kapabla, promesoplena, sed ne persista, optimisto ĝis naiveco. Sincera, aperta, sed malforte, facile entuziasmiĝas, sed ankoraŭ plifacile senvo-lontiĝas. Li havas superkreskan imagon, bonan kaj sentivan koron, gaja, sprita sed facilanima. En amikeco prefere ne-konstanta, li ŝatas brili sed kelkfoje agas sen pripenso. De tie li facile sin devigas al grandaj oferoj kaj sindediĉoj, sed kiam la fervoro malvarmiĝas, li falas sur iaman nivelon.
- b) kolerikulo: – kutime larĝŝultra, de meza kresko, kun esprimplenaj eksteraj trajtoj, certa kaj decidema en movoj. Lia racio sagaca, kreiva, praktika. Volo forta kaj persista, inklina al despoteco, brava fronte al kontraŭecoj. Forta sento. Reagas je stimuloj rapide kaj forte. Li havas senton de propra forto kaj senton de sia persona digno. La-sas sin kapti de idealoj kaj atingas tion, kion celas, estas konsekvenca. Tiu konsekvenco kelkfoje transformiĝas en obstinon, subtenitan de fiereco, kaj facile povas transform-iĝi en tiranecon. Grandaj aktivuloj estis plejparte kolerik-uloj.
- c) melankoliulo: – estadas alta, svelta kun pala haŭt-koloro, klinita, kun necertaj movoj. Estas trosentema, inkli-na al malĝojo, deprimo, apatio, kaj eĉ malespero. Lia racio profunda, kapabla al seriozaj pripensoj. Estas naskita pens-ulo. Havas volon fortan, persistan, laborema kaj sistema. Tamen li rigardas ĉion pesimisme, malfidas homojn, ŝatas solecon, estas konscienca, timema, suspektema kaj ofendi-ĝema, pro tio malfacila estas en kunvivado. Tamen akirinte konfidon li povas fariĝi bona kaj fidela amiko.
ĉ) flegmulo: – eblas ekkoni lin laŭaspekte. Malrapi-da, trankvila, ŝatas bone manĝi, satdormi, malvigla en mo-voj, pensas pri si, estas praktika. Mankas al li imago, sed lia volo kvankam malrapida estas persista en aspiro al celo. Estas principe optimisto kaj egoisto. Li ŝatas trankvilon kaj konkordon. Tamen ne perdas malvarman sangon en okazo de malfeliĉo. Ne facila subiĝas al sentoj kaj impresoj. Lia malavantaĝo estas malvigleco kaj inklino al pigreco. Li ŝa-tas komforton, bone manĝi, trinki, indiferenta pri sorto de aliaj. Ĉia peno, ofero, lerno ne tiras lin. Li estadas ofte ego-isto kaj avarulo.
Kian temperamenton vi havas?
En la supre prezentitaj siluetoj vi ekvidis eble ankaŭ vin. Kvankam ne estas tute puraj temperamentoj sen almik-saĵo de aliaj, tamen ĉiu el ni havas ion komunan – pli aŭ malpli – kun iu el ili. Oni povas diri, ke en la tuta nacio su-peras tiu aŭ alia temperamento. Kaj tiel: poloj estas ofte sangvinuloj, angloj – flegmuloj, germanoj – melankoliuloj. Kiu malbona kaj kiu bona? Malfacile diri. Ĉiu el ili havas plusojn kaj minusojn. Kion bonan havas sangvinulo, tio mankas al kolerikulo. Temperamento estas materialo, kiun donis al vi la Providenco pere de gepatroj, lando, klimato kaj kondiĉoj, en kiuj vi vivas. De vi dependas, ĉu kaj kiel vi uzos tiun materialon el la supernatura celo.
Ĉar inter sanktuloj ni havas reprezentantojn de ĉiuj temperamentoj. Alia estis sankta Paŭlo, alia Petro aŭ Jo-hano. Ĉar „Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo” (Psa 68:36). Esploru do vin mem pri karaktero. Valoras pripensi kaj ekkonadi materialon kaj propran konstruon. Se vi inte-resiĝas kaj konas vian motoron, aŭtomobilon aŭ laboran metiejon, ekkonu ankaŭ vin mem. Serĉu malfortajn punk-tojn de tiu spirita motoro. „Ne opiniu vin saĝa; timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono” (Sen 3:7). Amen.
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.19, tr. SP)