Numero 123 – vintro 2018

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

Jen en viaj manoj estas la 123-a numero de Frateco. „Nian bultenon mi volonte legas kun helpo de vortaro, sed ĉiam mi ĝojas pri tio, kion mi ellegas“ – skribis unu legant-ino. Francisko W. el Mielec sciigis min, ke ekde la 18a de septembro 2018 pastro J. Verdulo ekloĝis en la „domo de emeritaj pastroj“ ĉe la strato Pszenna 7, 33-101 Tarnów.

Romualdo S. el Toruń skribis i.a.: „La bulteno ‚Frat-eco‘ estas tre bona sendube kaj estas jam bone konata en Pollando kaj certe ankaŭ aliaj gesamideanoj opinias ĝin tre bezonata en nia enlanda E-movado (…). Ĉiuj artikoloj kaj informoj estas interesaj kaj ni ankaŭ admiras la diligentan samideanon, Stanisław Śmigielski, el Kędzierzyn-Koźle, kies tradukoj tre ofte aperas en la bulteno ‚Frateco‘.“

Mi dankas pro la favoraj leteroj kiuj atestas, ke „bono farita ne estas perdita“ (L.L. Zamenhof). Ne la gran-daj vortoj, sed la etaj agoj ŝanĝas la mondon (MsN). Ĉiam bonvenaj estas viaj leteroj, viaj informoj, kio plej multe al-tiris vian atenton kaj interesis vin en ĉi tiu numero.

Okaze de proksimiĝanta festo de Kristnasko kaj tago de Novjaro bonvolu akcepti la ĉiam aktualajn bondezirojn:

 

Dum feliĉaj momentoj, laŭdu Dion.

Dum malfacilaj momentoj, serĉu Dion.

Dum trankvilaj momentoj, adoru Dion.

Dum doloraj momentoj, fidu Dion.

Dum ĉiu momento, danku Dion.

 

Benatan tutan novan jaron 2019

deziras al vi ĉiuj Stanisław Płachta OFM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony