Numero 121 – somero 2018

„Amo neniam pereas” (1 Kor 13:8)

La vera amo tio estas deziro kaj agado, kies celo estas la bono de alia persono. La plej granda bono por la homo estas la tuta aparteneco al Dio – la ununura fonto de amo. Nur Sinjoro Dio garantias, ke „amo neniam pereas” (1 Kor 13:8).

 

Sinjoro Jesuo klarigis al mistikulino A. Lenĉevska, ke ami homojn „tio ne signifas travivadi statojn de emocia ĝojo pro tio, ke ili kontentigis viajn dezirojn. Ami homojn tio signifas presti al ili bonon, kiu kondukas ilin al ĉielo, sendepende de sentoj kaj emocioj, kiuj aperas en via koro” (Vorto de instruo, 170).

Ĉiu homa persono apartenas al Dio kaj tial havas senfinan dignon kaj valoron. Oni ne povas trakti lin tiel, kiel oni uzas aĵojn. „Ĉio estas al mi permesita, sed ne ĉio estas profitiga. Ĉio estas al mi permesita, sed mi gardas min por ne sub ion submetiĝi. […] La korpo ne estas por malĉasteco; ĝi estas por la Sinjoro, kaj la Sinjoro por la korpo. Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kri-sto? Ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo por fari ilin membroj de malĉastulino? Nepre ne!” (1 Kor 6:12-13.15).

La pekoj de malĉasteco, kaj do kunvivo antaŭ- kaj eksteredzeca, pornografio, agoj samseksemaj kaj ĉiuj aliaj agadoj, kies celo estas elvoko de eksteredzecaj seksaj sen-sacoj, faras teruran suferon al Kristo, ĉar tiuj pekaj prakti-koj mortigas amon, profundigas egoismon kaj fordonas ho-mon sub la regadon de malbonfortoj.

 

La vera amo

La vera amo engaĝas la tutan personon en la sfero spirita, biologia, psika kaj emocia. La pura amo naskas nur bonon, neniam sklavigas, sed portas liberecon.

Tial la homo, kiu regas siajn sentojn kaj sensojn, kiu estas sinjoro de si mem, estas kapabla al amo, alivorte al neprofitema dono el si mem.

Tia homo ne subiĝas avidemon kaj nur post la ge-edza ĵuro komencas la seksan kunvivon, ĉar li konscias, ke nur Jesuo Kristo ĉeestanta en la sakramento de geedziĝo rajtigas al tiu plej intima unuiĝo. Kiam edzo kaj edzino estas en la stato de sanktiga graco, tiam ilia geedza seks-kuniĝo fariĝas la sakramenta signo de la ĉeesto de Kristo, fonto de ilia reciproka sanktigo, partopreno en la vivo kaj amo de la Sankta Triunuo. Sinjoro Dio deziras, ke la seksa kunvivo estu esprimo de la geedza amo kaj servu al trans-donado de vivo. Tial ĝi devus havi lokon nur en la sakra-menta ligo de edzeco.

Preparante sin al geedziĝo, la knabinoj devus me-mori, ke ilia bezono pri proksimeco kaj amemo estas ofte erare reprenata de knaboj kiel invito al kunvivo. En tiaj situacioj la knabo devus konduti kiel kavaliro, kiu defendas amatan knabinon unue antaŭ sia egoismo, kaj ankaŭ antaŭ egoismo de aliaj personoj.

La sekseco ĉirkaŭprenas la tutan personon, kaj do la homan animon kaj korpon. Oni devas finlerni per la racio kaj volo kontroli sian seksimpulson, subordigante ĝin al moralaj normoj, kaj do al postuloj, kiujn starigas la amo. Tiucele necesa estas la ĉiutaga asketado.

Mistikulino A. Lenĉevska notis tiajn vortojn de Sin-joro Jesuo: „Por esti saĝa homo, oni devas vivi en asket-ado. La saĝeco estas super boneco, ĉar la saĝa homo ĉiam elektos bonon kaj tion, kio kondukas al la plejalta Bono – al Amo. Ĉar Mi faris homon mia filo, Mi ne volas trakti lin kiel sklavon aŭ objekton. Mi faris lin mia partnero en amo kaj do tute libera en farado de elekto. La amo devas esti dono tute libervola. Ĉar en mala okazo ne estas amo. Tial la mondo, en kiu Mi lokis homon, kreas idealajn kondiĉojn de elekto por ĉiu kaj en ĉiu etapo de lia evoluo. La peko estas eraro en elekto, kiu plejofte kaŭzita estas per mal-saĝo. Sed estas ankaŭ kulpo, ĉar la malsaĝo estas kulpa pro neglekto. La malsaĝo kaj neglekto reciproke sin kondiĉas kaj apartigas disde Saĝeco kaj Amo – disde Dio.

La asketado estas bezona, ĉar ĝi kondukas al ĝusta elekto. Al elektado de tio, kio estas la vera valoro. Ĝi ampleksas ĉiujn vivosferojn: – pensojn, sentojn kaj volon – tio signifas ĉiujn fakultojn de animo, – dezirojn de korpo, la tutan vivon de sensaro kaj biologia organismo. Ne estas ĝi turmento de homo, sed elekto de supera bono diktita per amo. La amo postulas agojn, kaj la plenumo de ili plenigas per ĝojo kaj portas pacon. Ne estas elekto sen alternativo. Tial bono kaj malbono, en sfero de kiuj trakuras linio de homa vivo. De vi dependas, sur kiu flanko vi estos” (Vorto de instruo, 118).

Korpureco

 

Oni devas memori, ke la amo de geedzoj ne limiĝas al seksa esprimo. Laŭ statistikoj por 100 horoj da geedza vivo falas nur 1 horo da seksa kunvivo. Sekve dum 99 horoj la geedzoj devus montri al si reciprokan amon en maniero eksterseksa. Kaj al tia travivado de amo estas ka-pablaj nur homoj de pura koro. Kaj la korpureco esprim-iĝas en pensoj, vortoj kaj agoj.

La seksa ĉasteco antaŭ geedziĝo estas ne nur manko de seksa kunvivo, sed ankaŭ la tuta sindeteno de ĉiaj seksaj agadoj, kaj do de masturbado, spekto de pornografio kaj de ĉiaj kondutoj liverantaj pertuŝajn stimulojn, kiuj elvokas seksan plezuron. Nur la homo, kiu estas en la stato de sank-tiga graco, scipovas ami, ĉar iu tia havas la puran koron, tute fordonitan al Dio.

Ekdeziru do fariĝi homo de pura koro. Eklaboru pri via karaktero, lernu memkontrolon, ne subiĝante kapricojn. Ligu ĉiutagan personan kontakton kun Kristo kaj kun Di-patrino en preĝado kaj en la sakramentoj de pentofaro kaj Eŭkaristio. Ne intermiksu avidecon kaj sentojn kun amo. Evitu pornografion, ne subiĝu la propagandon de seksa libero. Prudente profitu el amaskomunikiloj. Alprenu al vi amikojn, kiuj en sia vivo direktiĝas per la kristanaj valoroj, konservu modestecon en vestoj kaj konduto.

Netaksebla helpo en via maturiĝado al amo estas la komunumo de Movado de Puraj Koroj, al kiu invitas vin Sinjoro Jesuo.

 

Movado de Puraj Koroj

 

Jesuo deziras en ĉiu el ni formi la puran koron, ĉar nur tiam ni scipovos ami. La lertecon regi sin mem, siajn sentojn, la tutan sferon ligitan kun erotismo kaj sekseco oni akiras per peza, ĉiutaga laboro pri si mem en unuiĝo kun Jesuo. Sinjoro Jesuo parolas: Sen Mi vi nenion povas fari (Joh 15:5), kaj invitas vin, ke vi ĉiutage tute konfidu al Li vin mem, ke Li povu vin kuraci, liberigi vin de ĉiaj pekoj kaj igi kapabla al amo. La maturiĝado al amo, ali-vorte ekiro la plej rektan vojon al ĉielo, estas via plej grava tasko de vivo. Tial Sinjoro Jesuo invitas vin al komunumo de Movado de Puraj Koroj.

Kiu povas eniri la Movadon de Puraj Koroj? Ĉiu, kiu deziras ĉiutage fordoni al Jesuo sian koron, por ke Li povu ĝin kuraci, liberigi de egoismo, de ĉia peko kaj plen-igi ĝin per la donaco de pura amo.

Kiaj estas la postuloj? La sincera preteco plenumi ĉiujn sindevigojn entenitajn en la Preĝo de konfido de MPK.

         Kiam kaj kiel eblas aliĝi al la Movado de Puraj Koroj? En ĉiu momento! Plejunue iru por pekkonfesi, kaj kiam vi akceptos Jesuon en la komunio, fordonu al Li vin mem por Lia ekskluziva proprieto, recitante la Preĝon de konfido de MPK.

Sciigu nian redakcion pri via aliĝo al MPK, por ke ni povu enskribi vin en Libro de puraj koroj kaj sendi al vi specialan benon. Memoru pri la ĉiutaga recitado de la Preĝo de konfido de MPK kaj pri tio, ke „Miłujcie się!” [amu unu la alian] estas revuo formanta la membrojn de MPK en la tuta mondo (ni eldonas ĝin en 23 lingvaj versioj). Pro tio legu ĝin regule kaj sentu vin respondeca por la evangelizado de via medio per preĝo, ekzemplo de via vivo kaj pere de „Miłujcie się!”. Dividu vian ateston de kredo kun aliaj legantoj en nia revuo, registrante kaj sen-dante ĝin al nia redakcio. En la redakcio ĉiutage ni preĝas por ĉiuj membroj de MPK per la rozario kaj per la Kroneto al Dia mizerikordo. Por la ĉiutaga peno de maturiĝado al amo elkore mi vin benas.

 

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr

(El: „Miłujcie się!” n-ro 1/2018, p. 61; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony