Numero 105 – septembro 2014

Ĉiutaga interparolo kun la Patrino de Kristo, kun mia Patrino

Matene mi diras al la Dipatrino:

 

Jen en ĉi tiu nova tago mi deziras stariĝi antaŭ Vi, Patrino de Dio kaj mia Patrino. Mi petas Vin, ke Vi akcep-tu mian plenan pretecon al Via dispono. Helpu min hodiaŭ pensi, paroli kaj fari ĉion konforme al Via deziro. Faru ke mi legu en ĉiu okazintaĵo la volon de Via Filo kaj la Vian.

Mi transdonas hodiaŭ en Viajn manojn la penon ple-numi miajn devojn, mi transdonas al Vi la doloron kaj laci-ĝon de mia korpo. Mi petas pri la pacienco en interrilato kun homoj, pri la kapablo de plena sindono por helpi al ili. Hodiaŭ ĉiu renkontita homo ekvidu en mi Vian amon kaj bonecon. La reflekto de la Dia graco en mia vivo gvidu ilin al renkontiĝo kun Via Filo. Amen.

Patro nia … Saluton, Maria … Mi kredas je Dio …

 

Dumtage

mi kuniĝas kun mia Patrino per la dediĉa preĝo:

 

Patrino de Dio, Senmakula Maria! Al Vi mi dediĉas mian korpon kaj animon, ĉiujn preĝojn kaj laborojn, ĝojojn kaj suferojn, ĉion, kio mi estas kaj kion mi posedas.

Per la volonta koro mi fordonas min al Vi en la skla-vecon de amo.

Mi lasas al Vi la plenan liberecon uzi min por savi la homojn kaj por helpi la sanktan Eklezion, por kiu Vi estas  Patrino.

Mi volas de nun ĉion fari kun Vi, per Vi kaj por Vi. Mi scias, ke per miaj propraj fortoj mi nenion efektivigos. Tamen Vi povas fari ĉion, kio estas la volo de Via Filo, kaj Vi ĉiam venkas.

Faru do, Helpantino de la kredantoj, ke mia familio, paroko kaj la tuta Patrujo estu vera regno de Via Filo kaj la Via. Amen.

 

Vespere mi parolas al la plejbona Patrino:

 

Mi dankas Vin, Patrino, ke Vi estis ĉe mi hodiaŭ. Mi dankas por la bono, kiun mi sukcesis fari kun Via helpo. Mi oferas al Vi la tutan pasintan tagon por ni – homoj, Viaj infanoj, kiujn Vi, Patrino, volas savi de la peko. Mi petas pardonon pro mia malfideleco kontraŭ la Krista ordono pri reciproka amo, pro la preterlaso de okazo doni al aliaj bon-voleman helpon, pro mia egoismo rompanta la pacon kaj konkordon inter homoj. Favore intervenu, Patrino, al Via Filo, por ke Li ne juĝu min laŭ miaj pekoj, sed laŭ sia granda mizerikordo.

Kaj nun por la tempo de alvenanta nokto, mi fido-plene fordonas min al Vi, kiel la infano en la manojn de amanta Patrino. Mi transdonas al Vi ankaŭ ĉiujn homojn, por kiuj ĉi nokto estos la lasta. Ho Patrino, Vi estu ĉe ĉiu el ni en la momento de nia morto kaj montru al ni la frukton de Via sino – Jesuon. Amen.

 

Maria, Reĝino nia!

ĉe Vi mi estas, kaj ĉe Vi mi restas,

atentas je ĉiu temp’.

 

Unu dekumo de la rozario.

Sub Vian ŝirmon …

Ĉiutage mi deziras helpi Vin, Patrino:

 

Dimanĉe: Per plena partopreno en la Meso (s. Ko-munio) mi montros aktivan amon al Dio, oferante al Li kune kun Kristo min mem kaj miajn proksimulojn.

 

Lunde: Mi kompletigos nefaritaĵojn en mia laboro, lernado. Mi klopodos, ke el miaj manoj eliru „bona labo-ro”, frukto de mia peno servanta al aliaj.

 

Marde: Mi tralegos fragmenton de la Sankta Skribo. Mi pripensos, kiun veron ĝi enhavas kaj kiel mi povas real-igi ĝin en la vivo. Mi dividos mian pripensadon kun aliaj.

 

Merkrede: Mi montros delikatan, sinceran zorgon al miaj plej proksimaj. Mi faros al ili etan ĝojon.

 

Ĵaŭde: Mi vizitos iun solecan, malsanan aŭ skribos leteron montrante simpation al la bezonanto.

 

Vendrede: Mi repaciĝos kun ĉiu, kiu povus senti al mi rankoron. Mi ŝanĝos mian konduton (mankoj, malbonaj alkutimiĝoj), kiu eble faras al aliaj malagrablaĵon aŭ mal-justaĵon.

 

Sabate: Mi helpos en hejmlaboroj, ĉe aĉetoj. Mi pe-nos viziti Kriston kaj Lian Patrinon en preĝejo. Hodiaŭ sabate mi preĝos por la Patrujo al la Reĝino de Pollando.

 

La Plejsankta Patrino diras al ni:

 

Marienfried 1946: „Mi volas, ke mia helpo al ĉiu ho-mo dependu de la helpo de miaj infanoj, de iliaj preĝoj kaj oferoj. Necesas multaj propetantoj fronte al Dio la Patro, ke ili propetu kune kun mi”.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony