Edukistino kaj apostolino
Edukistino kaj apostolino
Ŝi estis simpla kaj modesta virino. Ŝi preĝis kaj laboris. Ŝajnas, ke ŝi faris nenion grandan. Tutan sian vivon ŝi pasigis en sia hejma urbeto, sed ĉiuj kiuj konis ŝin, estis konvinkitaj pri ŝia sankteco.
Jozefa Naval Girbés naskiĝis la 11-an de decembro 1820 en Hispanio, kaj precize en Algemesi, proksime de Valencio. Samtage ŝi estis baptita. Ŝi estis la plejaĝa el kvin gefratoj. Panjo transdonis al ŝi profundan kredon kaj fininstruis ŝin preĝi. La knabino en koncentriĝo partoprenis en sankta Meso. Ŝi tre amis Jesuon kaj Marian. Estiel 9-jara, ŝi akceptis la unuan sanktan Komunion. Ŝi frekventis lernejon por malriĉaj infanoj. Tie ŝi lernis legi, skribi kaj brodi. Kiam ŝi estis 13-jara, mortis ŝia panjo. La familio translokiĝis al avinjo kaj tie Jozefa, estiel la plejaĝa, helpadis en la zorgo pri pli junaj gefratoj kaj pri la hejmaj laboroj. Konatas la priskribo de ŝia aspekto: ŝi estis mezalta, havis la brunajn harojn kaj helajn okulojn, profunde rigardantajn. Ŝi ofte ridetis. Ŝi vestadis sin modeste kaj elekt-adis kutime malhelajn kolorojn.
Kune kun aĝo kreskis ŝia kredo. Estiel dekokjarulino ŝi dediĉis sian vivon al Jesuo kaj elektis Lin kiel sian ununuran kaj plej grandan Amon. Ŝi elparolis la voton de ĉasteco. Ŝi akceptis ankaŭ skapularon kaj eniris la Sekularan Ordenon de Karmelanoj. Al sia hejmo ŝi komencis inviti junulinojn, kiujn ŝi instruadis pri tajlorado kaj brodado. Ŝi parolis kun ili ankaŭ pri kredo, instigadis al profunda rilato kun Sinjoro Dio kaj pri fordono sin al la protekto de Maria. Per sia vivo ŝi donadis al ili la ekzemplon de fervora preĝo, fideleco al Dio, obeemo al Dia volo kaj de boneco, amo kaj laboremo. Ariĝis ĉirkaŭ ŝi ĉiam pli multaj lernantinoj, kiuj tre ŝatis restadi kun „la onklino Joze-njo”, kiel ili ŝin nomis. Ŝi scipovis helpi al ili en la elekto de alvokiĝo. Multaj el ili iris al monaĥejoj aŭ fondis familiojn. Post la morto de la avino ŝi destinis la tutan hejmon por labor-ejo. Ŝi ofte legis por junulinoj la vortojn de Sankta Tereza de Jesuo, de Sankta Johano de la Kruco, ĉar ŝin mem fascinis la Sanktuloj de Karmelo kaj ilia vojo al sankteco. Multaj personoj venadis al ŝi por konsilo kaj petis pri preĝo. Ŝi agadis ĉe paroĥo, helpante en la instruado de religio al infanoj kaj gejun-uloj. Ŝi organizadis la helpon por malsanuloj kaj malriĉuloj. Kiam en regiono eksplodis epidemio, kun endanĝerigo de sia sano kaj vivo ŝi iris al la infektitaj personoj. Ŝi klopodis mal-ŝargi ilian suferon, solecon kaj pretigadis al la renkonto kun Dio.
Ŝi mem havis jam ĉiam pli malmulte da fortoj kaj estis tre elĉerpita pro malsano. Ŝi mortis la 24-an de februaro 1893 post la akcepto de la sanktaj sakramentoj, en la ĉeesto de siaj lernantinoj. En ŝia entombiga ceremonio partoprenis amaso da homoj dankemaj al Dio por ŝia vivo kaj eduko de multaj elstaraj junulinoj. Sankta Johano Paŭlo la Dua en la jaro 1988 beat-proklamis Jozefan Naval Girbés.
Magdalena Buczek
El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi, Novembro 2017.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski