Numero 121 – somero 2018

Antaŭ Krucifikso…

Kiam ni rigardas la Krucifikson faritan de Vit Stvoŝ, kiu estas precipe honorata en la Maria Preĝejo en Krakovo, mal-facile ne esti kortuŝita. Ba! Se en niaj koroj ĉiam flamas la katolika kredo, malfacile ne senti la angoron kunigitan kun la adoro!

Nia Savanto Jesuo Kristo estis alnajlita al Kruco. En la publika opinio tio signifis humiligon, fiaskon kaj malhonoron de Nazaretano… Ĉar la krucumita Kristo estas skandalo por la Judoj, kaj malsaĝo por la paganoj (kp. 1 Kor 1:23).

Sed ni, honorante la krucumitan Savanton, adoras Lian martirigitan korpon, Lian turmentitan per suferado vizaĝon, Liajn fiksrigardantajn al Ĉielo okulojn, Lian vundoplenan kaj falantan je la brusto kapon. Liajn lipojn flustrantajn vortojn de preĝo…

Spektante la Krucifikson en la Maria Preĝejo, ni aŭdas preskaŭ la lastajn vortojn de nia Sinjoro: Estas finite (Joh 19:30), kaj tuj poste la laŭtan ekkrion vekantan timon inter la atestantoj de turmento: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton! (Luk 23:46).

            Malfacile ne konsenti ĉi tie kun la pastro Aŭgusteno Bertha, asertanta, ke tiu ekkrio heroldis la triumfon de Dio: Mi mortas, ĉar tiel mi volas!

Fronte al ĉi tiu sceno, montranta la morton de Dia Filo, oni devas starigi al si la demandon: Kiu estas mi, la simpla mortemulo, rilate al Tiu, kiu estas Senmorta? Kiu estas mi fronte al Tiu, kiu mortis por mi, por min elaĉeti de la eterna morto?

Kiel ekkompreni ĉi tiun misteron? Efektive oni devas akcepti ĝin sen finkompreno, sed kun granda kredo je la Dia amo. Plenplena de suferado Amo, kiu sur la Kruco elservis al ni la eternan vivon.

La Eklezio instruas nin, kiel granda estas la rolo de sufero en nia vivo. Jes, la prezo, kiun Jesuo Kristo pagis, por savi nin, tio estas la kulmino de suferado, kiun neniu povas imagi. Jen kion skribas la granda mariologo, Frato Tomaso de Saint-Laŭrent:  En la momentoj kiam la granda problemo de sufero aperos antaŭ ni, kun dolora neeviteblo, ni imagu la grandan dramon sur Golgoto  (…) La sufero estas granda savanto. Ĝuste tra la sufero Kristo elaĉetis la mondon, ĝuste tra sufero Maria fariĝis granda perantino de ĉiuj gracoj, kiujn elservis ŝia Filo fare de la verŝo de Sia Plejsankta Sango. (…) Iufoje ni blasfemas kontraŭ sufero, ĝia abomena vidaĵo nin teruras, ni panike forkuras de sufero, kvazaŭ tio estus la mistero de morto. Kaj tamen tiu sufero estas la mistero de vivo. (…)

            Kaj plu: Jen la granda leĝo, kiu regas la Teron: la vivo sur la tero havas la sencon nur tra sufero. Ĝuste tra sufero ni eniras en ĉi tiun mondon. Ĝuste en sufero la grandaj artistoj trovas la kreivan inspiron. Ĝuste en la sufero aperas kaj disvolviĝas grandaj verkoj. (…)

Sufero perfektigas en ni la naturajn avantaĝojn, hardas karakterojn, ebligas maturiĝi al inteligenteco, pliigas la kapab-lon de amo, kaj donas al niaj koroj la malavaron, kiu amas ĝis la fina sinofero. (…)

La sufero plejparte pligrandigas en niaj animoj la sanktigan gracon. Kaj – post mallongaj jaroj de la surtera pilgrimado – preparas nin al eterna feliĉo.

Sinjoro Jesuo, donu al ni la pretecon por akcepti suferon laŭ Via volo.

Leonard Przybysz

El: Przymierze z Maryją, n-ro 98 jan/feb 2018 Jaro, paĝoj: 46-47.

 

     Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony