Numero 107 – printempo 2015

Ĉu toleremo aŭ ekumenismo?

Plej ofte, kiu havas povon kaj forton, des pli se veki-ĝas kontraŭuloj, pligrandigas maltoleremon. Ĉi tie mi pen-sas pri la religia maltoleremo. Tion ni observadas ekde la komenco de historio. Tamen la plej proksima estas al ni la kristana epoko, pri kiu mi volas iom diri.

En la unuaj jarcentoj, pro la katolika kredo oni pagis per terura morto, sur kruco, aŭ per bruligo vivantan, foje per arena martirado. Inverse okazis, kiam la mezepoko do-nis al la kristanaj Eklezioj sian regecon. Tiam denove ek-brulis vivaj fajroj, tiel ĉe katolikoj, kiel ĉe alikreduloj. La katolikoj, laŭ Tomaso el Akvino, argumentis, ke: „la mal-vero ne havas la rajtojn”, kaj la protestantoj: „kies povo, ties religio”. Pro tio vekiĝis teruraj religiaj bataloj meze de Eŭropo, kaj ne nur. Same en aliaj regionoj de la mondo, kie ne estis kristanoj.

Postajn jarojn eĥis vokoj pri toleremo, sed la materi-alismo elŝoviĝis je la scenejo kaj transprenis la armilojn kontraŭ ĉiu religio. Eble ne tiom ĝi verŝas la sangon, kiom uzas la mokojn kaj malhonorigas la kredantojn. Do, la afero iĝas pli kaj pli la sama, kiel estis antaŭe.

Por kontraŭstari la malfeliĉon, la Unuiĝintaj Ŝtatoj kaj la Eklezioj nun kelkfoje oficiale proklamis siajn star-punktojn pri la paco kaj konkordo en reciproka interrilato.

Ĉi tie oni devas diferencigi la veron kaj la homon. La vero certe havas la rajton ekzisti, ne la misdiro; sed kiu ple-ne havas ĝin? Ja ĉiu homo estas erarema kaj ofte estas certa pri sia koncepto, kvankam la aliaj pensas inverse. Pro tio pli evidenta estas alia konkludo:

La malvero ĝuste ne havas la rajton ekzisti, tamen ĉiu homo ĝin posedas, eĉ tiam, se grave eraras. Do, oni de-vas toleri lin, malgraŭ tio, ke li publikas proprajn misdir-aĵojn, kondiĉe ke li ne volu mensogi, nek malhonorigi la aliajn.

Ekzemplojn tro multe liveras la vivo. Laste sonas Z. Kosidovski per sia libro: „Rakontaĵoj de la evangeliistoj”. Oni devas toleri la aŭtoron, la malsanan maljunulon. Ni komprenu lian troan ekscitemon kontraŭ ĉiu interna paco; ja tiu, kiu neniam ĝin gustumis, ne povas kompreni, ke aliaj povas ĝui ĝin.

Tamen la opinio, ke nur la racionalistoj estas valoraj, kaj ĉiuj kredantaj je la personeca Dio nur stultuloj, la „obs-kurantoj”, vekas suspekton, ke al Kosidovski tute fremdas toleremo. Ja la toleremo konsistas el ĉiuspecaj kaj senkon-fliktaj interrilatoj, tamen tio ne eblas, se la materialistoj tipe la supra uzas la plej malpurajn kaj malestimajn vortojn kontraŭ la kredantoj. Feliĉe, ne ĉiuj materialistoj prezentas tian nivelon de la kulturo. Foje eĉ tute deturnas sin de la abomeninda batalado. Kun tiuj ĉiam oni povas pace kaj eĉ helpe vivi.

Malgraŭ amaraj esceptoj la historio disvolviĝas kaj evoluas al la toleremo kaj pluen, al la ekumenismo. Tiu las-ta ne nur toleras la kontraŭulojn, sed ankaŭ povas fratece interrilati, diskuti kaj kunlabori, por trovi pli certan, pli ob-jektivan veron. Al tiu stadio la homaro nun alproksimiĝas. Certe iam venos tiu tempo, kiam ne estos plu bataladoj inter mense sanaj homoj, sed la kunvivo. Al tia tempo sopi-ras la Eklezio. Tion postulas la Vatikana Koncilio, kiam deklaras: „Fidelaj katolikoj devas en la ekumena laboro serioze zorgi pri la disigitaj gefratoj, preĝante por ili, live-rante al ili sciigojn pri la ekleziaj aferoj, kaj la unuaj iri al ili renkonte” (DE 4).

Sac. Józef Zielonka

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony