Numero 127 – vintro 2019

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

Jen en viaj manoj la 127-a numero de Frateco. Kiel kutime aperas en ĝi artikoloj pri amo, kredo kaj vero, kaj ankaŭ folioj el historio de Pollando (La Granda Varsovia Batalo) kaj el E-movado (Vizito ĉe profesoro Mieczysław Sygnarski).

Ĉi nunan antaŭvorton mi utiligas por prezenti kelk-ajn pripensindajn ideojn, aparte la esprimon pli poste.

Mi telefonos pli poste… Mi faros tion pli poste…

Mi ekpensos pli poste… Mi ŝanĝiĝos pli poste… Ni lasas ĉion por pli poste… kvazaŭ pli poste estus pli bone…

Ni memoru ke…

Pli poste kafo estos malvarma… Pli poste prioritato ŝanĝ-iĝas… Pli poste ĉarmo perdiĝas… Pli poste tro frue ŝanĝ-iĝas je tro malfrue… Pli poste fascinado forpasas… Pli poste aferoj ŝanĝiĝas… Infanoj iĝas maturaj… Homoj mal-juniĝas… Pli poste promesojn neniu memoras… Pli poste finiĝos la vivo…!

Sekve ni klopodu bone utiligi la nunan tempon (ho-ron, tagon, monaton), ĉar pli poste povas esti jam tro mal-frue. “Ĉiu veraĵo trapasas tri etapojn. Unue ĝi estas primo-kata aŭ misprezentita. Tiam ĝi eltenas fortan opozicion. Kaj fine ĝi estas konsiderata kiel ĉiama evidentaĵo” (diris Arturo Ŝopenhauer, germana filozofo).

Komparu vin kun neniu. Portu la altlevitan kapon kaj memoru: vi ne estas pli bona nek pli malbona. Vi estas vi mem, kaj tion neniu kapablas trabati.

Ĉiam bonvenaj estas viaj leteroj! Dume agrablan leg-adon kaj meditadon deziras via redaktoro Stanisław Płachta

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony