Numero 101 – septembro 2013

Aŭŝvico – la lasta evangelio

Ne eblas preĝi al Dio

 genuante dorson kontraŭ la pordego de Aŭŝvico

 

Koncentrejo Aŭŝvico fondita estis sur terenoj anek-sitaj al la germana Regno – per la ordono de H. Himmler el la 27a de aprilo 1940. El Zasole (kvartalo de Oświęcim) kaj sep najbaraj vilaĝoj la Germanoj forigis polan loĝant-aron, detruis pli ol mil domojn, la materialon oni utiligis por plivastigo de la koncentrejo. Proksime de Wilamowice, Bielany kaj Polanka oni lokigis folksdojĉojn el Rumanujo. Ĉirkaŭ Aŭŝvico oni kreis „Interessengebiet” – zonon, kiu konsistigis apartan teritorion administracian administratan de komisaro kiu estis samtempe komandanto de la kon-centrejo kaj direktoro de ĉiuj entreprenoj.

Komence Aŭŝvico estis „pola” koncentrejo – en tiu senco, ke malliberigitoj en ĝi estis nur la Poloj. Kiel unuaj estis alsenditaj (14.06.1940) – 728 politikaj malliberuloj el Tarnów. La unua sukcesa forkuro de Tadeusz Wiejowski (6.07.1940) kaŭzis elloĝigon de restaĵoj de pola loĝantaro el terenoj ĉe la koncentrejo. En septembro 1941 oni alvetu-rigis la rusajn militkaptitojn. En turnopunkto de 1941/1942 danke al nekutime malaltaj laborkostoj la koncentrejo Aŭŝvico fariĝis centro de industria subregiono sur la rando de Supra Silezio. La ĉefa centro de produktado – establoj IG Farbenindustrie en Monowice – ĉirkaŭkreskis per aliaj fabrikoj. Necesa fariĝis la plivastigo de koncentrejo – ek-estis Aŭŝvico II (Birkenau), kaj poste sekvaj filioj. Laŭ la komisio de Himmler el Supra Silezio oni komencis kon-duki transportojn de malliberuloj – Poloj, Judoj, Ciganoj (la unua transporto de Judoj – 15.02.1942 el Bytom).

Aŭŝvico estas – apud Varsovio – la plej granda tom-bejo. Tamen – memorante pri niaj viktimoj – ni ne povas forgesi pri tio, kiel grandajn perdojn suferis Judoj, Ciganoj aŭ Rusoj. Nia doloro devus malfermi nin kaj ne sensentigi al la doloro de aliuloj. Oni devas ankaŭ memori, ke la stre-bado al vero ne estas antisemitismo aŭ antipolismo, kaj la troigado de nombro da viktimoj servas nur al la advokatoj de torturantoj.

B.U.

DOKTORINO ALINA TETMAJER (64503)  

 

Kaj tamen tio, kio estis fikcia rakonto, lumo, apenaŭ susuro super pergameno-kartoj, fariĝis korpo:

Tiu Lazaro – Gajowniczek, pli proksima al morto ol vivo, daŭre travagadis la koncentrejon, kun superhoma forto puŝ-adis ĉarumon, portadis ŝtonojn ŝvitkovritajn, dividadis la supoteleron – disdonadis sian vivon.

Doktoro Dering – mi memoras – en malvarmaj nok-toj kuŝiĝadis apud malsanuloj sur tabullito, ĉirkaŭbrakis kiel infanoj – kvazaŭ elŝirus de l’ morto – dividante la var-mon disdonadis sian vivon.

Kaj la rotestro Pilecki, kiu lasis ĉion amatan – la hejmon, infanojn kun buŝetoj ĉe la fenestro por veni al la tendaro de ekstermado.

Kaj patro Kolbe, kiu iris por malsatmorti anstataŭ alia malliberulo –

– ili disdonadis sian vivon.

Disdonadi sin mem –

tiom saviĝos de l’ morto kiom konservos el ni la aliaj.

 

29.07.1941, INTERPAROLO

 

Kion volas tiu pola porkaĉo?

– Mi estas pola katolika sacerdoto, mi estas maljuna kaj volas por li morti, ĉar li havas edzinon kaj infanojn.

– Aĥ do, vi estas pastraĉo. Nu bone. Vi enviciĝu kaj li – for!

 

ZOFIA ŚLIWIŃSKA

 

Kondamnito – povra Gajowniczek – ankoraŭ tremas ne povante eligi voĉon, estis hejme, adiaŭis la edzinon kaj filojn…

Sur lian lokon enviciĝas patro Kolbe. Super la apel-placo por momento aperas lumo. La muroj de loĝblokoj, la vizaĝoj de homoj, eĉ gruzo alprenas strangan brilon kiun ili jam ne perdos, kvankam foriros la homoj kaj denove sub-iros la suno. La mondo kiun trairis la viva Dio por ĉiam restos alia – kvazaŭ en ĉiu momento estus tagiĝo.

 

BALADO

 

Kampoj brulas en la malhelora suno,

super la kampoj vento aŭ de preĝoj flustro,

ies manoj transdonas panon.

La kredo de Ijobo kiel sonĝo, la amo de Ijobo kiel sonĝo.

Kampoj brulas, kvankam noktiĝas,

kun homa krio fuĝas de herbejoj

ŝafoj la oraj nubetoj brulantaj.

La kredo de Ijobo estis kiel sonĝo,

ja por Ijobo la Sinjoro elektis sorton

je cindro ŝanĝis la nubetojn ŝafojn.

Kiel ĉerkokovrilo, domotegmento

falas silente sur la infanajn vizaĝojn,

frakasas la manojn dividantajn panon.

La kredo de Ijobo kiel sonĝo, kiel sonĝo

fariĝu Via volo, Sinjoro, kaj sufero kiel sonĝo.

Do, vi ne diru pri li, ke Ijobo,

pri la silenta pastro el bunkro de morto –

ja la Sinjoro alian por li elektis sorton

perfingre ŝajne per pistolotubo.

La Sinjoro ne lin montris al morto

– montris malliberulon tremantan kiel Ijobo.

La Sinjoro ne pastron elektis al morto,

sed pastro Kolbe por la Sinjoro elektos,

pastro por la Sinjoro eniros la flamojn.

La kredo de Ijobo kiel sonĝo, kiel sonĝo.

La kredo de pastro kiel vekiĝo.

 

FRANCISKO GAJOWNICZEK (5659)

Serĝento de Pola Armeo, heroo defende al Modlin, bravecokruca kavaliro

 

Kaj neniam, jam neniam mi estos sola miksita kun la tero, kun ties cindro, sango. Kaj neniam, neniam la vivo estos jam klara, evidenta kiel taglumo survizaĝe kiel tag-lumo.

Lia febliĝanta spiro plenigas per aero mian pulmojn. La sango el liaj vejnoj al miaj el lia daŭre ankoraŭ pulsanta koro.

Kunigita kun li ĉiam, ĉiam kie ajn li estas, kunigita mi estas kun tiu tero, kun aero, kie ajn li estas postmorte, kunigita mi estas kun cindro kaj fumo.

Kiel vivi per la donacita vivo, kiel pridonacadi la aliajn, kiel nie pridonacadi…

JANEK JEZIORAŃSKI

Li vivis 20 jarojn

 

Morto:

malgranda – mortigas, granda – mortigas eĉ morton.

Fonto kun guto da suno kaj sango gajnas la donacon de vivigado, ŝtono surverŝita per sango iĝas monumento kun memorfajro migranta super la kandeloj.

Kiam Kristo iris al Golgoto, ne portis ankoraŭ la kru-con, du traboj kaj jelpo.

 

EDYTA STEIN 1891-1942 1

 

Preĝu eĉ en la flamoj. Amu – ne amikojn, estas facila – amu persekutantojn. Dio kreis tian mondon, tiajn homojn – Li scias kiucele: nun atente aŭskultas viajn vortojn, rigar-das kiel kreskas en sango la grajno de animo.

 

ZOFIA ŚLIWIŃSKA

(Zofia Kossak) 1890-1968, fondintino de „Żegota”, prizonulino de Pawiak kaj Birkenau

 

Tra betonaj muroj de la bunkro de morto la flustro de liaj preĝoj kiel lumo – patro Kolbe daŭre vivis kvazaŭ estus senmorta, ne sufokis lin soifo kaj ne strangolis malsato.

Devis mortigi lin soldataĉo, Germano, anstataŭ lanco – pinglego kun fenolo kaj fajro de krematorio anstataŭ ĉiel-eniro.

Nun la polvo de sanktulo sanktigas la malbenitan teron: ĝi ne naskos venenitan grenon, sango ne ŝprucos el- sub plugilo.

Tiu polvo disblovita de vento la teron de Aŭŝvico ŝanĝis je relikvujo, elaĉetis.

Kaj jen la grajno denove transformiĝas en spikon, la kampa ŝtoneto en alaŭdon, jam baldaŭ el tiu tero Dio povas denove krei homon.

 

FRANCISKO GAJOWNICZEK (5659)

 

Kvazaŭ el lia ĉielo daŭre videbla estis Aŭŝvico –

– patro Kolbe neunufoje savis mian vivon.

Kiam en malespero mi volis iri kontraŭ dratoj, iu baris al mi la vojon, ies manoj, ies bonaj manoj donadis al mi panon – ke mi ne mortu pro malsato, por ke ne vaniĝu la ofero de patro Kolbe.

Mi estis vivonta, mi estis revenonta hejmen.

Mi transvivis la koncentrejon, migris tra arbaroj, nutrante min per tuberoj kaj kadavraĵo mi revenis. – Sed ne estis jam hejmo, ambaŭ filoj en tomboj, ambaŭ mortigitaj per kugloj kiuj estis portontaj liberigon.

Oni parolas, ke nun mi devas esti sankta kiel Kolbe, mi iros al ĉielo – kaj kio? Ni kune de supre rigardos sur Aŭŝvicon aŭ eble sur mian hejmon sen filoj, sur la edzinon plorantan ĉe fenestro…

 

TEREZA BENEDIKTA DE LA KRUCO

 

Jes, en la komenco mi ploris.

Kiam mi vidis la siluetojn de pastroj, la ŝanceliĝan-tajn flamojn de kandeloj super Gruzdeklivo piedpremitajn – tiel faras iu kiu timas estigi incendion. –

Kiam en krematorio oni bruligis la korpojn de mal-liberuloj senkapigitaj en Katowice, la fumo super tero – senpova preĝo – nur iritis la okulojn.

Jes, en la komenco mi ploris – sed kune kun larmoj Dio donis al mi novajn okulojn.

 

FRANCISKO GAJOWNICZEK 2

 

Satano estas – estas li kiu anoncis al mia edzino, bo-nan novaĵon: Via edzo vivas, iu pastro iris por li al bunkro. Via edzo atendas. Lia gorĝo brulas de febro, iru, forsendu al li ian manĝaĵon, por ke la ofero ne vaniĝu.

Satano estas – alportis al ŝi ŝmalcon, bulbon, helpis ĉirkaŭligi paketon, montris la vojon al poŝtoficejo…

Ŝi ne estis kun la filoj, ŝi ne povis ilin haltigi, kiam ili elkuris sur vojon. Ŝi ne povis ilin ŝirmi, kiam ili estis falantaj de rusaj kugloj.

 

NN /legendo/

 

Ĝis nun mi kuraĝis al neniu pri tio diri. Mi devus ja konfesi kion mi mem faris en la koncentrejo, mencii pri malliberuloj finmortigataj per bastono – pri vizaĝoj kreva-taj sub forkego – kvankam vere ni volis ŝpari al ili la horo-ron de fajro. Hodiaŭ tamen, kiam la historio de koncentr-ejoj ne vekas jam dubojn – ĉar ne vekas jam entute iajn sentojn – mi povas priskribi tiun vesperon, kiam oni alpor-tis Kolbe (mi devus sed iel mi ne povas surskribi: la korpon de Kolbe).

Ni enŝovis lin per manoj, ne per forkego – li estis brulonta unuope. La flamoj ekflamis kiel preĝo – diris iu el hejtistoj. Post momento ili estingiĝis kiel preĝo – oni ne scias kial. Patro Kolbe restis netuŝita.

Germanoj ordonis ĵeti lin en alian fornon en krema-torio – tiu ĉi ne havas aertiron – ili parolis – konvinkante kaj nin kaj sin mem. Do ni transportis Kolbe’n – tiel sur manoj, kvazaŭ li daŭre vivus. Ni atendis longe – maĉante la panon. SS-viroj donis vodkon – certe ili intencis forbruligi nin post Kolbe. Post malfermo de la forna pordo ni vidas: li denove ne forbrulis.

Germanoj ordonis al ni resti – ili forportis Kolbe’n ien nokte – ununura sepulto en lagero, neniu scias kie ili lin enterigis, cetere neniu iris post ili – mi kuris al distrikto, mi ŝanĝis numeron kun ia mortinto… Patro Kolbe forsavis mian vivon. Patro Kolbe – eblas diri – faris tiam miraklon.

Aŭŝvico – diras teologoj – estas tero kruela kaj sen tomboj. Sed ja ie estas tiu loko, tiu unu sola tombo. Foje mi revenas ĉi tien, iradas dum multaj horoj, rondiras kiel hun-do ĉirkaŭ loko kie estis krematorio, atente rigardas al ŝto-noj kaj herboj. La tombo de patro Kolbe povas esti ĉiu loko – en Aŭŝvico, en Pollando, sur la tero.

 

LA TESTAMENTO DE PATRO MAKSIMILIANO

 

Vundoj malfermitaj, buŝo kiu jam ne krias nur san-gas. La infana vizaĝo rompita je la muro de barako.

Vokado de homo najlata al la tabuloj de kruco. Vokado de homo najlata al la tabuloj de barako. Furioza, centfoje furioza se ne por tio, ke la vivantoj finkomprenu kien kondukas la vojoj de malamo.

 

* * *

ni povas preĝi post Aŭŝvico

         ni devas preĝi post Aŭŝvico

         tie ankaŭ oni preĝis.

 

 

Ala NN

 

Anĝelo de Dio, mia Gardanto sur flugiloj el paperaj bandaĝoj flugu nokte al mia panjo, diru ke mi amas, ke kio ajn okazos… Anĝelo, mia Gardanto.

Anĝelo de Dio, mia Gardanto per paperfingroj halt-igu al mia panjo larmojn. Kaj plej mallaŭte kiel vi scipovas flustru, ke jam ne estas Maria, ne estas Anja, nun mi estas granda: mi maĉas la panon kaj per ĝi mi nutras tiun etulon kaj scias, kiel sendolore strangoli la krion, se la loĝblokon enfalus Germanoj. Anĝelo, mia Gardanto…

Anĝelo de Dio, mia Gardanto, kiu tenas senkonsile en la mano paperkrucon sangomakulitan, ekflugu super la koncentrejon, super la furiozan mondon, enflugu en ĉielojn – se ili ankoraŭ estas – serĉu Dion meze de fumo kaj nuboj, serĉu Dion. Kaj se vi Lin renkontos, nenion al Li diru. Nur la krucon al Li montru. Anĝelo, mia Gardanto…

__________________________________________________________________________________

 

1 Lernantino kaj asistantino de prof. Husserl, celis la sintezon de fe-nomenologio kaj tomismo. En 1922 ŝi akceptis la bapton. Post eniro en la ordenon de karmelaninoj (1933) konata kiel fratino Benedikta de la Kruco. En 1941 transportita al Oświęcim, gasmortigita verŝajne la 9an de aŭgusto 1942. En 1987 beatproklamita, en 1998 kanonizita. Ekde 1.10.1999 estas kunpatronino de Eŭropo. Post la milito fratinoj karmelaninoj tenis en Oświęcim klostron, en kiu ili preĝis por la murditoj. La klostro estis likvidita fine de la 20a jarcento laŭ postulo de la judaj medioj.

 

2 Francisko Gajowniczek ĝisatendis la liberigon de koncentrejo kaj migris al Rawa, kie loĝis lia edzino kaj filoj. La filoj de Gajowniczek partoprenis en la Varsovia Insurekcio, kaj pereis vintre 1945 de la kugloj de sovetia armeo liberiganta Rawa’n. Gajowniczek kun la edzino translokiĝis al Brzeg. Tie li mortis en 1995, 95-jaraĝa.

 

(Laŭ GAZETA POLSKA, 29a de julio 2009)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony