Numero 122 – aŭtuno 2018

Cejrowski – esperantisto!

Stanislavo Cejrowski estis la patro de la konata etnografo kaj „televida stelo” Vojteĥo Cejrowski. En la jaroj 1954-59 li studis fizikon en la Universitato de Nikolao Kopernik en Toruń. Li tiam aniĝis en Studenta Esperanto-Klubo en tiea universitato kaj estis unu el kolegoj de la aŭtoro de ĉi tiu artikoleto. Estiel kolego li vizitadis la aŭtoron en lia hejmo en la centro de Toruń. Stanislavo Cejrowski estis inteligenta, gaja, amikema kaj scipovis kanti kaj ludi la gitaron. Li ŝatis kanti popularajn antaŭmilitajn kanzonojn kaj aliajn. Li interesiĝis pri la tuta mondo samkiel lia filo Vojteĥo kaj lernis la anglan kaj la esperantan lingvojn.

Vojteĥo neunufoje diris, ke Esperanto povas helpi al junaj homoj konatiĝi kun la tuta mondo. La tempoj estis tiam malfacilaj, sed li kaj aliaj gejunuloj esperis, ke la estonto iĝos, tamen, pli bona por ni ĉiuj. Tial ni ĉiuj kune kun la kolego Stanislavo ĝoje agadis en la Esperanta Klubo. La kunvenoj de tiu klubo okazadis en Collegium Maius de la Universitato surbaze de permeso de la prorektoro prof. Bronisław Włodarski. La agado de tiu E-klubo kune kun la nomoj de la geanoj estas registrita en la libro titolita: “Rememoroj kaj anek-dotoj pri la agado de esperantistoj en Toruń”. Eld. Towarzystwo Esperanckie ‘FLAMO’ Toruń, 2014.                                                                                                 Romuald Skaliński

 

La familio laŭ la Dia intenco estas loko sankta kaj sanktiga.

Ĉi tiun sanktejon la Eklezio gardis ĉiam kaj ĉie.

Ni preĝas varme, ke la familio estu forta per Dio,

kaj Lando estu forta per la fizike kaj morale sana familio.

Johano Paŭlo la 2a

Ŝtetino, la 11a de junio 1987

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony