Numero 125 – somero 2019

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

 

Sankta Johano Paŭlo la Dua memorigis al ni, ke nia plej granda trezoro estas la reala ĉeesto de Kristo en la ka-tolika Eklezio. Li parolis: „La Eklezio portis al Pollando Kriston, nome la ŝlosilon por la kompreno de tiu granda kaj fundamenta realaĵo, kiu estas la homo. Fakte, oni ne povas kompreni la homon ĝisfunde sen Kristo. Aŭ pli bone, la homo ne kapablas kompreni ĝisfunde sin mem sen Kristo. Li ne povas kompreni kiu li estas, nek kia lia fina destino. Li ne povas kompreni ĉion tion sen Kristo. Tial oni ne po-vas ekskluzivi Kriston el la historio de la homo en kiu ajn parto de la terglobo“ (2a de junio 1979).

„La vojo, kiun montras al ni Kristo vivanta en la Eklezio, kondukas al bono, al vero, al eterna vivo. Li estas ja Kristo parolanta, Kristo pardonanta, Kristo sanktiganta. „Ne“ dirita al la Eklezio estus samtempe „ne“ dirita al Kristo“ (4a de junio 1997).

Recepto por la feliĉa vivo surtere kaj la eterna vivo en la ĉielo estas simpla, kaj estas ĝi la daŭro en la sanktiga graco, la persona kontakto kun Jesuo kaj Maria en la ĉiu-taga rozaria preĝo, legado de la Sankta Skribo, Eŭkaristio kaj adorado de la Plejsankta Sakramento.

Al ĉi tiuj vortoj mi aldonas la belan versaĵon de pola poetino Zofia Kamieniecka titolitan: Estu benataj…

Estu benataj tiuj, kiuj semas la bonon,

kiuj ĝojigas la aliajn, portas la konsolon,

agas en la nomo de Kristo Savanto –

por disvastigi la Veron uzas Esperanton!

Agrablan legadon deziras la redaktoro SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony