Numero 125 – somero 2019

Doktoro de preĝo

La interparolo kun provincialo p.d-ro Janusz Sok CSsR

 

Al kiu adresatas la libro Jak coraz lepiej się modlić? Poradnik św. Alfonsa Liguoriego. [Kiel ĉiam pli bone preĝi? Konsulta libro de Sankta Alfonso Liguori.]

 

– La libro Jak coraz lepiej się modlić? estas la elekto de plej gravaj eldiroj je la temo de preĝo, kiujn la fondinto de redemptoristoj entenis en siaj tri libroj. La peto, kiun apostoloj direktis al Jesuo: „Sinjoro, instruu nin preĝi“, estas ĉiam aktuala, ĉar senĉese oni serĉas la manierojn, kiel fari la personan interparolon kun Dio pli bona. Simile opiniis sta Alfonso Liguori: „Mi skribis diversajn, pli kaj malpli gran-dajn librojn porspiritajn, sed laŭ mia opinio la plej utila estas tiu, en kiu mi parolas pri la preĝo kiel pri nepra porsava rimedo, kaj ankaŭ por akiri bezonajn gracojn.“

En la malgranda verko eldonita de „Homo Dei“ oni povas trovi la bazajn informojn, kion fari, por ke la preĝo estiĝu la aŭtentika dialogo kun Patro, por scipovi ne nur paroli al Dio, sed ankaŭ klopodi aŭskulti Lin, ĉar „plaĉo de Dio estas restado kun vi“ – certigas sta Alfonso Liguori. Kaj se iu dezirus iom pli, do en facilaj vortoj priskribita estas tiel nomata meditado (pri-pensado), t.e. „konfidenca“ maniero de la interparolo kun Dio duope.

Per kio Vin Patro kaptis kaj kaptas Sankta Alfonso?

– Alfonso Liguori, nomata ankaŭ „doktoro de la pre-ĝo“, konatiĝis en la historio de la Eklezio kiel la eminenta instruisto de preĝado. Oni skribis pri li, ke dum la klerisma epoko li estas sen iu ajn dubo la personeco kun la plej nobla penso, ĉar li lasis al sacerdotoj kaj fideluloj librojn pri preĝo plej valora. En la buŝon de plej simplaj homoj li metis la vortojn de plej grandaj sanktuloj. Li donis al fidel-uloj la plej sublimajn vortojn en la plej modesta formulo. Por li estis tre grava, ke ĉiu homo, simpla kaj edukita, volu kaj scipovu esprimi en la preĝo tion, kion li sentas en la koro, ĉar „la paradizo de Dio estas la koro de homo“. Li estis konvinkita, ke la preĝo estas la plej grava porsava rimedo, ĉar se iu jam komencos regule preĝi, li povas elpeti por si aliajn bezonatajn gracojn. Li rememorigadis do: „Kiu preĝas, tiu sin savas, kaj kiu ne preĝas, tiu sin dam-nas“. (…)

 

El: Nasz Dziennik, Nasz Magazyn, sabato-dimanĉo,

28-29 de julio 2018; E-igis SŚ

________________________________________________________________________________

 

Estas du aferoj, kiujn valoras memorteni dum la tuta vivo:

„Zorgu pri viaj pensoj, kiam vi estas sola“ kaj

„Atentu viajn vortojn, kiam vi estas kun homoj“

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony