Numero 124 – printempo 2019

Certeco pri la fakto de resurekto

Ĉiu historiisto, kiu sincere serĉas la veron kaj distin-giĝas per la intelekta honesteco, esplorante la historiajn fontojn parolantajn pri la resurekto de Kristo, aliras la konkludon, ke ni havas aferon kun la historia fakto.

 

Kiam post la morto de Jesuo, Liaj apostoloj kaj disĉiploj ekaŭdis de virinoj, ke Jesuo resurektis, „tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj” (Luk 24:11).

Kiam la resurektinta Kristo aperis al apostoloj, „teruri-taj kaj timigitaj; ili supozis, ke ili vidas spiriton. Sed Li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas kaj kial vi havas tiom da duboj en viaj koroj? Rigardu miajn manojn kaj miajn piedojn! Vere estas Mi!”. Jesuo volis trarompi malfidon de siaj disĉiploj kaj tial instigis ilin por tuŝi Lin: „Tuŝu Min kaj certiĝu: spirito ne ha-vas karnon kaj ostojn, kiel Mi. Kaj tion dirinte Jesuo montris al ili siajn manojn kaj piedojn. Ili tamen ne povis ankoraŭ kredi pro miro kaj ĝojo. Tiam Jesuo demandis ilin: Ĉu vi havas ion por manĝi? Ili donis al Li iom da rostita fiŝo. Jesuo prenis kaj manĝis ĝin antaŭ ili” (Luk 24:37-43).

Simile Sinjoro Jesuo venkas la nekredon de Tomaso: „Etendu ĉi tien vian fingron kaj rigardu miajn manojn, etendu vian manon kaj tuŝu mian vunditan bruston. Estu ne plu nekred-ema, sed kredanta!” (Joh 20:27). La resurektinta Kristo aperas al ili en sia glora korpo kaj ekligas kun ili personan kontakton, por ke ili povu palpeble certiĝi, ke Li vere resurektis. La kredo de apostoloj je la resurekto de Jesuo naskiĝis pro tio, ke ili ligis kun Li personan kontakton, ili povis rekoni Lian voĉon, harojn, vizaĝtrajtojn, kaj ankaŭ manojn kaj flankon – kune kun la spuroj de vundoj post la krucumo.

Dum 40 tagoj la disĉiploj multfoje renkontis la resurek-tintan Kriston. Ili certiĝis, ke Li vere resurektis en la sama kor-po, en kiu estis krucumita, kaj Lia glora korpo ne subiĝas jam al fizikaj limigoj, ĉar estas en alia dimensio de realo.

Renkontoj kun la Resurektinto tute transformis la aposto-lojn kaj donis al ili grandan spiritan forton, ke ili estis pretaj je la martira morto, ĉar ili ne volis ĉesi proklami la veron pri tio, ke Jesuo vivas kaj ke Li estas Dio. Ĝuste ĉi tiu sentime prokla-mata vero, ke Jesuo resurektis kaj estas kun ni, por pardonadi ĉiujn pekojn kaj donadi al ni eternan vivon, naskis kristanismon kun ties nedetruebla vitaleco, entuziasmo kaj vivĝojo.

 

La resurektinta Kristo en la Eŭkaristio

Nur tiam mi estos elŝirita el la infera senespero de peko kaj morto, kiam kun tuta mia pekeco, samkiel la pentanta filo, mi ĵetos min en la brakojn de Jesuo, kiu atendas min en la sa-kramento de pentofaro, kaj post konfeso de la pekoj mi akcep-tos Lin al mia koro en la donaco de Eŭkaristio. Eŭkaristio estas la resurektinta Kristo en sia glora homeco kaj tial estas Li la plej granda trezoro por la homo. Sankta Johano Paŭlo la Dua substrekas, ke la ofero de Kristo havas ĝis tiu grado decidan signifon por savo de la homa gento, ke Jesuo prezentis ĝin kaj revenis al la Patro nur tiam, kiam Li lasis al ni la rimedon eblig-antan partopreni en ĝi, tiel kvazaŭ ni ĉeestus en ĝi. Tiumaniere ĉiu kredanto povas en ĝi partopreni kaj profiti el ĝiaj neel-ĉerpeblaj fruktoj” (Ecclesia de Eucharistia 11). Per starigo de Eŭkaristio Jesuo ebligis al ni partoprenon en la mistero de Lia pasiono, morto kaj resurekto. Dum ĉiu Meso „tiu centra evento de savo fariĝas reale ĉeestanta” (Ecclesia de Eucharistia 11).

Mistikulino Alicja Lenĉevska skribis tiajn vortojn de Sinjoro Jesuo pri la mistero de Eŭkaristio: „Mi savas vin daŭre. Tio, kio plenumita estis sur Golgoto antaŭ dumil jaroj, estis kaj estas signo de tio, kio daŭras senĉese, ĉar ekzistas ekster la tempo al kiu vi estas subordigita kiel homo vivanta surtere. Mi estas senĉesa kaj eterna via Elaĉeto. Mi daŭre elŝiras vin el satano kaj fordonas al la Patro, kiom lasas Min pri tio via libera volo. (…) Kaj malgraŭ viaj ribeloj kaj sendankecoj daŭre Mi amas vin, atendas vian revenon kaj prezentas senĉesan Oferon el Mi, por vin savi. Tiu Ofero estas eterna, ĉar daŭras kaj oka-zas la tutan tempon. Ĝi estas Ofero ekstertempa kaj supertempa. En ĝi vi vivas, per ĝi vi spiras. Ĝi savas vin ĉiumomente de via vivo. (…) Se vi konus almenaŭ eron de la Vero kaj scipovus enpenetri ĝin, ĉiu el vi plorus pro la propra sendankeco.

Dum la Meso Mi prezentas el Mi Oferon por vi kaj samtempe Mi unua venas al vi, por ke vi volu inviti Min al via vivo. En viaj animoj Mi prezentas Oferon por vi, kiam vi akceptas la Komunion. Mi prezentas el Mi Oferon en la animo de ĉiu, kiu venos kaj akceptos Mian Korpon. Kia devus esti via respondo? – Danki kaj oferi al Mi sin mem. Mi fordonis al vi ĉion kaj atendas de via la samon. Tia estas valoro de la Ko-munio – renkonto, por oferi sin reciproke al si: Mi kaj vi”.

La homeco de Jesuo post resurekto kaj ĉieleniro fariĝis nevidebla kaj atingis partoprenon en ĉiopovo de la Triunua Dio; danke al tio ĝi fariĝis ĉieesta. „Kiu malsupreniris, Tiu estas la sama, kiu ankaŭ supreniris alte super ĉiuj ĉieloj, por plenumi ĉion” (Efe 4:10); En Li loĝis la tuta pleneco: „La Dieco korpe” (Kol 2:9; kp Kol 1:19).

Danke al la resurekto kaj ĉieleniro de Jesuo fariĝis ebla Eŭkaristio. Sub la eŭkaristiaj formoj la resurektinta Sinjoro estas reale ĉeestanta: ĉirkaŭprenas nin per sia amo kaj oferas al ni sin mem kune kun Dio la Patro kaj la Sankta Spirito.

Jesuo en Eŭkaristio deziras ankaŭ nin transformi per la forto de la Sankta Spirito, por ke ni atingu partoprenon en la eterna vivo de la Sankta Triunuo. Tial Li avertas nin: „Se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi la vivon (…). Kiu manĝas Min, vivos dank’ al Mi (…). Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne” (Joh 6:53.57-58).

La viva kredo je Jesuo Kristo signifas ekligon kun Li de la persona amikeco kaj amo. Tio efektiviĝas antaŭ ĉio danke al kredo je Lia reala ĉeesto en Eŭkaristio, akceptado Lin en la Komunio, renkontiĝado kun Li en la ĉiutaga preĝo. Tiuj ĉi renkontoj devus esti la plej gravaj eventoj en nia vivo.

Nur tiam malaperos nia nervozeco, afliktiĝo, timo antaŭ la estonteco, ĉar ni spertos la senfinan mizerikordon de la resu-rektinta Kristo kaj per Lia forto ni superos ĉiajn niajn feblojn, tentojn, pekojn, kaj ĉe la fino de nia surtera vivo ni venkos la morton.

Sac. M. Piotrowski TChr

(El: „Miłujcie się!” n-ro 2/2018, p.4; tr. SP)

________________________________________________________________________________

 

Esperanto ne restu por la esperantistoj mem, sed fariĝu utila en la praktika vivo por ĉiu moderna homo!

Esperantistoj mem devas prizorgi la sorton de la lin-gvo kaj movado. Se ni mem ne disvastigas la lingvon, neniu faros tion anstataŭ ni. Esperanto vivas kaj vivos kaj kreskos plu, ĉar ĝi travivis jam multajn krizojn.

La plej bona maniero propagandi Esperanton estas: simple uzadi Esperanton en la praktiko, kiel tute naturan, normalan aferon.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony