Numero 102 – decembro 2013

Ĉielenpreno de BVM (nia Patrino)

Fratinoj kaj Fratoj en Kristo!

 

Ĉiu el ni havas sian patrinon. Ĉiu el ni scipovas an-kaŭ multe rakonti pri sia patrino. Scipovas rakonti pri ŝia laboro, pri ŝiaj zorgoj familiaj, zorgoj kiuj neunufoje pasas en heroecon. Kaj eble inter ni estas iu, kiu ne havis feliĉon rigardi en la okulojn de sia patrino, ne havis la feliĉon esti karesata sur la patrinaj genuoj. Eble estas iu, kiu ne havis la feliĉon ĝui la amatan vizaĝon de bona sia patrino. Por tia homo ĉiu informo, eĉ plejeta, pri la propra patrino aprezata estas kiel oro.

Kiu ne konas sian patrinon laŭvide, tiu ĉiel klopodas pri ŝi kiel eble plej multe ekscii, jen de gefratoj, de onkloj, de onklinoj, de najbaroj, kaj eĉ eble ankaŭ de literaturo.

 

En la supernatura ordo ni havas ankaŭ Patrinon, do-nitan al ni de Dio, bonan Patrinon Maria. Neniu el ni havis la feliĉon vidi la vizaĝon de tiu bona Patrino kaj tial do ni serĉas informon pri tiu nia ĉiela Patrino. Feliĉe ni trovas kelkajn informojn pri ŝi. Ni trovas ilin senpere en sanktaj libroj de la Nova Testamento.

El ĉi tiuj libroj ni ekscias, ke Maria estis virino Sen-makule koncipita, ke ŝi estis Patrino de Dio, ke ŝi estis Vir-gulino kaj post sia surtera vivo ŝi kun animo kaj korpo estis prenita en la ĉielon. La teologoj serĉas ankoraŭ aliajn kva-litojn, ankoraŭ aliajn proprecojn, aliajn informojn pri tiu bona Patrino. Kaj ili trovas. Nome ili instruas, ke Maria estas Perantino de ĉiuj gracoj, ke ŝi estas Kunsavantino de la homa gento.

Hodiaŭ ni rememoras la foriron de tiu Patrino for de la tero al eterna gloro. Al la gloro preparita al ŝi de Dio, de la tuta ĉielo.

Karaj Fratoj kaj Fratinoj! Kiajn informojn pri tiu Pat-rino Maria, ni trovas en la historio de nia nacio, kaj pli pre-cize dirante en la historio de literaturo? Ĉar interesas nin ankaŭ tiu flanko. La gimnazia lernanto, malfermante la manlibron pri historio de la pola literaturo, jam sur la unuaj paĝoj renkontas tiun grandiozan himnon „Vi, Virgulino, Dipatrino, pro Dio glora, Maria!”. Tio signifas, ke la histo-rio de nia literaturo etendas siajn radikojn al Maria. Kaj ŝi fakte preterpasos tra multaj jarcentoj, tra multaj verkoj. Ĉar ŝi estos inspiro por poloj, por poetoj, por predikantoj. Ŝi, Maria, estos inspiro por bardoj, por la simpla popolo. (…)

 

Hodiaŭ ni celebras foriron de tiu bona Patrino al eterna gloro. Kaj tial ni volonte rememoras ŝiajn vortojn, ŝiajn frazojn, ŝiajn instruojn. Tion, kion ŝi diris dum sia surtera vivo. Nemulte da ŝiaj vortoj, instruoj aŭ nekutimaj frazoj estas en la Evangelioj, sed tiuj, kiuj troviĝas tie, estas vere enhavoriĉaj.

 

Kaj tiel jam en Nazareto Maria konfesas, ke ŝi estas servantino de la Sinjoro. „Jen mi estas la servantino de la Sinjoro” (Luk 1:38). Kaj poste, kiam ŝia filo Jesuo perdi-ĝos dum la solenaĵo en Jerusalemo, ŝi kun bedaŭro diros al Li: „Mia filo, kial vi faris tiel al ni. Jen via patro kaj mi kun kordoloro serĉis Vin” (Luk 2:48). Kaj dum la nupto en Kana Galilea, ŝi diros al la servistoj: „Kion ajn mia Filo diros al vi, tion faru” (Joh 2:5). Ĉi tiuj fragmentoj de frazoj eldiritaj de Maria instigu nin al pripenso.

 

Karaj Gefratoj!

„Jen mi estas la servantino de la Sinjoro”. Ĉiu el ni devus esti servanto de Dio kaj nome striktasence servanto, tamen ne deŝirita disde la vivo, sed kiel eble plej strikte kun la vivo. Ĉiu el ni, kaj precipe la gepatroj, havas belan indikon en ĉi tiu frazo de Maria: „Jen via patro kaj mi kun kordoloro serĉis Vin”. La afero pri eduko de la infano ne apartenas nur al patrino aŭ patro, sed la respondecon pri la eduko portas ili ambaŭ, gepatroj. „Jen via patro kaj mi – diras Maria – serĉis Vin”.

„Faru ĉion, kion ajn mia Filo diros al vi” – instruas Maria. La instruo de Jesuo, precipe pri la grandioza amo al Dio kaj al proksimulo, estas malfacila instruo, tre malfacila por finrealigo en la vivo. Ĉar kiel eblas ami la homon, kiu faras maljustaĵon, kiel ami la najbaron, kiu „fosas sub ni kavetojn”, kiel ami la proksimulon, kiu penas damaĝi je nia havaĵo kaj bona renomo? Kaj tamen tia estas la instruo de Kristo: amu la proksimulon kiel vin mem. Vi amu ne nur tiujn, kiuj vin amas, sed ankaŭ tiujn, kiuj vin malamas. Tion diras al ni Jesuo. Kaj Maria? – „Kion ajn Li diros al vi, tion faru”.

Karaj Fratoj kaj Fratinoj! Kiam ni rememoras nian ĉielan Patrinon, kiam ni pensas pri ŝi en la hodiaŭa festo-tago de ŝia foriro disde la tero al la ĉiela gloro – ni prenu al nia koro ŝiajn vortojn, ŝiajn instruojn kaj indikojn. Ili estu por ni la inspiro kaj vojmontrilo en la vivo, same kiel ni al-prenas la lastajn vortojn, aŭ ĝenerale instruojn, de nia sur-tera patrino por la vivo. Amen.

 

(Teksto de Petro Grążawski OFM

tradukis Stanislavo Płachta OFM)

 

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony