E S P E R A N T O
E S P E R A N T O
Esperanto estas ne nur la lingvo internacia servanta al interkompreniĝo de popoloj, sed ankaŭ la ideo de frat-eco kaj amikeco inter homoj, sendepende de iliaj: raso, nacieco, religio aŭ politikaj konvinkoj.
La kreinto de la lingvo Esperanto estas Ludoviko Zamenhof, kiu naskiĝis la 15-an de decembro 1859 jaro en Bjalistoko kaj mortis la 14-an de aprilo 1917 jaro en Varsovio.
La ideo de la lingvo internacia, al kiu Zamenhof de-diĉis la tutan sian vivon, naskiĝis jam en lia infaneco kaj kaŭzis tion malamikeco inter homoj de diversaj naciecoj kaj religioj, kiujn Zamenhof observis en sia naskiĝurbo.
En julio 1887 jaro Zamenhof eldonis 40 – paĝan broŝuron en la lingvoj pola kaj rusa, titolitan: Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro. Język mię-dzynarodowy. Przedmowa i podręcznik kompletny, sub-skribinte ĝin „d-ro Esperanto”. Poste, de la pseŭdonomo de kreinto, la novan lingvon oni komencis nomi „esperanto”.
Prof. Collinson (Liverpolo) taksas:
„Esperanto kunigas en si
la fortecon de la angla,
la elegantecon de la franca,
la profundecon de la germana
kaj la belsonecon de la itala lingvo!”
Eĉ bagatelo povas servi al la celo