Antaŭvido de vetero
Antaŭvido de vetero
Vetero estas antaŭvidebla surbaze de multaj t.n. lokaj signoj. La aplikataj mallongigoj signifas: bov – bona vetero;
mav – malbona vetero.
- Temperaturo de aero Tage varme, nokte fride – bov
Varmiĝo al vespero – mav
Fride post pluvo – bov
Varme post pluvo – mav
- Premo Leviĝas – bov
Falas – mav
- Humideco Tage malkreskas, nokte kreskas – bov
- Vento Tage forte blovas, al nokto kvietiĝas – bov
Vespere blovas pliforte ol tage – mav
- Koloro de ĉielo Malhelblua – bov
Pala, nebuleca – mav
- Koloro de tagiĝo Orbrila, roza – bov
Ruĝa, purpura – mav
- Nuboj Aperas tage, kumulusaj, vespere
malaperas – bov
Ĉirkaŭ vespero densiĝas – mav
Traŝoviĝas alidirekten ol bluvas
la vento – mav
Alfluas el oriento – bov
- Sunsubiro Suno subiras sen nuboj – bov
Suno ruĝa, purpura – mav
- Steloj Feble flagras, verdeta nuanco – bov
Forte flagras, blua aŭ ruĝa nuanco – mav
- Haloo Granda krono ĉirkaŭ luno – bov
Malgranda krono – mav
- Fumo Suprenflugas vertikale – bov
Sterniĝas tere – mav
- Birdoj Hirundoj flugas alte – bov
Hirundoj flugas malalte – mav
Kokinoj kaj paseroj baniĝas
en sablo – mav
- Maraj signoj Tage vento de maro, nokte de tero – bov
Kumulusaj nuboj super tero – bov
Mevoj flugas super maron – bov
- Montaraj signoj Vespere malaltiĝo de temperaturo
en valoj – bov
Leviĝanta nebulo – mav
Pintoj kovritaj per nebulo – bov
Suno nebuleca – mav
- Diversaj signoj Formikoj kaŝiĝas – mav
Kondukiloj bruegas – mav
Kuloj flugas svarme – bov
Ranoj eliras el akvo – mav
Abeloj matene flugas – bov
Araneo reksas tage – bov