Numero 126 – aŭtuno 2019

Cistercianoj, horloĝoj kaj vislanoj

„Kaj eksteraj popoloj konu ĉiam, ke poloj ne anseroj, ke ili havas lingvon sian…” – skribis antaŭ kvin jarcentoj Nikolao Rej. Li estis poeto, kiu estiel unua komencis skribi siajn verkojn en la pola lingvo. Pli frue oni uzadis nur latinan lingvon. Rej estis posedanto de la bieno Nagłowice. Nun en la loka bieneto oni aranĝis la muzeon por memor-igo pri li.

En la situanta apude urbo Jendrejovo [Jędrzejów] estis konstruita antaŭ preskaŭ naŭ jarcentoj la unua en Pollando monaĥejo de cistercianoj. Cistercianoj alvenis el Francujo. Ili estis la ordeno, kiu kontribuis al disvolviĝo de kulturo, agrikulturo kaj metio. En la Jendrejova monaĥejo la lastajn vivjarojn pasigis la episkopo Vincento Kadłubek. Li rezignis el la funkcio de episkopo kaj el Krakovo venis piede al Jendrejovo, kie li estis la ordinara religiulo. Li estas aŭtoro de la fama „Kronika polska” (Pola kroniko). El Jendrejovo ni povas migri laŭ signita tra la tuta Eŭropo la Cisterciana Trako al Sulejów kaj Wąchock, kaj poste al Krakovo-Mogiła kaj vizitadi ĉi unujn el plej malnovaj en Pollando klostroj.

Jendrejovo estas konata ankaŭ el unu el plej grandaj en Pollando kolektoj da horloĝoj kaj astronomiaj iloj. La kolekto da sunhorloĝoj – preskaŭ 400 – estas la tria kon-cerne grandon post Oksfordo kaj Ĉikago kaj troviĝas en la muzeo fondita de Felikso Przypkowski.

Negranda Vislico havas pli ol mil jarojn kaj – kiel iuj opinias – estis la ĉefurbo de la ŝtato de Vislanoj. Tiel ni nomas unun el gentoj, kiuj vivis sur ĉi tero ankoraŭ antaŭ la ekesto de Pollando. Dum la unua reĝo Boleslavo la Brava estis konstruita nova burgo. En Vislico dum la reĝo Kazimiro la Granda estis proklamita la unua skribita juro – statuty wiślickie (statutoj de Vislico). El ĉi tempo konserv-iĝis ankaŭ la preĝejo. Ĝuste en ĝi arkeologoj malkovris ankoraŭ pli malnovajn altvalorajn antikvaĵojn. Inter ili tiel nomatan vislican platon, t.e. la plankon de kripto kun la gravuritaj sur ĝi preĝantaj personoj kaj la surskribo el tem-po de la princo Kazimiro la Justa: „Ĉi tiuj deziras esti tre-tataj, por iam povi leviĝi al steloj”. En la ĉefa altaro trov-iĝas la bareliefo de Dipatrino kun Infaneto Jesuo sur ma-noj, nomata Madono Ulneta, Sinjorino Vislica aŭ Dipatrino Rideta, antaŭ kiu laŭ la tradicio multajn horojn pie preĝis la reĝo Vladislavo la Ulneto per la vortoj „Montru ke Vi estas Patrino” por la land-unuiĝo kaj helpo por la Nacio.

En Vislico ankaŭ sur la negranda altaĵo, Psia Górka [hunda monteto], Gnievoŝ el Dalewice estis kondamnita pro la ofendo al reĝino Jadviga. Laŭ la juro li devis eniri sub benkon kaj ĉe atestantoj diri: „Mi mensogis hunde” kaj trifoje ekboji. Tiel tiam oni punis pro kalumnioj.

 

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy (En la ĝardeno de la Kreinto), majo 2019, paĝo 3.

                                      Elpoligis: Stanisław Śmigielski

 

Glosaro:     Jendrejovo [pole Jędrzejów, latine Andreiovia]

                   Jendrejova monaĥejo [pole Jędrzejowski klasz-

                            tor, latine Andreoviense monasterium]

(Andrzejów → Jędrzejów → eo Jendrejovo)

Vislico [pole Wiślica, latine Vislicia]

Vislanoj [pole Wiślanie]

 

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony