Bibliaj trafiksignoj
Bibliaj trafiksignoj
Infanoj (Mat 19:14)
„Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin veni al mi,
ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.”
Laboro sur la veturejo (1 Tim 5:18)
„La laboristo meritas sian salajron.”
Malvastigita veturejo (Mat 7:14)
„Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas
la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin
trovas.”
Malpermesita eniro (Mar 10:23)
„Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj:
Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la
regnon de Dio!”
Ordonita direkto (Joh 5:14)
„Poste Jesuo diris al li: Jen vi fariĝis sana;
ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.”
Fino de ĉiuj malpermesoj (1 Kor 15:24)
„Poste venos la fino, kiam li transdonos la regnon
al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian
regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon.”
Fino de malpermeso devanci (Mat 21:31)
„Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi,
ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi
en la regnon de Dio.”
Malpermeso de returniĝo (Luk 9:62)
„Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon
al la plugilo kaj rigardante malantaŭen,
taŭgas por la regno de Dio.”
Malglata veturejo (Luk 3:4)
„Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.”
Malpermeso de enveturo (Sen 4:14)
„La vojstrekon de malpiuloj ne iru, kaj ne ekpaŝu
sur la vojo de malbonuloj.”
Danĝera vojrando (Sen 3:5-6)
„Fidu la Eternulon per via tuta koro, kaj ne fidu
vian prudenton. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj.
Kaj Li ĝustigos vian iradon.”
Danĝero de joro (Sen 2:12-13)
„Por savi vin de la vojo de malbono, de homo,
parolanta kontraŭveraĵon, de tiuj, kiuj forlasas
la ĝustan vojon, por iri la vojojn de mallumo.”
Ordonitaj veturdirektoj (Eli 20:2-17)
„Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne malbonuzu
la nomon de la Eternulo. Memoru pri la tago sabata,
ke vi tenu ĝin sankta. Respektu vian patron kaj vian
patrinon. Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu. Ne parolu
kontraŭ via proksimulo malveran ateston. Ne deziru
ion, kio apartenas al via proksimulo.”
Loko de ripozo (Mat 11:28)
„Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj,
kaj mi vin ripozigos.”
Akvostacio (Joh 4:14)
„Sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li,
tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li,
fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren
por eterna vivo.”
Informcentro (Sen 2:2)
„Ke via orelo atente aŭskultos saĝon, kaj vian koron
vi inklinigos al komprenado.”
Unua helpo (Rea 15:11)
„Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando,
tial mi ordonas al vi jene: malfermu vian manon
al via frato, al via senhavulo,
kaj al via malriĉulo en via lando.”
Ĉirkaŭvojo (Sen 14:7)
„Foriru de homo malsaĝa,
ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.”
Riparejo (Mar 11:25)
„Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas
ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro,
kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.”
Kolono (Mat 20:16)
„Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.”
Fino de malpermeso trumpeti (1 Tes 4:16)
„Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo,
kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo,
kaj kun la trumpeto de Dio;
kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj.”
Veturilo ŝoforata de duonsurdulo (Lev 19:14)
„Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu
falilon; timu vian Dion.”
Telefono (Sen 8:4-5)
„Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia voĉo sin turnas al
la homoj: Komprenu, naivuloj, la prudenton,
kaj sensprituloj prenu en la koron.”
Ŝaltu la lumon (Mat 6:16)
„Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj,
por ke ili vidu viajn bonajn farojn,
kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.”