Numero 103 – marto 2014

Ĉu vi scipovas rideti?

Kara junularo!

Jes. Ĉu vi scipovas rideti? – „Kiu ne scipovas?” – vi respondos. Sed ĉu vere, ĉiam, ĉie kaj al ĉiu?

Mi komprenas kaj scias, ke vi scipovas rideti al kna-bino kiu plaĉas al vi, kaj knabino al sia knabo, al kolego kaj kolegino. Ne estas malfacile. Sed ĉu vi scipovas rideti al kolego, kiun vi ofendis, aŭ al patro kaj patrino? Al raspa vendisto aŭ kliento en vendejo? Vi ne emas rideti al ĉiu? Tio ne estas facile. „Estas malfacile sin devigi” – vi diras. Jes, mi komprenas, ni estas lacaj, lacigitaj. Io malsulcesis kaj jam „kurta cirkvito”, „senĉese nervoj”. Kaj ĉiam la samo. Sed ni pripensu, ĉu valoras rideti?

Ĉu valoras? Al vi povus respondi la proprietuloj de firmaoj aŭ vendejoj, kie rideto estas la plej bona reklamo, logas kaj altiras klientojn. „Rideto neniom kostas kaj mul-ton povas konstrui”. Daŭras unu palpebrumon kaj ofte la-sas ĉiamdaŭran spuron. „Riĉigas tiun, kiu ĝin donas”. „Rideto kreas feliĉon en la familio, vekas bonan volon en negocoj, estas signo pri interkonsento inter amikoj”. Estas ripozo por lacaj, lumo por deprimitaj kaj tristaj, estas la plej bona antidoto kontraŭ malfeliĉo.

Rideto – jen la grandioza vitamino. Vitamino „R”, kiu pleje mankas al ni hodiaŭ kaj plej multe da ĝi oni bezo-nas. Ni rigardu nur la vivon: – Filo ne volas obei patrinon, sed sufiĉas, ke la patrino ekrigardos liajn okulojn, ridetos, kaj la glacioj de rezisto kaj malemo forpasos. Ni imagu la mondon, en kiu ĉiuj reciproke ridetas. Vi alvenas al giĉeto en oficejo, kaj tie afabla sinjoro bonvenigas vin per rideto, demandas vin ĝentile, konsilas, prenas petskribon, traktas ĝentile. Kaj en la starvico antaŭ vendejo la homoj anstataŭ insulti sin reciproke ridetas unuj al aliaj. Kaj tiel ĉie…

Kaj se nur tiel provi? Se nur tiel komenci? Sen aten-dadi aliajn, sed komenci de si mem. Eble aliaj infektus de ni, kaj ni mem… Valoras do rideti, se tio neniom kostas, kaj tiom oni povas profiti. Valoras utiligi ĉi tiun vitaminon, por kuraci aliajn el tristo, el nervoj, por mem akiri vangruĝ-iĝon kaj fortoj al laboro, al vivo, por plifortiĝi al pluaj pe-noj kaj malagrabloj… Vi ne emas? Do, provizore faru ek-zercojn. Penu rideti al vi mem, poste al konatoj ĉe bonven-igo, al proksimuloj, eĉ al fremduloj. Kondutu tiel, kvazaŭ vi ridetus al ĉirkaŭanta vin mondo, al verdaĵo, al la suno, al vendejfenestroj kaj al preterveturantaj aŭtomobiloj. Do, ridetu kaj vi ne bedaŭros!

Ridetu antaŭ ĉio al Dio. Ĉar tio estas Lia donaco, do-naco de la ĉielo, rebriloj de la ĉielo surtere. Rideto al Dio – estas jam preĝo, interparolo kun Li. Ja Dio la Sinjoro ankaŭ ridetas al ni. Lia rideto jen estas tiu grandega amo, estas la tuta mondo, la suno, kantado de birdoj, Lia protekto kaj gracoj, tiuj preĝejoj kaj sanktaj sakramentoj, tiu inspiro, tiu sano, tiu ĉiu ritmo kaj frapo de la koro.

Sinjoro Jesuo ankaŭ ridetis. Ne nur en kripo al sia Patrino, al paŝtistoj kaj saĝuloj. Li ridetis al infanoj, al jun-ulo demandanta, kion fari, kiel ankaŭ al patrino de junulo el Nain. Certe Li ne sidis serioza dum la nupto an Kano, aŭ tiam, kiam rigardis la amason, kiun Li satnutris per la pano.

Mi konis unu konduktoron, kiu ĉiam bonvenigis ĉiujn pasaĝerojn per rideto. Al ĉiu li deziris feliĉan vojaĝon al ĉiu li diris ion agrablan. Konis lin ĉiuj sur ĉi tiu trako, ili ankaŭ ridetis al li. „Li verŝajne ne havis malamikojn” – pa-rolis ĉiuj. Jen la apostolo sen sutano, sen ordinoj, sen aŭd-igado de predikoj. Jen la apostolo de boneco, de bonvol-emo kaj rideto. Ankaŭ vi estu tia. Amen.

 

  1. d-ro Simono Leono Grodzki

                                                         franciskano

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony