Numero 107 – printempo 2015

Brilanta stelo de obskura Hindio

Historie estas pruvite, ke eŭropa loĝantaro transloĝi-ĝis de aziaj landoj. Hodiaŭ ili pritaksas sin kiel altcivilizitaj eŭropanoj, dum pri Hindio ankoraŭ aŭdeblas vortoj „Mal-klara Hindio”, sen konsideri ke tiu lando donis al la hom-aro multe da „brilantaj steloj” – saĝuloj kiuj pilgrimis har-monie kun muta naturo kaj ĝiaj kreskaĵoj.

Tia brilanta stelo estas granda hinda poeto Rabindra-nath TAGORE (1861-1941). Estas sciate, ke li lernis en sia lando, poste studis en universitato en Londono. Tiutempe li komencis okupiĝi pri la eduka problemo de la hinda popolo por ĝin maturigi al aŭtonoma regado. Li fondis lernejon „Loĝloko de la paco” en Bengalo.

R.Tagore estis pedagogo kaj filozofo. Liaj poezio, dramoj, filozofiaj verkoj tuŝis temaron pri infano, amo, kompreno kaj bono, kun akcentita religia mistiko. En 1913 li ricevis Nobel-premion.

En siaj verkoj (ekz. en „Ĝardenisto”) li enmetas sian delikatan animon:

„Iun matenon en la florĝardeno

blindulino venis al mi kaj proponis

lotisfoli-kovritan florĉenon al mi.

Mi pendigis ĝin ĉirkaŭ mia kolo,

kaj miaj okuloj eklarmis.

Mi kisis ŝin kaj diris:

Vi estas blinda kiel la floroj.

Vi mem ne scias kiel bela estas via donaco”.

En lastaj jaroj de sia vivo, R.Tagore estis trafita de kormalsano. Li uzis kiel kuraciloj naturajn kreskaĵojn – drogherbojn, kiuj abundas en Hindio. En 1926 li vizitis la urbeton Balatonfured en Hungario, kie troviĝas fontoj de sanigaj akvoj kaj sanatorio por kormalsanuloj. En vico da diversaj arboj staras arbo, kiun plantis li mem. (Ĉi tie staras lia statuo farita en la 1956 jaro).

Revenante hejmen R.Tagore vizitis nian landon, Bul-garion. Estas notinde, ke li uzis multajn lingvojn, pro tio tre malfacile estis trovi egalkvalitan tradukanton. Tia estis bul-gara studento, estonta ĵurnalisto Dimitar Najdenov, ankaŭ poligloto-aŭtodidakto. Kiam R.Tagore ekinteresiĝis, de kie tiu juna studento perfekte regas multajn lingvojn, Dimitar Najdenov respondis, ke li komencis studi Esperanton, kiu fervorigis lin al lingvistiko.

Estas nesciate, ĉu R.Tagore interesiĝis pri Esperanto, ĉu li alportis Esperanton en sian landon, sed oni ne forgesu, ke li pledis en ĉiuj siaj verkoj por la amo kaj paco, sekve do li devos esti ankaŭ nun vere efikanta literatura forto – eterna kunulo.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony