Numero 121 – somero 2018
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
La numeron 121 de FRATECO komencas la artikolo „Amo neniam pereas” (1 Kor 13:8.13), ĉar „nun daŭras: la kredo, la espero kaj la amo, tiuj tri, sed la plej grava el ili estas la amo”.
Amo konsistigas la centron de nia vivo. Ni venas en la mondon el amo, ni vivas por ami kaj esti amataj, kaj ni mortas por ekkoni la veran amon de Dio. Celo de nia vivo estas ami kaj esti ĉiam preta ami la aliajn tiel, kiel nur Dio povas instrui al ni tion (Chiara Petrillo).
Ĉiam aktualas do la slogano sur la unua paĝo de ĉiu numero: Per Esperanto al frateco, al amo, al Dio! Helpe de Esperanto ni ĉiuj povas plibonigi la situacion en la mon-do! Sed ni memoru ke: Pli bona mondo komenciĝas en nia propra koro! Amo naskiĝas el boneco kaj mildeco, kaj ne el forto. „Ne venkiĝu per malbono, sed venku malbonon per bono!” (Rom 12:21).
Valoras citi la belajn kaj saĝajn vortojn de iu retum-anto: „Ne eduku infanon tiel, ke ĝi estu riĉa.
Eduku ĝin tiel, ke ĝi estu feliĉa.
Por ke ĝi, kiam maturiĝos, konu la valoron de aĵoj,
kaj ne ilian prezon…”.
*
Ĉiam bonvenaj estas viaj leteroj kun rimarkoj pri ĉi tiu kaj aliaj numeroj de FRATECO.
Agrablan legadon kaj firman esperon deziras al ĉiuj legantoj kaj kore salutas via redaktoro
- Stanisław Płachta OFM