Numero 122 – aŭtuno 2018
Averto
Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ ducent mil polinoj estas nun-tempe en la edzecaj ligoj kun muzulmanoj (plejparte en ekster-lando). Ilia sorto estas ofte tre malfacila, kaj plimulto da tiaj geedzecoj, pri kiuj mi aŭdis en Pollando, finiĝis rapide per divorco.
Se ni konsideros la suprajn frazojn pri la rolo de virinoj en islamo, ne mirigas la fakto, ke la Dia vorto, ĉefe per sankta Paŭlo donas multajn avertojn, por ne ligiĝi kun nekredantoj per geedziĝoj. En la dua letero al la Korintanoj ni legas: „Ne estu kunjunguloj malegalaj kun nekredantoj” (2 Kor 6:14a). La Ge-edza jugo, diferencoj inter virino kaj viro estas sufiĉe grandaj, por ankoraŭ plifortigi ilin per la malsameco de religio, aldone per tiaj elementoj, kiuj ne estas akcepteblaj fare de kristanismo. Bedaŭrinde, konstante multaj virinoj veturadas kun la geedziĝ-intencoj al la muzulmanaj landoj. La problemo koncernas tiom grandan kvanton, ke la Apostola Seĝo eldonis specialan instruk-cion Erga migrantes caritas Christi, en kiu ĝi inter alie avertas katolikojn antaŭ la geedziĝoj kun konfesantoj de islamo: „(…) En la kazo de postulo pri geedziĝo de katolikino kun muzul-mano (…), ankaŭ rezulte de amaraj spertoj, necesas efektivigi precipe detalan kaj profundigitan preparon, dum kiu la gefian-ĉoj estos alkondukitaj al ekkono kaj konscia ‘akcepto’ de pro-fundaj kulturaj kaj religiaj diferencoj (…). Fine se temas pri la bapto de infanoj, la normoj de ambaŭ religioj estas, kiel sciate, forte kontraŭdiraj. Sekve la problemon necesas tre klare starigi dum la preparo al geedziĝo, kaj la katolika flanko devus sin devontigi al tio, kion postulas la Eklezio” (EMCC 67 kaj 68 ).
Krome, kiel ni scias el Biblio, la geedzeco tio estas la ligo de unu virino kun unu viro. Sinjoro Jesuo instruas: „Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin viro kaj virino, kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj tiuj du estos unu karno? Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno” (Mat 19:4b-6a). Muzulmano kon-traŭe povas edziĝi kun du, tri aŭ kvar edzinoj, kaj en la okazo se li volus havi ilin pli multe, li povas ĉiumomente divorci de ili kaj eniri en novajn ligojn.
Dr Bartłomiej GRYSA, arabisto
El: Katolika Dumonata Evangelizada Revuo
Miłujcie się, n-ro 5-2017, paĝo 51-52
Esperantigis: Stanisław Śmigielski