Numero 108 – printempo 2015

Ĉu „kompano” aŭ amiko?

Amiko fidela estas trezoro plej bela.

 

Kara junularo!

 

„Kun kiu iu kuniĝas – tia li fariĝas”. „Veran amikon montras malfeliĉo”. „Parencojn prenu kiaj ili estas – ami-kon elektu”. „Amikeco estas kiel imortelo, pala, sed neni-am velkas”.

Multajn vortojn oni diris kaj surskribis pri amikeco. Eĉ la Sankta Skribo sufiĉe multe parolas pri ĉi tiu temo: „Se amikon vi volas havi, unue elprovu lin (…) Kiam taŭ-gas la momento, li ja estas amiko, sed en tagoj de mizero li ne restos”(Sir 6:7-8). „Fidinda amiko estas fortika ŝirmilo; kiu lin trovas, tiu trovas trezoron. Fidinda amiko ne estas pagebla, lian belon ne eblas pesi” (Sir 6:14-15).

 

En kio konsistas amikeco?

 

Kiun vi nomus amiko? „La plej bona amiko estas tiu, kiu neniam trompos, ne perfidos miajn sekretojn kaj estos helpanta al mi”. „Amiko estas persono simila al mi kon-cerne karakteron, interesiĝojn, negocojn…”. „Amiko, estas tiu, kun kiu mi travivis plej bonajn kaj plej malbonajn mo-mentojn de mia vivo. Tiam li komprenis min, kaj mi – lin”. Laŭ Cicerono: – vera amiko estas „alter ego” – dua mi. Laŭ Horacio: – „animae dimidium”, duono de mia animo. Laŭ Aristotelo: – amikoj estas unu animo en du korpoj.

Eblus plue citi frazojn kaj eldirojn pri amikeco, sed ni ĉiuj bone sentas, ke en amikeco grandan rolon ludas simileco. Ne ekstera, sed pli profunda – spirita simileco. Amikeco aŭ trovas similecon, aŭ gin naskas. Tial ĝi mani-festiĝas en reciproka imitado, konduto, interparolo, interes-iĝo, aspiroj.

Bazo kaj stimulilo de tio – estas persona idealo, pro-ksima, konkreta, atingebla, kiun amiko reprezentas, impo-nas per ĝi kaj stimulas al imitado. Dum restado kun li, kon-taktiĝo kaj interkonatiĝo, intensiĝas tiu fadeno de komun-eco kaj simileco, nobliĝas kaj firmiĝas, neunufoje por la tuta vivo. La reciproka ekkono, plaĉo kaj aspiro al idealo naskas unuiĝon de koroj, amon kaj sindediĉon. Tial en vera amikeco ni vidas la elementon de senprofitemo, ofero kaj sindediĉo. Simile kiel en amo.

La profana kaj religia literaturo, la historio kaj sperto liveras al ni multajn ekzemplojn de la vera amo kaj amik-eco. Sufiĉas rememori la amon de Kristo al Lazaro, de Davido al Jonatano, pri kiu parolas la Sankta Skribo, ke „la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon… Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon” (1 Sam 18:1.3). Valoras ankaŭ rememori pri la amikeco de sanktaj Francisko kaj Dominiko, pri amikeco, kiu kunigis homojn dum milito, en insurekcio, en fronto, en lerneja benko.

 

         La homo ne povas esti sola.

 

Se ni demandus, kiel naskiĝas amikeco, sur kio ĝi baziĝas, do ni devas diri, ke sur la natura sopiro kaj aspiro de homo. La homo ne povas esti sola, li estas estulo socia, societema. Kvankam neunufoje li enfermiĝas, kvankam ne-unufoje „homo al homo estas lupo”, kvankam neunufoje por si mem li volas esti „stiristo, navigisto, ŝipo”, tamen tia procezo de soleco ofte kondukas al depresio, seniluziiĝo kaj katastrofo. Precipe la juna homo serĉas apogon, amik-econ. Ĝi estas stimulilo en laboro, fonto de optimismo, de memfido, de fervoro k.s. Al homo sola malfacile iri tra la vivo; tial li sin defendas, alkroĉiĝas kiel hedero al iu ajn, nur ke li ne estu sola. Li serĉas surogatojn, narkotaĵojn, amikecon. Tial hodiaŭ amikecon elpuŝas „kompano”.

„Kompano” ekestas surbaze de iu bezono, kuniĝas kun negoco. Ekskludas stabilecon kaj fidelecon. Li ĝojas kun kompano en plezuroj, kaj dum aflikto estos kontraŭulo. Tiajn amikojn-kompanojn de amuzo, de pilko, vi renkontas kaj certe ankaŭ vi havas ilin. Sed ili ne estas amikoj en ple-na senco de la vorto.

Tio atestas pri malapero de amikeco, kaj ankoraŭ pli pri manko de amikec-kulturo. Malfacile trovi amikon, ĉar ĉiu volas esti amata kaj havi amikon, sed ne pensas pri tio, por ami lin. Alfonso Karr trafe kaj sprite diris, ke „ĉiu deziras havi amikon, sed preskaŭ neniu pensas, kiel esti amiko…”. Malfacile, ĉar ĉi tie anonco en gazeto ne sufiĉas, oni devas havi en si altiran forton, akiri konfidon, oni devas pruvi tion. Oni postulas konon, observon de vivo kaj ho-moj. Kaj se vi demandas pri kriterio, do prikonsideru kaj ekpensu: – Kion li diras pri vi fronte al aliaj dum via for-esto? Se li amuziĝas viakoste fronte al alia, do ne valoras kuniĝi kun li. Ĉu li memoras kion li prunteprenis? Ĉu li ofendiĝas, kiam vi postulas la redonon de via aĵo? Nenion vi perdos, se ĝustatempe vi foriĝos. Aŭskultu, kion li diras pri sia patrino, patro? Ĉu li scipovas ilin respekti, ĉu li hon-tas pri ili?

„Havu amikojn honestajn kaj prudentajn aŭ tute ne havu ilin” (Kołłątaj). „Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa” (Sen 13:20). „La vojstrekon de malpiuloj ne iru, kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj. Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu” (Sen 4:14-15).

Mi deziras al vi, do, ke vi trovu bonan, veran kaj fidelan amikon sur via vivovojo. Ĉar „fidinda amiko estas fortika ŝirmilo, kiu lin trovas, tiu trovas trezoron” (Sir 6:14). Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.78, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony