Antaŭvorto
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Rigardu – kiel la aŭtuna vento disblovas ĉion kio leĝera, nedaŭra kaj kune kun la sekiĝintaj folioj orde kuŝi-gas ie en la ĝardenangulo… de homa malmemoro. Eble tiel estas necese, cetere se ne estus aŭtuno ĉu povus veni prin-tempo?
En la festo de Ĉiuj Sanktuloj – ni ĉiuj povas celebri nian nomtagon. Kiel kutime, okaze de nomtago oni ricevas varmajn bondezirojn, kiuj plejofte tekstas: „Cent jarojn vivu vi, cent jarojn aŭ eĉ pli, bone, sane kaj feliĉe ĉiam kun ni!” „Ni elkore deziras longan vivon al vi!” Iufoje la bon-deziroj povas aperi forme de kanto laŭ melodio „Knabineto arbareton…”:
„Via vivo fluu ĝoje – kiam sanas vi (3)
La rideton survizaĝe – ĉiam vidu ni (3)
Li vivu, li vivu, ĉiam kun ni,
surtere jarcenton – ĉiele pli.
Li vivu, li vivu, ĉiam kun ni,
surtere jarcenton – ĉiele pli.
Ĉar la vivo tre diversa – ofte miras ni (3)
Sed ni devas ĝin akcepti – kian donas Di’ (3)
Li vivu…
Nia tosto al ĉielo – flugu supren for (3)
Ĉar ni volas kanti ĝoje – tage de memor’ (3)
Li vivu…”
Al ĉi tiuj bondeziroj okaze de nomtago / naskiĝtago mi aldonas la aktualan de Johano Paŭlo la Dua:
„Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron!”
Mi esperas al vi bonan legadon. P. Stanisław Płachta