Numero 122 – aŭtuno 2018
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Antaŭ kelkaj jaroj s-ano sacerdoto Stefan Motyka skribis al mi en la letero: „Ludoviko Zamenhof kaj Janusz Korczak estas la eminentaj ekzemploj por civitanaro, kiel kunvivi (…). Nia pastra devo estas subteni katolikan espe-rantistan movadon: preĝe, age, mone, kiel la ilon de paco kaj ekumenismo. Esperanto estas frateco por la tuta hom-aro – ĝi alportos al homaro pacon!“
Tiuj ĉi vortoj stimulis min por daŭrigi eldonadon de la bulteno FRATECO, spite al multaj diversaj malhelpoj, en la komuna ankoraŭ juna lingvo. Ĉar pensindas la vortoj:
„Viv-juneco estas skulptisto
tutan nian vivon forĝanta,
kvankam kurta ĝia ekzisto –
sed efiko ĉiamdaŭranta”.
Rideto kaj gajeco jen la plej bona interhoma espe-ranto, lingvo al ĉiu komprenebla, rimedo al ĉiu bone far-anta. En la vivo la plej gravaj estas tiuj, kiuj estas ĉe ni sen-profiteme en ĝojo kaj malĝojo.
La eldon-sukceso dependas de mia sanstato kaj de legantoj-kunlaborantoj. Bonvenaj estas viaj informoj, kio vin plej multe interesis kaj kortuŝis en ĉi numero.
Agrablan legadon kaj firman esperon deziras al ĉiuj legantoj kaj kore salutas la redaktoro de Frateco
Stanisław Płachta OFM
- Jagiellońska 2
37-700 PRZEMYŚL
Elektronika poŝto: stanislawp9@o2.pl