Numero 124 – printempo 2019
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Estas tia diraĵo, ke „diablo ne dormas sed tentas“. En la unua letero de la apostolo Petro ni legas: „Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, kon-stantaj en la fido“. (1 Pet 5:8-9). Ĉi tiujn vortojn bone kon-firmas la artikolo titolita „Pri la strategio de malbona spi-rito“, kiun mi instigas atente tralegi.
Ankaŭ aliaj artikoloj estas legindaj, precipe „Certeco pri la fakto de resurekto“, „Ne trompiĝu“, „La homa real-igo de sekseco“, „Laboru super via karaktero“, „En la urbo de Premislavo“ kaj ceteraj. Ĉiu povas trovi por si mem ion interesan.Valoras memorigi, ke la plej bona medikamento, kiun neeble superdozi, estas la rideto kaj bonvolemo por la alia homo. Agrablan legadon! Konklude mi prezentas al Vi belan versaĵon de Bogusław Sobol, titolitan:
Al Dio ĉiam fidu
Rapide fluas tempo, forkuras tag’ post tago.
Aŭtuno, vintr’, printempo, viv’ flugas kiel sago.
Al Dio ĉiam fidu, forĵetu ŝtonan koron.
Al homoj ofte ridu dum ludo kaj laboro.
Dumvoje ni ne staru, sed iru al la celo
kaj bonon ĝoje faru. Nin gvidu verda stelo.
(el la volumeto “En ĉiu homo vidu Dion”)
La bela vizaĝo maljuniĝas, la bela korpo ŝanĝiĝas, sed la bona homo ĉiam estos bona! Kore Vin salutas la redaktoro
Stanisław Płachta OFM