Numero 110 – aŭtuno 2015

Donacitaj al si

Bone, ke vi starigis al vi tiun esencan demandon. La homo estas eterna problemo por si mem. Kaj kvankam dum jarcentoj li respondis al si je multaj demandoj, tamen daŭre li vivas en la atmosfero de serĉado: Kiu mi estas? De kie mi venis kaj kien mi celas? Ĉu mia vivo havas ian sencon?

 

Certe vi konsentos kun mi, ke ne eblas ellabori al si difinitan hierarkion de valoroj, se oni ne finkomprenos, pri kio temas entute en la vivo kaj kion signifas la homa ekzis-tado. Ĉu ni naskiĝas nur tiucele, por iutage morti?

 

En kafejo grupo da junaj knaboj diskutas pri la valo-roj de vivo. Ili deziras trovi tiajn valorojn, por kiuj valorus sin dediĉi tute. Faladis diversaj „proponoj”: humanigo de homo, arta kreopovo, sciencaj serĉadoj, amo. En iu mo-mento unu el la diskutantoj konfesis sian „vivokredon”: „Estas absurdo, ke mi naskiĝis kaj ankoraŭ pli granda ab-surdo, ke mi devos iam morti. Mi opinias, ke la vivo, kune kun tio kio nin renkontas en ĝi, senigitas je ĉia senco. Mi uzas do la mondon, ĝis kiam daŭras mia tempo. Se mi el-ĉerpos jam miajn eblecojn – mi ekpafos mian kapon”.

 

*

Post la fenestro de mia hospitala ĉambro etendiĝas grandioza vidaĵo: la naturo vekiĝas al vivo, knaboj pilk-ludas sur herbejo, la suno ĉiam pli hele lumas sur la ĉiela firmamento. Pleje verŝajne tio estas la lasta printempo de mia vivo. Verdire malmulte da ili mi travivis, sed rilate mian malsanon la kuracistoj estas senhelpaj. Estas nenia espero…

Mi volus multe vivi, vivi inter homoj, helpadi al aliaj, ĝui la mondobelecon. Bedaŭrinde, nemultan tempon mi ricevis por propra dispono. Mi havas nur dekok jarojn…

Dum sendorma nokto mi pensas pri la junaj, kiuj estas „lacigitaj” per vivo. Mi ŝatus diri al ili, ke la vivo estas grandioza donaco. Oni rimarkas tion tiutempe, kiam ĝin oni perdas…

*

„Mi havas ian nedifinitan bedaŭron al la gepatroj pri tio, ke ili donis al mi vivon. Mi ne petis ilin pri tio. Bone estis al mi, kiam mi ne estis. Kial entute mi naskiĝis?”

Estas fakto, ke neniu demandis nin pri tio, ĉu ni vo-las naskiĝi, ĉu ni finrealigos asignitajn al ni taskojn, ĉu ni akceptas „tiujn” eblecojn. Ĉiu el ni ricevas sian komencon „de ekstere” kaj de la unua momento de nia ekzisto ni ne apartenas al ni. La paradoksa tasko de homo estas „fari sin sia”. La vivo estas ne nur „io” donita, sed ankaŭ taskita. Tio signifas, ke ĉiu el ni povas solvi tiun „taskon” je propra respondeco.

Ni estas donacitaj al ni. Tio signifas, ke en certa viv-momento ĉiu el ni devas konscie eniĝi en formadon de pro-pra sorto. Nia estonto estas preparita de ni mem. Ĝi depen-das antaŭ ĉio de la decidoj farataj nuntempe, de la konsciaj elektoj inter diversaj eblecoj, de la kunlaboro kun la graco de Dio. Estas sendube, ke la homa vivo estas netaksebla donaco, en kiu entenitas ĉiuj eblecoj: la ebleco ekkoni ve-ron, fari bonon, kontempli belon. Por plenumi la vivon, oni devas elprofiti tiujn eblecojn ĝis maksimumo. Ĝuste pro tio ke oni vivas nur unufoje, oni ne povas pasive subigi sin al ondo da tempo.

Vi estas signita per libereco. Pro la libereco vi devas ĉiutage elektadi inter diversaj valoroj, eblecoj kaj variantoj. Ĉiu elekto, farita en la propra nomo, kuniĝas kun respond-eco. En iuj situacioj la elekto dependas de devo. La homo, kiu elektas, devas konscii, ke li dediĉas sin mem, sian kon-fidon kaj kredon, al konsekvencoj de sia persona elekto. Unu estas sendiskuta: la homo devas obei al la morala leĝo. Ĉiu el ni respondecas pri la utiligo de propra volo.

Certe vi konsentos kun mi, ke ekzistas certaj difinitaj valoroj, kiuj estas esencaj por la individuo kaj por la socio. Kvankam la homo eldiras juĝojn valorigantajn, tamen tiuj valoroj ne dependas de lia akcepto. Valoro ĉiam havas li-gon kun bono. Bono siavice estas karakterizata de tio, ke ĝi devas esti realigata. La problemo konsistas en tio, por ke la homo „malkovru” certajn difinitajn valorojn, por ke li en-gaĝu sin en la realigon de difinitaj idealoj, por ke li tute sin dediĉu al „iu” aŭ „io”. Valora estas tio kio estas objekto de homa amo. Ĉiu rajtas engaĝi sin en tio, kion li ŝatas, kion li respektas kaj amas, kio kontribuas al lia spirita disvolviĝo. La spirita vivo de homo ĉiam koncentriĝas ĉirkaŭ vero, bono kaj belo.

Valoro devas esti elektita en maniero libera, ĉar en mala okazo ne estos valoro. La vera elekto okazas tiam, kiam ekzistas multe da eblecoj. Por fari ĝustan elekton de valoroj, oni devas ilin unue ekkoni, konsideri la konsek-vencojn de ĉiu el eblecoj kaj kompari kun la objektivaj normoj etikaj. Malfacile tamen memori, ke la homo estas unueco korpa-spirita. Ĉiu religia-morala agado devas kal-kuli kun la homa naturo.

Vi konscias pri tio, ke en la vivo eblas sin gvidi per la principo de plezuro aŭ per la principo de valoro. Kaj ni diru al ni sincere: ĉiu el ni komencas de plezuro. Tamen nia morala devo estas alkonduki la propran disvolviĝon al tiu momento, kiam konscie oni akceptas la principon de valoro. En mala okazo ne eblas paroli pri la spirita matureco. Ĉiuj homaj dramoj havas sian spiritan kuntekston kaj en ĉi kun-teksto devas esti solvataj. La homo devas spirite ekregi la kondiĉojn de sia ĉirkaŭaĵo.

Ĉi-momente oni multe parolas pri la krizo de junul-aro. Oni serĉas diversajn manierojn supervenki tiun krizon, kiu maltrankviligas edukistojn, pensulojn kaj politikistojn. Ŝajnas al mi, ke ekzistas ununura metodo: veki la spiritan vivon ĉe junularo. Ne ekzistas alia maniero. Ĉiu metodo, kiu ne prikonsideras la spiritan elementon en la homo, estas anticipe kondamnita al malsukceso. Psikologio kaj praktika sperto montras, ke nur la junularo kun certa spirita formiĝo kapablas rezisti kontraŭ viv-malfacilaĵoj. La junularo, kiu en la vivo sin gvidas per materialaj deziroj, rompiĝas en la momento, kiam tiuj deziroj ne iĝos realigitaj. Ĉu do la kre-sko de sinmortigoj inter junularo ne estas minaca averto?

Dum niaj tagoj efektiviĝas fantasta progreso scienca-teknika. Tamen ĝustatempe ni sukcesis konvinkiĝi, ke la disvolviĝo de scienco, de materialaj bonaĵoj, la ekrego de materio kaj vivo, per si mem ne determinas la moralan dis-volviĝon de homo. Iuj nuntempaj pensuloj opinias, ke la kaŭzoj de krizo de nia civilizacio estas en la spirita kaj mensa parezo, kiu estas rezulto de unuflanka disvolviĝo en la materia direkto. Oni ne povas halti sur la ebeno de filo-zofio de „laboro kaj konsumo”, kiu fariĝas la unika saĝeco de vivo en nia tempo. La hodiaŭa homo, se volas resti plu homo, devas reveni al kultivado de spiritaj valoroj, ĉar en mala okazo minacas al li la totala neniigo. La socio bezo-nas la spiritajn valorojn ne kiel kontraŭpezon al materialaj bonaĵoj, sed por ilin pli bone utiligi. Rimarkinda afero: psi-kologoj substrekas, ke la ĉefa kaŭzo de rompiĝoj de la ho-diaŭa junularo estas la perdo de vivosenco. Sed ja vi scias, ke ĉi tiun problemon ne solvas scienco, sed filozofio kaj re-ligio.

Dio kreis la homon tiucele, por havi partneron en la dialogo de amo kaj alvokis lin al kunvivado kun si. La homo posedas racion kaj liberan volon. Tio signifas, ke nur la homo povas konscie kaj libervole respondi la alvokon de Dio. Dio respektas la aŭtonomion de homa persono sur ĉiuj ebenoj de vivo. Historio ne estas io, kio „hazarde” okazas, sed io kion la homo kreas en maniero respondeca fronte al si mem kaj al Dio, kiu konfidis al li tiun respondecon. La esencon de aŭtenta religio konsistigas la renkonto kun San-kteco kaj agado, kiu estas respondo de la homo signita per sankteco.

Mi konsentas kun vi, ke amo troviĝas ĉe la bazo de ĉiuj aĵoj. Amo nobligas la homon, pliriĉigas lin spirite, ebligas al li rimarki multajn aferojn, kiujn sen ĝi li ne sci-povus ekvidi. Amo estas la plej granda mistero de nia ekzi-sto, ĉar ni estas kreitaj pro amo kaj por amo. Sed kredu al mi: oni ne povas kompreni tion sen Dio.

La 20a jarcento kreis reklamon de amo sur planedoj, en filmo, en koloraj magazinoj. Plejofte tio estas amludo, ekspluato de homaj pasioj, elekto de la plej facila agmani-ero en la vivo. Ne estas do mirige, ke la nuntempa homo ie perdis la plej gravan kaj veran bezonon dormetantan en ĉiu homa estulo. Malfacile estas paroli pri amo, se iu disbatas ies geedzecon, damaĝas senkulpan infanon, brutale surtre-tas la sentojn de alia persono. Ĉu eblas konstruadi la perso-nan feliĉon sur feliĉ-ruinaĵo de alia homo?

Amo estas rimarkado de belo kaj samtempe kreado de tiu, kaj do esprimiĝas en ĝi la tuta personeco – povra aŭ riĉa, ordinara aŭ escepta, malprofunda aŭ intensa. La „mor-gaŭa” amo dependas de tio, kia vi estas „hodiaŭ”. Vi kon-scias tion, ke ne sufiĉas kontentiĝi per belaj vortoj, sinceraj promesoj kaj minacaj certigoj. Ĉi-kaze ne tiom gravas la vortoj, sed tio, kiu ilin eldiras. Ĉiu en la vivo travivas tian amon, por kia li kapablas. Amo ne estas la problemo de ob-jekto, sed la problemo de kapablo al amado, sentiveco al alia homo, preteco al neprofitemaj sindediĉoj. En la amo ni trovas antaŭ ĉio tion, kion ni mem enportas en ĝin. Tial ne miru, ke ju pli matura homo laŭ spirita vidpunkto, des pli bela lia amo.

Kial mi al vi mencias pri tio? Simple mi opinias, ke ne la amo travivas krizon en hodiaŭa realo, sed la nuntem-pa homo ne ĉiam iĝas matura por ĝin realigi. Por scipovi ami, endas esti grava persono. Ŝajnas al mi, ke por finreal-igi la aŭtentan amon „morgaŭ” havas ŝancojn sole la junul-aro, kiu „hodiaŭ” procedas konforme al sia interna vokiĝo, kapablas al neprofitemaj sindediĉoj favore al proksimulo kaj zorgas pri la spirita disvolviĝo. Estas nenia alia recepto por feliĉa amo, tial do multajn nuntempajn proponojn, de-vizojn kaj sloganojn vi povas kuraĝe enigi inter „fabeloj”. La amo havas unu nomon: raviteco pri alia homo kaj deziro pri feliĉigo lin. En ĉi kunteksto la amo estas samtempe al-voko, al kiu oni respondas per tuta sia vivo.

La amo devas baziĝi sur la estimo al homa digno en la dua persono. Certe vi konsentos kun mi, ke la sentiveco al alia homo ne estas io donita al ni laŭnature, sed aperas nur sur iu nivelo de spirita formiĝo. Laŭnature ĉiu el ni in-klinas al si kaj penas antaŭ ĉio kontentigi proprajn bezo-nojn. Nur la „interveno” sur spirita ebeno kapablas rompi propran egoismon, „malfermi” nin al la bezonoj de aliaj, direkti al la dua homo. Tamen tio estas tasko realigota, tasko kiu postulas konscian engaĝiĝon en propran disvolv-iĝon, venkon super si mem, askezon. La amon oni ne povas finlerni el sentimentalaj filmoj, romanoj kaj kanzonoj.

Certe vi rimarkis, ke la problemojn kiuj interesas vin mi levas iom en alia stilo, ol kutime faras tion la nuntempaj junularaj publicistoj. Tamen ne pensu, ke tio estas provo trairi „apud” viaj demandoj, duboj kaj rezervoj. Simple mi opinias, ke al amo kapablas la homo malfermita al vero, bono kaj belo. Kaj tio estas jam nivelo de spirito. Persone mi estas konvinkita, ke nur la junularo kun vekita interna vivo kapablas supervenki la malfacilaĵojn, kiujn kunportas ĉiu tago, nur ĝi scipovas rimarki iujn valorojn transcendajn, scipovas trapiki la teran horizonton en serĉado de dezirata pleneco, scipovas konscie direkti propran sorton. Kaj nur ĝi kapablas finrealigi la veran amon, ‘plifortan ol morto kaj etendiĝantan trans tombon’. Ĝuste tiudirekten iras la evan-geliaj indikoj, kiujn mi ŝatus prezenti al vi en ĉi eseoj.

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p.5-10; tr. SP]

_______________________________________________

 

Animo de nova evangelizado estas la interna vivo,

ĉar nur tiu, kiu estas kunigita kun Kristo,

donas multe da frukto (kp. Joh 15:5).

 

Johano Paŭlo la Dua

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony