Numero 123 – vintro 2018
Araneo el staleto
Stalulo estis tiel nomata de aliaj amikaj araneoj, ĉar li delonge loĝis en la betleĥema groto, kiu servis por paŝt-istoj kiel stalo. Li mem preferis sin nomi Zenko, sed tamen la alnomo Stalulo adheris al li kiel muŝetoj al lia reto. La araneo estis malgranda kaj havis brunajn makuletojn. Ekde mateno ĝis vespero li laboris fruntoŝvite plektante retojn. Li atendis la vesperajn klaĉojn, disdiratajn de babilemaj ŝafoj. Stalulo ne estis klaĉulo, sed li ŝatis tiujn rakontojn, ĉar li ne sentis sin tiam tiel sola.
Iutage, kiam kiel kutime li plektis reton, li ekaŭdis, ke iu eniras groton. Li ekmiris, ĉar tiutempe paŝtistoj kuti-me paŝtis brutaron sur kampoj. Tio devis esti iuj fremdaj homoj. La araneo kaŝiĝis en anguleto kaj observis atente, kiel internen eniras iu viro en la pleno de la fortoj, gvidante brakenbrake junan virinon, kiu apenaŭ staris je piedoj. Ŝi aspektis tre dolorplena.
– Sidiĝu ĉi tie, Maria, kaj mi alportos bagaĝojn kaj pretigos sternaĵon. Mi tuj revenos.
– Dankon, Jozefo.
Ili restas por nokto! – ekpensis Stalulo. Almenaŭ io okazados! Eble ankaŭ malantaŭ azeneto en staleton enflu-gos iuj muŝoj kaj kaptiĝos en araneaj retoj?
Maria kuŝiĝis sur la sternaĵo, por iom ripozi. La viro gardostaris ĉe ŝi, donadis akvon por trinki kaj viŝadis la vizaĝon.
– Jozefo, tio tiel forte doloras.
– Vi naskos ĉi-nokte. Vi estas forta kaj la Sinjoro viglas super vi. Ĉio estos en ordo – la viro konsolis la virinon.
Ĉio fariĝis klara! Alproksimiĝadis la momento de nasko. Sed kial ĉi tie? Ĉu eble ili ne trovus lokon en kiu ajn gastejo? La araneo atente observadis la situacion. Azeneto ekdormis ĉe la enirejo al la stalo, eksplicite elĉerpita pro la trairita vojo. Ĝi ne eltenis ĝis la miraklo de nasko!
Estis vespero kaj super la staleto eklumis stelo, kiu prilumis gastojn.
Dum ili estis en Betleĥem, venis por Maria la tem-po de akuŝo, kaj ŝi naskis sian ununaskitan Filon. Ŝi ĉirkaŭvindis Lin kaj kuŝigis Lin en staltrogon, ĉar ili ne trovis lokon en la gastejo (Luk 2, 6-7).
Jozefo volvis la Novnaskiton en vindojn, metis ĉe la brusto de Maria. Jesuo tuj ĉesis plori. Li kuŝis enpremita en panjon kaj malrapide fermadis okuletojn. Sur la vizaĝo de la virino videblis mildigo, trankvilo kaj feliĉo. Jozefo sur-genuis antaŭ ili kaj dankis al Dio. De ĉi tiu Familio frapis tiom granda forto de amo, ke la observanta tion araneo eĉ kortuŝiĝis. Kia escepta nokto sub la betleĥema ĉielo!
Maria metis la dormantan Fileton en la trogon kaj ŝi baldaŭ ekdormis. Jozefo viglis super ilia dormo. Stalulo ek-sentis, ke ankaŭ liaj okuloj gluiĝas. Li trovis la oportunan lokon en sia reto kaj profunde ekdormis.
Agnieszka Śmigielska-Wyleżoł
El: Gwiazda Dobrej Nowiny Opowiadania na Boże narodzenie; paĝoj 22-27
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
La pollingva libro aĉeteblas ĉe TUM Wrocławska Księgarnia Archidiecezjalna 50-329 Wrocław pl. Katedralny 19
tel. 690049300 e-mail:tum@archidiecezja.wroc.pl