Numero 125 – somero 2019

Dipatrino Reĝino de Pollando

Majo estas la monato, en kiu en urboj kaj en vilaĝoj, tra arbaroj kaj kampoj de nia Patrujo, la vento portas litaniajn kantojn de homoj ariĝintaj en preĝejoj, kapeloj aŭ ĉe apudvojaj kapeletoj.

 

Farante honoron al Maria, Patrino kaj Reĝino de nia Patrujo, ni volas adori la bonan Dion por grandaĵoj faritaj dum jarcentoj al Pollando kaj al Poloj. Kiel ne esti dankema al Maria, por ŝia propeto dum la batalo apud Grunvald, apud Orŝa, apud Ĥocim, por protekto dum la sveda diluvo kaj defendo de Hela Monto. Kiel ne danki por la venka batalo apud Vieno, por protekto dum la mallumaj jaroj de dispartigoj, kaj en ili super la ribeloj de Kościuszko, la novembra, krakova kaj januara.

 

Kiel ne danki por la Miraklo ĉe Vistulo, por la gajnaj militoj, por firmigado de la Nerompeblaj. Kiel ne esti dankema por la protekto super tiuj, kiuj pro batalo pri la sendependeco de Pollando travivadis punojn, punlaborojn, deportadojn, torturojn, maljustajn kaj fikciajn juĝojn senigantaj por multaj jaroj de reputacio kaj viva memoro pri ilia ofero. Ĉiu Polo en ĉi tiu ne-kutima monato estas ŝuldanta al nia Reĝino kaj per preĝo devus elpetadi la saĝecon, por ne perdi la Diajn donacojn.

 

En Krakovo, ĉe Fratulinoj Koraninoj, ĉe la Garncarska strato, ekzistas nekutima bildo pentrita sur plafono, titolita: Ĉiuj statoj omaĝas la Reĝinon de Pola Kronlando. Ĉi tiun bildon pentris en la jaro 1900 pentristo Antono Zembaĉinski. En la centra parto de kompozicio lokita estis trono, antaŭ kiu staras la Dipatrino etendanta manojn super tiuj, kiuj al ŝi venas. Super la figuro de Madono estas videblaj anĝeloj tenantaj super ŝia kapo la kronon el dekdu steloj. Tio estas simbolo, ke Maria estas la Reĝino de la ĉielo. Sur la ŝtupoj de trono, sur la pluŝa kuseno, kuŝas la ora reĝa krono. Ĝia formo kune kun la reĝa blanka aglo sur ruĝa fono lokita sur la bazo de trono, indikas ke Maria estas la Reĝino de Pollando.

 

En la ĉielo honoras sian Reĝinon la polaj sanktuloj, kies reprezentantoj surbilde estas: sta Stanislavo el Ŝĉepanovo – episkopo kaj martiro, sta Johano el Kento – profesoro de la Krakova Akademio, sta Johano el Duklo – bernardeno, sta Stanislavo Kostka – juna jezuito, sta Jacko Odrovonĵ – unua pola dominikano, sta Kazimiro Jagelido – reĝido, sta Jadviga Andegavena – reĝo de Pollando (Jadviga estis reĝo de Pol-lando), beata Bronislava – norbertanino, beata Salomea – unua pola klaranino.

 

Kaj surtere, ĉiuj statoj honoras la Reĝinon de Pollando. Plej proksime al trono staras vestita per episkopaj vestoj sta Jozefo Sebastiano Pelĉar – episkopo, fondinto de la Kongrega-cio de Fratulinoj Koraninoj, granda patrioto, apud li, en la ko-rana froko, la aŭtoro de la bildo lokis la figuron de kunfondin-tino de la Kongregacio de Fratulinoj Koraninoj, beata Maria Ludovika Ŝĉensna.

 

Sian omaĝon faras la reprezentantoj de nobelaro kaj de scienculoj: grafo Adamo Potocki, grafo Stanislavo Tarnovski – rektoro de la Jagelona Universitato kaj damo en funebraj vestoj, bonfarantino de Fratulinoj Koraninoj – Sofia Vlodkoviĉova, kaj ankaŭ urbano tenanta standardon. Al la Reĝino de Pollando venis ankaŭ kun danka preĝo la krakova urbanino kun sia infano, servistino el rifuĝejo, kiun gvidis Fratulinoj Koraninoj.

 

Sian omaĝon faras ankaŭ montano el Vadovico, krakova vilaĝano, kiu pro la amo al Maria falis kun la etenditaj kruc-forme brakoj antaŭ ŝia trono, kaj la almozulo el ĉirkaŭaĵo de Maria Preĝejo.

 

Ĉi tiu bildo konsciigas al ĉiu rigardanta ĝin, kiel multe ni Poloj dankoŝuldas al Dipatrino por ŝia precipa protekto super nia Patrujo kaj super ĉiu el ni. Kaj kvankam la ĉi tie menciita prezento ne estas fama progracoj. Tamen valoras diri pri ĝi, por ke ni ne forgesu pri kontinua turniĝado kun peto pri ŝia helpo kaj pri nia dankado por elpetitaj gracoj: „Ŝi de Diaj verkoj krono, super anĝeloj altigita; kvankam ŝi estas Sinjorino de la ĉielo kaj de la tero, ne malŝatas niajn donacojn.“

 

  1. Rafał Maria Antoszczuk OFM Conv.

 

El: Rycerz Niepokalanej [Kavaliro de la Senmakula],

majo 2018; tr. SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony