Antaŭvorto
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Pro miaj sanproblemoj mi decidis fini la eldonadon de FRATECO. Mi ofte pripensis, ĉu ĝi estas ankoraŭ bezo-nata kaj legata? Tamen kelkaj reagoj de legantoj donis al mi pozitivan respondon kaj tio fortikigis min dum iuj mal-facilaĵoj. „Koran dankon por via multjara, saĝa kaj interesa laboro ĉe la bulteno ‘Frateco’. Ĝiaj saĝaj tekstoj, ofte kura-ĝigis min… ofte helpis min!… Mi kore dankas al vi, por ĉiuj bonaj vortoj” – skribis Janina Rżany el Krakovo.
Bedaŭrinde, kio havas sian komencon, havas ankaŭ sian finon. En mia lasta vorto mi tutkore dankas al ĉiuj legantoj, kiuj ĝisfine legis kaj abonis la bultenon ‘Frateco’. Aparte mi dankas al tiuj kiuj riĉigis ĝin per siaj artikoloj. Domaĝe ke ili estis malmultaj…
La enhavo de ĉi numero estas varia. Ĉiu povas trovi ion interesan kaj gravan por si mem. Do mi instigas al aten-ta kaj fruktodona legado, meditado kaj realigado. Je la fino mi aldonas kelkajn pensojn por primedito:
La konscio, ke ie estas iu kiu vin komprenas,
malgraŭ malproksimo aŭ neesprimeblaj pensoj,
ŝanĝas ĉi tiun teron en la florantan ĝardenon.
Jesuo, malfermu la pordon al Via koro,
por ke ni trovu tie pacon kaj konsolon.
Kore salutas kaj adiaŭas vin la redaktoro
- Stanisław Płachta ofm
Biskupice 47
42-436 PILICA
Mia retpoŝto: stanislawp@ofm.krakow.pl