Auschwitz’koncentrejaj eksponaĵoj
Auschwitz’koncentrejaj eksponaĵoj
La tero inkrustigita per ostpecetoj.
La aero satigita per akuzo de historio.
Fermitaj en vitroŝrankoj
fiksitaj sur la tabuloj kaj fotografaĵoj
restaĵoj de vivo
fibroj de penlaboro
postsignoj de malespero
traŝiritaj deziroj
ŝtoniĝintaj larmoj
ridigiĝintaj vortoj
mistraktita sufero
taŭzita sopiro
estingiĝintaj spiroj
sekigita ekzisto
silentigitaj plendoj
neripetebla martireco.
Kaj inter ĉio ĉi la viva kredo
gravurita unge
sur la cela muro
de Patro Maksimiliano Kolbe
antaŭ ol li oferdonis sian vivon
por savi kunmalliberulon
havantan familion.
Verkis Helena Stosio
„Homoj al homoj preparis tiun ĉi sorton”