Numero 107 – printempo 2015

Animo de bestoj

Mi naskiĝis en vilaĝo; ĉirkaŭita de diversaj hejmaj bestoj, mi estis forte alkutimiĝinta al ili. Plenkreskinte, mi forlasis vilaĝon, sed la amon al bestoj mi gardas kaj gar-dos por ĉiam.

Por mi estis plezurego karesi ilin kaj laŭeble doni aj-nan nutraĵon, ankaŭ al sendomaj hundoj, katoj. Mi ĝojis, kiam ŝatata besto eĉ nur per rigardo dankas min. Tio estis grava kaŭzo de tio, ke mi iĝis vegetarano kaj uzas nur sen-sangajn nutraĵojn.

La brita verkisto-teologo Duncan Heaster skribas: „Animo kiel aparta organo de korpo (ekz. koro, pulmo, cer-bo) ne ekzistas. La animo estas kuniĝo, komuna agado de ĉiuj organoj en korpo, ke la bestoj ankaŭ havas animon, sed ununura diferenco inter homo kaj besto estas, ke homo mense superas bestojn, ke kio okazas al homoj, tio okazas al bestoj – naskiĝo kaj morto, ke ĉiuj havas egale disvolvi-tan instinkton pri memkonservo kaj memdefendo”.

Malgraŭ ke pli ol duonjarcento mi loĝas for de hejm-bestoj, mi ankoraŭ gardas mian amon al ili kaj al ĉiuj vivaj estuloj.

Iunokte mi sonĝis: „Mi vidis belan buntan ŝafidon, kun ligitaj kvar kruroj, kiu emanis malĝojajn blekojn. Mi proksimiĝis al ĝi, milde rigardis, karesis, intencis kisi ĝin, kiam intuicie mi turniĝis kaj apude mi vidis buĉiston kun ambaŭflanka tranĉilo, pretan buĉi tian simpatian besteton. Mi foriris flanken, kiam mi aŭdis lastajn ŝafidajn ĝem-kriojn. Ĝia bleko ŝajne estis voko S.O.S. (savu de morto) kaj mi ekploregis timigita, timkonfuzita. Mi vekiĝis ege tremanta – vere mi ploris. Mia kuseno estis malseka, viza-ĝo priverŝita per larmoj, kiuj daŭre abunde fluis el miaj okuloj”.

Tiu neforgesebla sonĝo plifortigis mian amon al bes-toj kaj ankoraŭ plifirmigis mian vegeteranan konvinkon por ĉiam.

Neniam mi ekpensus eĉ gustumi viandon de tia mil-da besteto, kiu ĝis lasta minuto de sia vivo ŝajne petegis min pri helpo, indulgo, savo. Tion mi ne povis liveri al ĝi, ĉar tia estas vivo – domaĝe.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony