Numero 100 – junio 2013

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

 

Jen en viaj manoj troviĝas FRATECO numero 100. Estas do okazo iom rigardi la historion de la bulteno kaj memorigi ties ĉefajn celojn. Mia gvida principo estis uzadi esperanton en la praktiko, kiel tute naturan, normalan ri-medon. Tial la bulteno FRATECO entenis artikolojn ĉefe en esperanto, utiligante ĝin por helpi al esperanto-parolan-toj fariĝadi ĉiam pli bonaj homoj, veraj kristanoj. Estas vero, ke en la mondo ni vidas multe da malbono. Sed kiel plibonigi la mondon? „Plibonigu la mondon, komencu ĉe vi mem!” Venku malbonon per bono – jen klara respondo.

Ĉiu el ni de tempo al tempo devus demandi sin mem: Kial mi okupiĝas pri esperanto? Por kio mi uzas ĉi tiun lin-gvon? Ne nur la lingvo gravas, ankaŭ la spirito tre gravas. Ĉu uzante esperanton mi lernas samtempe trakti la aliajn samideanojn kiel miajn fratojn kaj fratinojn?

Bedaŭrinde, la legantaro de Frateco ŝrumpas. Okazis multaj ŝanĝoj, multaj legantoj mortis, aliaj pro diversaj mo-tivoj rezignis pri la abono al „Frateco”. Unuj legantoj alte taksis ĉi bultenon, aliaj subtaksis ĝin aŭ kritikis…Estis mal-facile kontentigi ĉiujn. Tamen komparante la unuajn nume-rojn de „Frateco” kun la lastaj estas videbla granda evoluo kaj matureco. Ni volis esti tiu ‘guto malgranda’, kiu kon-stante frapante, traboras la monton granitan de homa ego-ismo ne per forto de bato, sed per la ofta falado, per sen-ĉesa rememorigado pri la Dia Amo, kiu por ni homoj nas-kiĝis surtere, vivis kaj mortis surkruce, sed poste resurek-tis kaj restis kun ni en la sakramentoj. Al ĉiuj Legantoj, bo-nan legadon deziras la redaktoro p.Stanisław Płachta OFM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony