Numero 112 – printempo 2016

De muziko al Dio la kurta vojo

Klinsaluto al la patronino de eklezia muziko

 

Temas kompreneble pri Sankta Cecilia, virgulino kaj martirino. Interesa estas tio, ke kvankam tre malmulte ni scias pri ŝi, tamen ŝia nomo apartenas al la plej konataj kaj honorataj en la aro de Sanktuloj kaj Martiroj.

‘Passio de la Sanktulino’, skribita en la 5-a jarcento, entenas rakonton pri la bela virino, edziniĝinta al pagano Valeriano, kiu ne nur konvertis sian edzon, sed restis kun li fidela al la ĉasteco en geedzeco.

Kaj kial oni agnoskis ŝin la patronino de la eklezia muziko? Ĉar ŝi en sia koro kantadis nur al Dio. Kaj se jes, nenio estas eksterordinara, ke ni kun satisfakcio spektas la vidaĵon de la famkonata Rafaelo en Pinakoteko de Bolo-njo, kiu dum Sankta Meso kun granda atentemo aŭskultas la ĉielan muzikon, rezigninte pri la teraj muzikiloj.

Sankta Cecilia diras al ni tra jarcentoj: „Morti ne sig-nifas perdi sian junecon, sed ŝanĝi ĝin je io pli bona. Estas tiel, kvazaŭ fetoron ŝanĝi je oro (en la pola lingvo: błoto wzamian za złoto). Mia Dio donas pli, ol ni oferdonas al Li”.

Jes: por la gloro de Dio Cecilia „kantis” per sia vivo la plej belan kanton, kian ni povas oferi al Dio. Aminte ŝi kredis, kredinte ŝi laboris por la perfektigo de si mem kaj de aliuloj, perfektigante ŝi ĝojis kaj kiam aperadis malĝojo ankaŭ en ĝi ŝi trovadis valoron. Ŝi pli rapide ol aliaj matur-iĝis al la dia homeco. La esperiga morto eĉ la tuta proceso de la turmenta nutrado, ne elvokis malharmonion en ŝi mem kaj en tiuj, kiuj kredis kaj kredas je la pureco de ŝia kredo kaj la perado de preĝo.

Estu do tiu ĉi belega kaj sankta virino antaŭ jarcentoj la subteno dum nia renkonto, ĉar ĉiu el ni estas vokita al alta sankteco. Kaj altiritaj per ŝia imitinda modelo, ni prenu al koroj la vortojn de Sankta Aŭgusteno: Kantante per vo-ĉoj, vi kantu per koroj, vi kantu per buŝoj, vi kantu per viaj vivoj”.

Pri kio ni volas konversacii?

 

Pri kanto kaj muziko ĝenerale kaj precipe pri la kanto kaj muziko – eklezia kaj religia (ĉar tio ne estas la samo). Ĉu estas temoj pli gravaj por kontemplo? Kompren-eble! Ĉu vi ne posedas pli gravajn problemojn, ligitajn kun nia ĉiutageco? Kompreneble – kaj jen kiujn! Nu, pro kio konversacii pri kantado kaj muziko, se por solvo atendas tiom da malfacilaj problemoj?

Bonvolu do imagi tian situacion: ni likvidas ĉiujn muzikajn instrumentojn, ĉiujn surbendigojn de verkoj de ĉiu arto; ni eliminas muzikon el televido, radio, sonajn mu-zikmelodiojn el filmoj; ni malpermesas al homoj kanti kaj ludi  iun ajn muzikilon kaj ni forigas birdojn. Post kiom da tagoj ni freneziĝos? Kaj tiam (kiam ni freneziĝos) neniuj planoj kaj problemoj estos jam la kernaj – krom la proble-mo entombigi kelkajn miliardojn da loĝantoj de Tero. „Ĉar muziko estas io tre homeca. Sendepende de politiko kaj historio, io homeca en la ĝenerala senco; mi dirus, ke mu-ziko estas la natura konstitua faktoro de homa animo” (Patriko Suskind).

Restas ankoraŭ la demando: kial ni okupiĝu pri mu-ziko kaj kantado eklezia? Ĉar jen en preĝejoj ĉi formoj tro-vis kaj trovas sian plej belan esprimon kaj la plej elstaran rangon kaj de tie radias je la vivo de homoj. Kaj ĵus nur tie la nuntempa homo povas kulturstile kantadi kaj tie levi sian animon al Sinjoro Dio. Kaj tiu trezoro bezonas gardadon flanke de ĉiu el ni kaj ĉiu el ni portas iun eron da respond-eco por ĉi anima heredo.

Mi esperas, ke ĉi tiu enkonduko sufiĉas, por iri sen timo al niaj konsideroj.

 

Genroj de la eklezia muziko.

 

Liturgia muziko, eklezia muziko, sakrala muziko – tio estas la muziko servanta al la religia ceremonio, kiu laŭ la rekomendoj de instancoj de loka eklezio estas konvena ĉe la celebrado de liturgio.

 

En Katolika Eklezio la reguloj por plenumado de muzikaj verkoj estas kodigitaj kaj difinitaj en multnombraj enciklikoj kaj konstitucioj. La tasko de ĉi tiu muziko estas plej simple dirante – la gloro de Dio kaj la sanktigo de kre-dantoj. Kaj konklude tia muziko ne ekzistas por si mem, sed plenumas la privilegiitan rolon en la solenado de sank-taj ceremonioj.

La plenumado de ĉi devoj faras, ke la kredantoj viv-igas sian preĝan sintenon. Skribis pri tio Sankta Johano Krizostomo: „Nenio tiel levas animon kaj faras ĝin kvazaŭ flugilhava, liberigas ĝin de tero kaj de teraj alligitecoj kaj plenigas per la ekŝato de saĝeco (…), kiel la kanto modul-ita kaj Dia kantiko artisme kreita”.

 

La liturgia muziko disvolviĝas el unuvoĉa gregora ĥoralo. Per aldonado al ĝi voĉojn kreiĝadis multvoĉaj for-moj de argenumo, konduto, moteto. La plejaltan polifonian komplikiĝon muziko atingis en la verkado de nederlandaj komponistoj. Laŭ korusa stilo a capella estiĝis la modelo de la eklezia muziko rekonita fare de la Trenta Koncilio (1545-1563). Baroko en la Katolika Eklezio disvolvis voĉ-instrumentajn genrojn: oratorion kaj kantaton.

La plej bela instrumento devenanta de Dio estas la homa voĉo. Dum unuaj jarcentoj de kristaneco en liturgio oni uzadis nur la homvoĉon. Neniu instrumento scipovis ĝin imiti. Tamen en iu momento al liturgio estis permesita enkonduki orgenon. Ĝi estis la unua instrumento, kiu povis ludi dum la celebrata Eŭkaristio. Lige kun tio ĝi estis pri-vilegiita kaj baldaŭ oni nomis ĝin la reĝo de instrumentoj. Pli poste oni permesis ankoraŭ al arĉaj instrumentoj.

 

La Luterana Eklezio ekformis sian propran stilon, ni kantas komence unuvoĉe, poste en la tekniko nota contra otam (kontrapunkto). Kaj oni devas konfesi, ke ni multon povas lerni de niaj gefratoj el Reformitaj Eklezioj en la fako de la zorgo pri sacrum en la eklezia muziko.

 

La Ortodoksa Eklezio ekformis la apartan formon de la liturgia muziko deveninta el la ĥoralo sudslava kaj dis-volviĝanta de la unuvoĉa stilo recitema – psalmodema  („ĉantoj simptomaj”), post la multvoĉa korusa kanto a ca-pella en la koncentranta stilo.

Danke al ĉi diferencoj ĉiu invito al koncerto aŭ al komuna preĝado per kantado fare de la menciitaj Eklezioj, jam anticipe garantias al partoprenantoj de ĉi renkontoj grandan diversecon, grandan riĉecon de spiritaj kaj religiaj travivaĵoj.

La liturgian muzikon oni devas diferencigi disde la religia muziko, tio estas de la muziko kun la religia enhavo, neservanta al la kristana liturgio kaj al la muziko ceremo-nia, tio estas la muziko utiligata dum religiaj ceremonioj ek de la antaŭhistoriaj eraoj.

Riverenco al la religiaj popolaj kantoj.

 

Estas tiel bone, ke la Katolika Eklezio en „Direktorio pri la popola piemo kaj liturgio”, eldonita en la jaro 2001 fare de la Kongregacio por Dia Kulto kaj Disciplino de Sakramentoj, eksterordinare aprecis popolajn kantojn, kiuj dum jarcentoj estis plenumataj en preĝejoj. Jen ĉi Biblia pauperum – Biblio por povruloj – kaŭzis, ke ĉi plej simplaj homoj ne nur scipovis laŭdi Dion, sed kantante ili gravuris regulojn de kredo kaj trovadis helpon en diversaj vivsper-toj.

Bedaŭrinde tiu trezoro je niaj okuloj (kaj oreloj) mal-pleniĝas en la timiga tempo. Motivoj? Kaŭzoj? Oni devas ilin juste dispartigi inter klerikoj, fideluloj kaj ĉiuj ekleziaj muzikistoj. Ni diru kurte:

Preĝoj devas „elvoĉi” – kaj por tio estas bezonata tempo. Terura peko en multaj niaj preĝejoj estas rapideco! Pro tiu kaŭzo unu el unuaj „oferoj” estas kantado de fide-luloj, voĉ-instrumentaj ensembloj kaj ludo de orgenistoj.

Al kredantoj oni devas ebligi utiligon de kantoteks-toj, kio dum la nuntempoa tekniko verdire ĉesis esti iu ajn problemo.

Nepras la unuecigo de kantataj tekstoj en kantaroj, eldonataj en nia Patrujo.

Oni devas ekzerci kantojn antaŭ diservoj! Decida estas plivastigo de repertuaro de kantoj, eluzataj dum litur-gio kaj ekster ĝi. (Notu bone, bonvolu kontroli, kiom da kantoj el libervola „fako” konas parkere ĉiu el ni ekz. krist-naskajn kantojn?) Kiel aspektas ĉi repertuaro en nia paro-ko?

La peko de neglekto estas „enterigo” de muzikaj ta-lentoj de niaj infanoj kaj junuloj, strange evitantaj preĝ-ejojn, kiel lokojn, en kiuj per ĉi talentoj junaj homoj povas servi al la Dia gloro, al la ĝojo de fideluloj kaj al sia dis-volviĝo.

La trovo de konvena orgenisto koincidas hodiaŭ kun miraklo. (Ĉu tio estas nur la problemo de salajro?)

Ĉiuj kantoj devas esti ekzakte sinkronigitaj kun la periodoj de liturgia jaro, festotagoj, legaĵoj, celebrataj sa-kramentoj aŭ kun la enhavo de ĉiuj diservoj.

Kiel videblas, el ĉi supraĵa trarigardo, senlaboreco ne devas minaci al ni en la fako de la zorgo pri la muziko eklezia kaj religia.

 

Trezoro bezonas respondecon kaj zorgon.

 

Jen la eldiro de Papo – pensiulo Benedikto la 16a, la granda konanto kaj amanto de muziko: „Popolo de Dio kunveninta por la celebrado kantas la gloron de Dio. La Eklezio en sia dumiljara historio kreadis kaj plie kreas muzikon kaj kantadon, kiuj estas la heredaĵo de kredo kaj amo kaj kiujn oni ne devas perdi”.

Necesas mencii, ke muziko ne estas aldonaĵo al litur-gio, ĝi estas liturgio. Muziko ne plibeligas, sed kreas litur-gion. La ĉefa liturgo estas Sinjoro Dio. Li estas en centro kaj Li estas la plej grava. Ni renkontiĝas fronte al Li, por doni al Li la gloron. Ĝenerale, la homa vivo konsistas en tio por laŭdi Dion.

La muziko plenumata dum diservoj, devas esti per-fekta kaj devas esprimadi la sanktecon de Dio, al kiu estas adresata. Ĝi devas ankaŭ sanktigadi ĝiajn plenumantojn.

Orgenisto, krom scipovo ludi je la instrumento kaj kanti, devas vivi la spiriton de liturgio. Ĉiun tagon oni de-vas tralegi antifonojn, mesajn tekstojn kaj legaĵojn. Tio, kiaj verkoj estas plenumataj, ne estas la privata afero de orgenisto. Li devas plenumadi tion, kion instruas Eklezio kaj indikas liturgio. Ĉirkaŭ tio aperas multaj miskompre-noj. Ĉi tie oni devas subiĝi admonojn, oni devas esti fidelaj al la Eklezio kaj ne povas ĝin perfidi.

Pio la 10a, unu el reformatoroj de la eklezia muziko instruis, ke kiam temas pri repertuaro kaj nivelo de ĝia plenumado, la Eklezio (kaj mi kuraĝu aserti, ke konfirmas tion ĉiuj, ne nur romkatolikoj), ne povas toleri en liturgio verkojn trivialajn kaj kiĉajn.

La liturgia muziko „devas esti la vera, ĉar alie ne-imagebla estas, ke ĝi impresus animojn de tiuj, kiuj ĝin aŭskultas, tiu influo, kiun la Eklezio intencas impresi, ak-ceptante al sia liturgio la arton de tonoj”.

Alivorte, se la beleco kaj eldiro de liturgio dependas de engaĝiĝo en ĝian sinsekvon de ĉiuj partoprenantoj, ne nur „etatulaj” ekleziaj muzikistoj. Ankaŭ aŭdanto – kiel partoprenanto en liturgio – devas esti sentivigita je beleco kaj porti en si mem la deziron de unuiĝo kun Dio.

Kantado kaj muziko estas la antaŭdiro de tio, kio atendas nin en la ĉielo!

Ankoraŭfoje ni redonu la voĉon al la Papo Benedikto la 16a: „Por preĝi per Dia Vorto, ne sufiĉas ĝin eldiradi, nepra estas la muziko. En la kristana liturgio du kantoj de-venas de la bibliaj tekstoj, ilin kantas anĝeloj: GLORO (Gloro al Dio en la altoj), kantata unuafoje fare de anĝeloj, kiam naskiĝis Jesuo kaj SANKTA (Sankta, Sankta), kiu laŭ la 6-a ĉapitro de Libro de Jesaja estas la edifa prologo de serafoj, troviĝantaj en senpera apudeco de Dio. En ĉi lumo la kristana liturgio estas la volontigo kanti kune kun anĝe-loj kaj elfoso el vorto ĝian plej altigitan signifon”.

Ne povas okazi malatentigo, ke la tuta Sankta Skribo estas plenplena da muziko, kanto kaj danco! Jesuo kantis psalmojn, anĝeloj per kanto laŭdis la naskiĝon de Dia Filo, dancis reĝo Davido… Muziko, kanto, ĝojo kaj festenoj atendas nin en Ĉielo! Kaj do – tion jam eble en pli leĝera tono mi eldiru – ni kantu kaj lernu kanti, ludi, danci, ĉar alie ni kaŭzos al ni mem klopodojn en la Hejmo de l’ Patro, malantaŭ la dua flanko de la vivo!

Ĉi lernado de ludo tute ne estas tiel malfacila; oni demandis iam la majstron Johanon Sebastianon BACH, kion oni devas fari, por estiĝi la famkonata orgenisto? La Majstro respondis: – Oni devas malmulte. Eklerni tri aĵojn: ludi, ludi kaj ludi.

Ni diru tamen la veron: Estas inter ni, homoj, tiaj personoj, kiuj en ĉi dimensio ne devas okupiĝi pri ludo je instrumentoj – nome de la aktiva amo al sia proksimulo!

Edzino direktiĝas al sia edzo kun la riproĉo:

– Vi jam min ne amas! Iam vi dum tutaj vesperoj tenadis min je manoj, kaj nun…

– Ekde kiam ni vendis fortepianon, malestas ĉi bezono.

 

Eminentuloj pri muziko.

 

Ni ekĝoju, ke ni havas aliron al multaj interesaj im-presoj de eminentaj personoj, kiuj aprecis la valoron de muziko kaj kanto en la homa vivo. Jen kelkaj el ili por pripensado:

Ÿ „Kio estas muziko? Eble rekte la ĉielo kun melo-dioj anstataŭ steloj?” (Ludoviko, Georgo Kern).

Ÿ „Dio estimas min, kiam mi laboras, sed Li amas min, kiam mi kantas” (Rabindranath Tagore).

Ÿ „Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas en koroj muzikon kaj ridon sur buŝoj” (Franz Schubert).

Ÿ „Muziko estas la plej efika maniero disciplinanta, esprimas la bonan influon je moraleco kaj sankteco” (San-kta Johano Bosko).

Ÿ „Kantado estas la voĉo de Eklezio, la nepra parto de solenoj, faras bela eĉ dezerton, donas okupon al Anĝe-loj, estas la spirita dekoro de ĉiela respubliko” (Sankta Bazilo la Granda).

Ÿ „Bela muziko estas la universala lingvo, kiu diras senpere de koro al koro, ekster muroj kaj limoj de nacioj” (Pio la 12a).

Ÿ Muziko havas grandegajn kapablojn esprimadi bel-econ de ĉiu kulturo. Laŭ tia trajto ĝi povas fari, ke eksonos internaj harmonioj. Ĝi levas intensajn kaj profundajn emo-ciojn kaj per sia ĉarmo esprimas la profundan „influon” (Sankta Johano Paŭlo la Dua).

Ÿ Muziko ĉu laŭdegas la vorton de homo, ĉu aldonas la melodion al Dia Vorto, ĉu sonas sen vortoj, estas la voĉo de koro, vekas idealojn de beleco, aspiron al la bonega, nekonfuzita de homaj pasioj harmonio kaj revo pri univer-sala komunio” (Sankta Johano Paŭlo la Dua).

Por la fino ankoraŭ du eldiroj – unue de Marteno Luter kaj sekve de Johano Volfgango Goethe:

Ÿ „Nur muziko povas kaŭzi tion, al kio laŭkutime estas kapabla ekskluzive teologio, tio signifas veki pacon kaj serenan karakteron. Tio estas la certa signo, ke satano ĉe la muziksonoj forkuras, preskaŭ tiel same, kiel ĉe la vortoj de teologio”.         Ÿ „Kie vi aŭdas kantadon – tien vi kuraĝe eniru, tie homoj bonajn korojn havas. Ĉar malbon-uloj, aĥ, kredu min, ĉi homoj neniam kantas”.

 

Iometo da revoj.

 

Sankta Paŭlo instigadis: „Parolu unu al alia per psal-moj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro”(Ef.5:19).

Oj, la homa parolo, oj, la paroloj de nuntempaj poloj – kiel ĝi malproksimiĝis de ĉi idealo.

Kiel ŝanĝiĝus Pollando kaj mondo, se ni scipovus kanti kaj volus kanti – unuope kaj en grupoj, en hejmoj kaj preĝejoj, ĉiutage kaj dum festotagoj – kie oni nur eblecon havus. Sinjoro Dio, ĉu Vi elaŭdos ĉi tiun humilan peton por bonaj, kantantaj, homaj koroj?

 

Prilaboris: Pastro Aleksandro Radecki

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

Wrocław, 2014

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony