Numero 108 – printempo 2015

Ĉu estas recepto por feliĉo?

Kara junularo!

 

Ĉu ekzistas recepto por feliĉo? Ĉu estas feliĉaj ho-moj en la mondo kaj kiuj?

Feliĉo. Kiu ne volus esti feliĉa? Kiu pri feliĉo ne revas, ne pensas, ne serĉas ĝin? Tio estas eble la pleja hobio de tuta mondo, de ĉiuj homoj. Ĝi rigardas el ĉiu butikfenestro, el ĉiu filmekrano.

Kiom ŝanĝiĝas ĝi. Alia estas ĉe infano, alia ĉe stu-dento, junulo aŭ knabino. Aliel rigardas ĝin viro, aliel – virino. Alia montriĝadis antaŭ cent jaroj, alia hodiaŭ.

Kie ĝi estas? Pli bone ni faru malgrandan raportaĵon, intervjuon kun diversaj homoj pri feliĉo. Parolas la patrino de ses infanoj: – Mi estis plej feliĉa, kiam ĉiuj infanoj estis hejme, tiutempe mi laboris plejpeze, sed mi estis plej fe-liĉa.

Fratulino en institucio por nesanigeble malsanuloj. Juna, belaspekta, kiu ne havas „sian vivon”, neniam vidis filmon. Demandita, ĉu ŝi estas feliĉa? – respondas, ke jes… kun sincera rideto.

– Feliĉo por mi – diras junulino – estas tio, ke mi ha-vas bonajn gepatrojn, kiujn mi amas.

– Kaj mi opinias, ke feliĉon eblas trovi nur en feliĉa amo. Post unu monato estos mia edziniĝo, mi estas tre feliĉa… – diras juna fianĉino.

– Sed tio ne estas vero! – ekparolas iu junulo. – Ne ekzistas feliĉo nek ekzistas honestaj homoj en la mondo. Mi havas ĝuste antaŭ la okuloj mian vojon sternitan de ŝto-noj…

 

Jes… Jes… – ripetas aliaj. Multobliĝas ekzemploj, pruvoj… Kaj ni provu ankoraŭ rigardi post la kulisoj de sonĝoj kaj revoj de „surtera paradizo”, al fabriko de filmaj sonĝoj, al Holivudo. Unuflanke grandaj, admirindaj pejza-ĝoj, luksa urbo, loĝata de „duondioj” surtere, kaj aliflanke – Holivudo, granda psikiatria kliniko kaj urbo de nervaj depresioj. La trankvilon oni vendas ĉi tie forme de piloloj, unuavice kvietigaj, poste ekscitaj… ĝis iufoje ĉio krevas. Kaj malantaŭ tiu limo estas deliro, krimo, perfidoj, sinmor-tigoj. Cetere sinmortigo jam ĉesas tie esti sensacio.

Ni demandos ankoraŭ kelkajn personojn historiajn kaj nuntempajn pri feliĉo:

Napoleono, dio de milito, demandita respondis: – Plej feliĉa mi estis post miaj unuaj venkoj en Italio, kiam homamaso estis salutanta min per ĝojaj krioj. Kaj tiam mi estis 25-jaraĝa. Mi havis impreson, ke la tero malaperas sub miaj piedoj kaj mi ŝvebas en aero. – Alitempe la sama Napoleono diros, ke la tago de unua s-ta Komunio estis en lia vivo la plej feliĉa tago.

Kaj Goethe? Oni enviis al li tion, ke en la vivo li havis ĉion en abundo. Kaj ĉu vi scias, kion diris li estiel 75-jara maljunulo? Ke li havis apenaŭ kelkajn tagojn feliĉajn. En tiu postkuro al mono, al plezuroj kaj ĝojo, li sentis sin kiel rato, kiu englutis venenon. Ĝi kuras de kuŝejo al kuŝ-ejo, manĝegas ĉion, kion ĝi renkontas formanĝeblan. Ĝi trinkas ĉion, kion ĝi povas akiri, kaj malgraŭ tio la veneno brulas ĝin kvazaŭ neestingita fajro…

Ni demandu ankoraŭ doktulojn, scienculojn, kion ili pensas pri feliĉo. D-ro Henry Kaper-Hart, neŭrologo, diras ke la fundamentaj fontoj de feliĉo estas: ĝusta sano, mate-ria asekuro, agnosko, kontento pri amo kaj konvena laboro. Aliaj aldonas: amikeco, hejmo, religio kaj bonvolemo rilate al aliaj…

Nu, bone. Sed eblas ĉion havi kaj ne esti feliĉa. Kaj inverse, eblas havi nenion el tiuj aferoj kaj esti feliĉa. Kial? Tial, ke tio estas nur manieroj, vojoj, sur kiuj homoj serĉas feliĉon – kaj ne feliĉo mem.

 

Kio ĝi estas?

 

Feliĉo jen estas perfekta stato, kaŭzita per atingo de ĉiaj bonoj. Feliĉo – jen perfekta bono, kiu eliminas ĉian malbonon kaj kontentigas grandajn dezirojn (s-ta Tomaso). La homo ne povas satiĝi per ĉi tiu mondo, ĉar ĉiu penso pri fino estas etigo de feliĉo je ĉiu aktuala momento. Nur tie povas esti pleneco de feliĉo, kie estas pleneco de eterno.

Nebezona estas s-ta Tomaso kaj aliaj, ĉar ĉiu el ni sentas la samon, ke ĉio tio povas esti nur antaŭgusto de fe-liĉo, naskas pasantan kontenton, sed ne feliĉon…

Ĉu efektive ne ekzistas feliĉo por la homo? Se ĝi ne ekzistas – tiam li estas la plej malfeliĉa estulo en la mondo. Li sentas malsaton pri feliĉo, sed ne povas ĝin kontentigi.

Ja Kristo vokis nin al feliĉo. Ja ne aliu sed Li diris: „Ĝoju kaj jubilu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo” (Mat 5:12). „Tion Mi diris al vi, por ke via ĝojo estu plena” (Joh 15:11).

Sekve ĝi estas kaj devas esti. Ne nur en la ĉielo, pri kiu mencias s-ta Paŭlo, sed ankaŭ ĉi tie sur la tero. S-ta Tereza demandita iam, kiu estas la plej feliĉa? – respondis, ke Dio. „Kaj surtere, krom Dio, tiu kiu estas plej proksime al Dio”. Jes. Tio estas recepto por feliĉo. La vera feliĉo de-vas ŝpruci el vera feliĉfonto – el Dio. Kaj do kie estas vera amo, tie estas ankaŭ feliĉo. La floro de feliĉo ne ekfloros do sur la peka marĉo. Tial plej feliĉaj sur la tero estas kaj estis sanktuloj. Feliĉa estis s-ta Francisko el Asizo, kvan-kam li havis nenion kaj kuniĝis kun „Damo Malriĉeco”.

Plej feliĉa estis la Plejsankta Patrino, kiam ŝi kantis: „Mia animo altigas la Eternulon” (Luk 1:46), kaj Sankta Paŭlo, kiam li parolis: „Mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto” (2 Kor 7:4). Ne estas mirinde, ke la psalmisto vokas al ni: „Ĝoju pro la Eternulo. kaj gaju, ho justuloj” (Psa 32:11).

Tia sinteno naskos motivitan kontenton pri vivo, pri ĉio kion kunportas la vivo. Tia sinteno scipovas kontentiĝi per malmulto, ne atendante tro multe de faliĉo, de homoj, ne riskante senreviĝon kaj seniluziiĝon. Sed male – ĉiu plej eta surprizo, ĉiu floro, ĉiu seka pantranĉo aŭ poteto da el-fonta akvo estos fonto de nova feliĉo… Tian homon neni-am renkontos seniluziiĝo, ĉar li scias kaj komprenas, ke la feliĉo surtere estas tre malfacila kaj post la origina peko – neperfekta, nur postmorte estos plena.

Tian feliĉon – ĉe la feliĉfonto, Dio, feliĉon apogitan sur Lia amo, mi deziras al vi jam ĉi tie sur la tero. Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p. 51, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony