Numero 119 – vintro 2017

BONA KIEL PANO

Adamo Chmielowski, studento, soldato, artisto pen-tristo, monaĥo, fidela al Dio, kun amo servanta al senhejm-uloj kaj malriĉuloj. En la ordeno li akceptis la nomon Alberto. Nune ni celebras la Jaron de Frato Alberto, reme-morante la 100-an datrevenon de lia morto.

Ekde la infanaĝo li distingiĝadis per multaj talentoj. Li lernis en Petersburgo kaj Varsovio, kaj poste li studis agrokulturon en la urbo Puławy. Estiel dekokjarulo kune kun aliaj studentoj li partoprenis en la Januara Ribelo de  1863-a jaro en Pollando. Dum unu el bataloj li estis grave vundita kaj perdis la gambon, estis malliberigita. Kiam li estis liberigita, li forveturis por la studado de pentroarto en Parizo, kiun pliposte li kontinuis en Varsovio kaj Mun-keno.

Li amikiĝadis kun elstaraj polaj pentristoj kaj mem staris ĉe la sojlo de kariero. Tamen en lia koro estis grand-ega sopiro al Dio. Li lasis ĉion kaj eniris la ordenon de jezuitoj. Post duonjaro li forlasis la monaĥejon kaj fascinita per la vivo de Sankta Francisko el Asizo, li aliĝis al la Tria Ordeno por laikoj. Li translokiĝis al Krakovo, kie li mal-fermis la pentristan atelieron. Baldaŭ ĝi fariĝis la rifuĝejo por senhejmuloj kaj malriĉuloj. La monon el la vendado de pentraĵoj li destinadis por ili. En ĉiu li vidis la vizaĝon de la suferanta Kristo. Li deziris dediĉi sian vivon, por helpi kaj servi al la plej malriĉaj kaj forlasitaj.

Ekkonante la mizerajn vivkondiĉojn de la homoj sur stratoj kaj en rifuĝejoj, li decidis komplete finrezigni pri pentrado. Li komencis gvidi la domojn por malriĉuloj kaj forlasitoj, kie li donadis manĝojn, rifuĝon, ebligadis trovi laboron, sed li zorgis ankaŭ pri la savo de ĉiu el ili. La 25-an de aŭgusto 1887 li akceptis la grizan frokon. Post unu jaro li votis. Baldaŭ aliĝis al li aliaj viroj. Kaj tiel ekestis la kongregacio de albertanoj. Baldaŭ aperis ankaŭ la virinoj inklinaj servi al malriĉuloj. La Frato Alberto fondis do kun Bernardina Jabłońska la Kongregacion de Fratulinoj Alber-taninoj. Multe da tempo li pasigadis je preĝado, li pento-faris. Malgraŭ malforta sano li multe vojaĝis, fondadis orf-ejojn, domojn por malsanuloj kaj pliaĝuloj. Li mem vivis tiel kiel la plej malriĉaj kaj amis ilin, tute forgesante pri si mem. Li ofte ripetadis, ke oni devas por ĉiuj esti bona kiel pano, kaj tion li instruadis al siaj fratoj.

La Frato Alberto CHMIELOWSKI mortis post la grava malsano en la solenaĵo de Kristnasko la 25-an de decembro 1916. Ĉiuj estis konvinkitaj pri lia sankteco, kio estis konfirmita fare de la Eklezio la 12-an de novembro 1989 en Romo fare de Sankta Johano Paŭlo la Dua.

 

Magdalena Buczek

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, junio 2017.

   Esperantigis: Stanisław Śmigielski

17-a de junio: la memoriga tago pri Sankta Frato Alberto

 

*

Benu la Sinjoron, vi, prujno kaj neĝo:

Laŭdu kaj gloru Lin por eterne. (Dan 3:70)

 

Mi gloros Vin, ho Sinjoro, per mia tuta koro,

mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn. (Psa 9:2)

 

Via favoro, ho Sinjoro, estu super ni,

ĉar al Vi ni esperas.  (Psa 33:22)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony