Antaŭvorto
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
„En la mondo estas tiom da mizero. Anstataŭ diskuti, ni klopodu fari ion konkretan” – diris iam patrino Tereza el Kalkuto. „Firme mi kredas, ke tiel genia inventaĵo, Esper-anto, plenumos en estonto sian historian rolon, unue en la katolika eklezio. Dume estas necese, ke ekzistu konstante novaj kaj novaj esperantistoj, parolantaj Esperanton. Se estas volo de Dio, ke ĉiuj estu unu, poste tio certe realiĝos” – skribis p. Jozefo Ksavero Kobza. Nia modesta bulteno en iu grado kontribuas al realigo de ĉi-supra deziro. Ne forĵetu la bultenon FRATECO, sed liveru ĝin al aliaj. Dankon.
Bonvenaj estas viaj leteroj. Agrablan legadon kaj firman esperon en la 2018a jaro deziras kaj kore salutas via redaktoro p. Stanisław Płachta OFM
- Alojzego Kosiby 31, 32-020 Wieliczka
Elektronika poŝto: stanislawp9@o2.pl