Antaŭvorto
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
En viaj manoj estas laŭvica numero 116 de Frateco. En ĝi vi trovos multajn preĝojn, multajn pensojn por mediti kaj plibonigi vian vivon.
La vivo senaktiva, la vivo agrabla, la vivo en babuŝoj estas teda, sengusta, senvalora. Tio ne estas vivado, sed daŭra oscelado. La vivo sen devoj estas malplena kaj dam-pita.
Necesas iom suferi, se vi volas, ke via vivo estu va-lora. Kiu neniam malsanis, tiu ne estimas la sanon. Kiu neniam spertis mizeron, tiu ne kapablas pritaksi riĉecon.
Pentofaro estas kiel salo. Ĝi donas guston al via vivo kaj konservas ĝin. Sur mola vojo oni dronas, sekure oni iras la duran vojon. Pentofaro tute ne estas hipokriteco, sed justeco, ne estas fanatikeco, sed ekvilibrigo, ne estas oldula febleco, sed junula kuraĝo, ne estas komplekso de malsu-pereco, sed sinregado, ne estas sadismo, sed atletiko, ne estas degrado, sed supereco de spirito.
Niajn agojn, ni petas, Dio, subtenu per via helpo kaj akompanu per via favoro, por ke ĉiu nia preĝado kaj farado komenciĝu per Vi kaj en Vi perfektiĝu. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. (Adoru 364)
Haleluja! Ĝoje ni laŭdu Dion! Multajn gracojn de resurektinta Kristo Sinjoro – precipe Dian pacon en koroj, pacon kun Dio kaj kun ĉiuj homoj elkore deziras kaj kore salutas Stanisław Płachta OFM.
„Feliĉan Paskon – en Kristo Resurektinta!”