Numero 125 – somero 2019

Apostolo de Varsovio kaj patrono de bakistoj

En Vasovio li planis esti nur transite kaj li restis 21 jarojn. Pro tio li nomata estas ĝia apostolo. Danke al li en Pollando estiĝis la unua ekster Italio klostro de la kongre-gacio de redemptoristoj.

Li naskiĝis la 26-an de decembro 1751 en Ĉeĥio, en Tasovice, en kiu dominis la germana loĝantaro. Pro tio li havis la familian nomon Hofbauer, kvankam li estis konata ankaŭ kiel Dvoĵak. Dum bapto li ricevis la nomon Jan (Jo-hano). Li estis 7-jara, kiam mortis lia patro. Patrino restis sola, edukante dekdu infanojn. Ŝi transdonis al ili la pro-fundan kredon kaj la amon al Sinjoro Dio. La knabo de plej junaj jaroj volis iĝi sacerdoto. Tio estis tamen neebla kaŭze de manko de la mono por lernado. Li laboris do kiel help-anto en bakejo. Por la ŝparita mono li forveturis kun amiko al Romo, kaj de tie al loko en kiu vivis ermitoj. Ili aliĝis al tiuj. Sed post kelka tempo ili ambaŭ konstatis, ke krom la deziro preĝi ili havas ankaŭ la deziron prediki Evangelion. Ili revenis al sia hejmlando. Johano komencis lernado en gimnazio, li laboris kiel bakisto kaj helpadis en unu el klos-troj. Ĉiutage li partoprenis en Sankta Meso. Tie iuj virinoj rimarkis lian nekutiman fervoron kaj decidis lin helpi, transdonante la monon por la studoj, kiujn li komencis en Vieno.

Dum laŭvica piedira pilgrimo al Romo li ekkonis la kongregacion de redemptoristoj, kiu ĵus komencis sian ag-adon. Li estis ravita de la pieco kaj apostola fervoro de la religiuloj. Post la interparolo kun superulo li estis akceptita en la ordenon. Post la periodo de formado li votis kaj iĝis sacerdoto. Li akceptis la ordenan nomon Klemento. Tuj post la ordinado li petis la konsenton por fondado de klos-troj en la nordo de Eŭropo. Li intencis alveni Pomerion, kiu apartenis al Svedoj. Li haltis tamen en Varsovio, por pre-zenti siajn misiajn planojn. La reprezentanto de la Sankta Patro petis lin, ke li restu pli longe en ĉi tiu urbo kun siaj kunfratoj. Ili ekloĝis ĉe la preĝejo al Sankta Benono. Ili ricevis ankaŭ la taskon zorgi pri orfejo kaj lernejo. Ili help-adis al malriĉuloj kaj malsanuloj. Ofte mankis al ili la rim-edoj por vivteno de infanoj. Tiam patro Klemento petis pri mono surstrate. Iun tagon li iris al taverno, kie viroj kart-ludis. Kiam li venis al ili, unu el ili surkraĉis lin. La religi-ulo akceptis tion trankvile kaj diris: „Tio estis por mi, kaj kio estu por miaj orfoj?“ Ĉiuj viroj ekhontis kaj redonis al li la gajnitan monon.

La nova kongregacio rapide komencis disvolviĝi sur la teritorio de Pollando kaj akceptadi kandidatojn. Bedaŭ-rinde venis la tempo de pezaj persekutadoj. Post la tria dis-partigo de Pollando la prusaj aŭtoritatoj fermis la lernejon gvidatan de redemptoristoj. La religiuloj estis forĵetitaj kaj malliberigitaj en la fortreso en Kostrzyń apud la rivero Odro. Post unu monato oni liberigis ilin, sed ili ne povis re-veni al Pollando. Dum ĉi malfacila sperto ili ne perdis esperon. Patro Klemento ofte ripetadis: „Ni lasu nin gvidi de Dio, kaj ĉio iros bone“. Li decidis ekveturi al Vieno. Tie li servadis en konfesejo kaj aŭdigis predikojn. Li prizorgis ankaŭ studentojn kaj arigadis ĉirkaŭ si multajn personojn, indikante al ili la vojon al Sinjoro Dio. Multaj jaroj da peza laboro malfortigis lian sanon. Patro Klemento Hofbauer mortis la 15-an de marto 1820. Ĉiuj estis konvinkitaj pri lia sankteco. Konfirmis tion kaj solene anoncis Papo Pio la Deka en la jaro 1904.

Magdalena Buczek

El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi [En la ĝardeno de Maria], marto 2019.                        Elpoligis Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony