Numero 104 – junio 2014

Dikcio-lernado – dikciaj ekzercoj

  1. Spiro

 

  1. Por kontroli ĉu ni spiras normale, oni devas kuŝiĝi surdorse. Unu manon metu sur la bruston kaj la alian sur la ventron. Enspiru aeron egale kaj profunde. Sub la aerpremo la diafragmo devus ŝoviĝi malsupren, kaj la ventro devus leviĝi. Tamen la brusto devus resti trankvila t.e. en ripozo. Ĉe elspiro la mano sur la ventro devus malaltiĝi, kio signi-fas, ke la diafragmo ŝoviĝas supren, kaj ke ĝi kaŭzis ĉe en-spiro la plilarĝiĝon de torako malsupren. La saman ekzer-con oni povas alifari en stara pozicio. Staru rekte en princi-pa pozicio. La brusto reliefa antaŭen. Unu manon metu sur la diafragmon, kaj la alian apogu sur la kokson. Faru pro-fundan enspiron. Se vi rimarkos ke la diafragmo ĉe enspiro leviĝas kaj ĉe elspiro malleviĝas, jen la signo, ke la spiro estas normala. Tiajn enspirojn kaj elspirojn oni faru ses unu post alia kaj ripetadu trifoje tage.

 

  1. Ekzerco de la ripa-ventra spiro

Principa pozicio. La piedoj dismetitaj. La manoj etenditaj al la flankoj de ŝultro ĝis kubuto en pozicio egala al la ŝultroj, kaj la antaŭbrako de kubuto ĝis manplato, levita super la kapon. En ĉi tiu pozicio faru profundan en-spiron. Tamen la elspiro sekvos samtempe kun subita kurb-iĝo kaj kliniĝo de la tuta korpo ĝis linio de la genuoj.

 

  1. Ekzerco de spiro tra la nazo

Premu per unu fingro unu naztruon. Enspiru per la dua truo. Sekve por elspiro fermu la duan naztruon, por el-spiri per la unua kaj inverse.

 

  1. Ekonomio de enspiro

Prononcu fojon post fojo la vokalon A, almenaŭ dek-kelke da fojoj. Prononcu akre elĵete kaj ĉiufoje paŭzu dum kelkaj sekundoj. Dum tia paŭzo la gloto devas fermiĝi, kvankam tio estas por ni nesentebla. Elspiru egale kaj sam-tempe tiru sen interrompo kaj ton-malfortigo la vokalon A.

 

Rimarko: Por kontroli, ĉu en elspiro la tuta aero estis eluzita por formiĝo de sono, oni devas teni antaŭ la buŝo, dum parolo aŭ kanto, la brulantan kandelon. Ĝi ne vibras t.s. ke la elspiro estas ekonomia.

 

  1. Eltenemo de spiro

La malsupre cititan frazon, post profunda enspiro, diru tutan unuspire sen elĉerpiĝo kaj malaltigo de tono. Post ripoza paŭzo denove prenu profundan enspiron kaj la saman frazon diru egale kaj trankvile dufoje ĉe unu en-spiro. Post kelka tempo de ekzercado ĉiu devus ĉe uzo de unu spiro diri la trejnan frazon tri kaj eĉ kvarfoje. (La ekzercon eblas ankaŭ plenumadi en marŝo).

La trejna frazo: Tiel vi devus konduti en ĉiu faro, en ĉiu penso, kvazaŭ vi estus hodiaŭ mortonta.

La cititan malsupre frazon, t.n. evangelian perikopon, post profunda enspiro, diru unuspire, sur unu elspira ondo, sen glutado de literoj kaj akcelado de ritmo, ne forigante pensajn paŭzojn.

„Jesuo proksimiĝis kaj diris al ili: Estas donita al Mi ĉia potenco en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do kaj instruu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, instruante ilin observi ĉion, kion Mi ordonis al vi. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondo.”

 

  1. Ekzerco de spiradpaŭzoj
  2. a) Dum la moviĝo je unu antaŭpaŝo enspiru. Sekve haltu retenante la spiron. Faru la duan antaŭpaŝon kaj el-spiru. (Ripetadu la ekzercon).
  3. b) Staru rekte, la brusto antaŭen, unu mano sur la kokso, la alia sur la brusto. Enspiro malrapida, profunda (larĝigu ripojn), retenu la spiron dum tri sekundoj, kaj mal-rapida elspiro.

Post 10 tagoj de ekzercado, plilongigu la paŭzon je 6 sekundoj. En pluaj tempospacoj laŭmezure kiel la pulmoj plilarĝiĝas – ĝis 10, 15, 20, 25, 30 sekundoj (sen laciĝo). La rekorda paŭzotempo de spiradreteno sumiĝas je 5 minu-toj.

  1. c) La manojn supren kaj profunda enspiro. Sekve subite elspirante, kliniĝu kaj tiel kurbiĝu ke estu eble la manojn elĵeti malantaŭ sin.

ĉ) La piedoj dismetitaj, la manoj supreniras malantaŭ si super la kapon, la manplatoj kunigitaj. Ĉe levado de la manoj faru profundan enspiron kaj tiel kurbiĝu malantaŭen, kvazaŭ vi estus hakonta lignon. Poste samtempe fleksiĝu profunde kaj elspiru aeron, kaj impete kliniĝu tiom profun-de, ke la kunigitaj manoj enfalos inter la genuojn (dismeti-tajn) kaj elstaros malantaŭe.

 

  1. Artikulacio

 

  1. Artikulaciaj organoj: malsupra makzelo, lango, lipoj, dentoj, palato malmola kaj mola. Al aparta ekzerco devus subiĝi la artikulaciaj organoj moveblaj: malsupra makzelo, lango, lipoj, mola palato.
  2. a) Ekzerco de malsupra makzelo – larĝe malfermadu la buŝon dum ĉiutaga parolado.
  3. b) Ekzerco de lango – prononcu unufoje flustre, ali-foje laŭte ĉiujn sonojn de alfabeto escepte de p, b, f, w, m.

Ĉe ekzerco de langfino oni prononcu unufoje flustre kaj unufoje laŭte la sonojn t, d, s, r, ŝ, ĉ.

Ĉe ekzerco de la meza langparto oni prononcu unufoje flustre kaj unufoje laŭte la molajn konsonantojn.

Ĉe ekzerco de la malantaŭa langparto oni prononcu unufoje flustre kaj unufoje laŭte la sonojn k, g.

  1. c) Ekzerco de lipoj – prononcu unufoje flustre, unu-foje laŭte la silabojn ku, ko, ka, ke, ki kaj ofte dismetu la buŝon alterne, unufoje kiel por fajfado, alifoje kiel por larĝa rideto.

ĉ) Ekzerco de mola palato – alpremu langon malsu-pren, plilarĝigu la buŝon kiel por larĝa rideto, laŭte pronon-cu la vokalon A.

  1. Artikulacia materialo: sonoj kaj literoj, el kiuj ni kreas en parolo silabojn kaj vortojn. Formado de vokaloj A, E, I, O, U, Y, Ą, Ę.

_______________________________________________

 

Ĉiujn aferojn ĝisfunde devas mi esplori,

Serĉi la vojojn, la harmonion de animo,

Enhavon de laboro devas ankaŭ mi kontroli

Ne forgesante ankaŭ pri la pasinteco,

Kaptante gvidfadenon de la sortoj kaj eventoj

Reveni devas mi ĝis la radika profundeco,

Malkovri, ami, vivi, pensi – jen neceso,

Havi viv-sencon dum tuta tempo kaj impresojn.

 

Verkis Borys Pasternak

Tradukis Bogusław Sobol

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony