Numero 121 – somero 2018

Amo havas unu nomon

La nuntempa homo, kiu identigis feliĉon kun akirado de materiaj bonaĵoj kaj konsumado ilin, perdiĝis komplete en si mem. La nuntempa stilo de vivo ne kreas konvenajn kondiĉojn por diskreteco kaj flegado de intimaj travivaĵoj, kaj malgraŭ tio la hodiaŭa homo sentas sin ĉiam pli solecigita. Ni frotiĝas kontraŭ ni reciproke, ni tretas al ni kalkanojn kaj malpurigas vestojn, sed ne kontaktiĝas kun ni. La homo ne rimarkas la homon.

Ni elkonstruis la mondon gigantan kaj nehoman, en kiu devaluiĝis multaj valoroj. La homo, kiu estis enigita en la ritmon: produktado-konsumado, fuĝas antaŭ si mem en alko-holon, narkomanion, seksumon. Ĉu ne estas alia maniero supervenki la solecon?

*

‘Ne ĝojigas min mia juneco. La plej bela vivperiodo perdas sian signifon, kiam mi estas sola inter homamaso, kiu min ĉirkaŭas, premas kaj ignoras. En mia koro pligrandiĝas malĝojo, mi enferm-iĝas kun miaj problemoj, mi ne kapablas ligi kontakton kun aliaj. Ĉu tio estas nur mia kulpo?’

*

‘Mi kredis je amo, mi fidis al homoj kaj ĉiam kalkulis je ilia bona volo. Hodiaŭ tio apartenas jam al pasinteco. La ekdubo venis en la momento, kiam mi ekstaris ĉe la lito de pliaĝa viro, kiun oni lasis je favoraĵo de la sorto. Li havis malantaŭ si la longan vivon, vivon plenan de sufero, de rezignoj kaj oferoj por aliaj. Ĉi tiuj ‘aliaj’, kiuj kreskis sur la peno de lia vivo, forgesis pri li en la momento, kiam finiĝis la eblecoj de prenado. Ĉu en tio konsistas la interhomaj rila-toj?’

*

‘Mi ne devis fari tiun decidon, sed mi havis jam sufiĉe da soleco kaj kontinuaj lamentoj de mia patrino, kiu ne kapablis ligi kun mi dialogon. La decidon mi alprenis post longa pripenso. Mi kon-scias tion, ke eksplodos granda skandalo en la familio, ke la homoj montrados min per fingroj, ke plej verŝajne la patrino forpelos min el la hejmo. Mi ne alprenas tion al la koro. Mi havas nur unu deziron: mi volas tute sindediĉi al tiu infano, kiu post tri monatoj venos en la mondon. Ĉu vi, pastro, povas min ekkompreni?’

*

La homo el naturo estas soleca estaĵo: naskiĝas mem kaj mortas mem. En la plej intima tavolo de sia esto, la ‘homo-pilgrimulo’ estas ĉiam sola, sola en sia historio kaj sia sorto, sola en sia kulpo kaj malvenko. La soleco, kiu estas nia ‘kamaradino dumvoje al eterno’, ne povas esti lokita sur la podion de idealo kaj idolo, kiel anoncas iuj nuntempaj pesim-istoj, kies ĉefa reprezentanto iĝis Johano Paŭlo Sartro (Sartre). La soleco naskas egoismon, ĉar la homo fikse rigardanta sin mem ne rimarkas la bezonojn de aliaj homoj. Necesas tamen atentigi, ke por eviti solecon ne sufiĉas enmiksiĝi en la anoni-man homamason, transpreni ties konduton kaj perdiĝi en griza amaso.

La homo el naturo estas direktita al aliaj. La ekligo de spirita kontakto kun ‘vi’ ebligas la realigon de dialoga dimensio de homa persono, supervenkas la senton de izoleco, ebligas finrealigi sin mem. Ĉiu malfermiĝo al aliaj estas esprimo de amo. La amo, kiu estas ago de homa persono, dependas de volo. En ĝi la homo esprimas sin mem. Ne mirage do, ke la amo dependas de la persona matureco.

Ni estas kreitaj el amo kaj al amo. Sen ĝi la homa vivo havas nenian sencon. La amo estas baza bezono dormetanta en ĉiu homa estaĵo. Necesas tamen akcenti, ke la amo ne estas problemo de ‘objekto’, sed antaŭ ĉio problemo de kapablo por amado. Ĝi esprimiĝas en la sinteno fronte al mondo, fronte al vivo kaj fronte al aliaj: oni devas ekzisti, por sin fordoni.

La amo estas unika ĝusta formo de rilatiĝo de persono al persono. Ĉiu aŭtenta kontakto kun ‘vi’ povas esti ligita sole sur la ebenaĵo de amo. La homa persono neniam povas esti objekto de interŝanĝo, rimedo al realigado de personaj celoj, fonto de plezuro. Estas diversaj formoj por realigado de amo, tamen ĉiu el ili posedas certajn konstantajn elementojn: ekkonon, estimon, zorgon, respondecon. Ĉiu formo de amo esprimiĝas laŭ “sia” maniero.

Ekligo de kontakto kun ‘vi’ sur la ebenaĵo de amo, tio signifas sindediĉi por aliaj, doni al ili ion el si, esti por aliaj. Egoismo limiĝas al la postulo ‘vi por mi’, sed amo esprimiĝas en ‘mi por vi’. La okupo de tiuspeca sinteno fronte al ‘vi’ estas malebla, se oni subtaksas la esceptan dignon, per kiu Dio pri-donacis la homon. Kaj ĉi tie ni stariĝas fronte al iuspeca para-dokso: homo gajnas tiam, kiam li ĉion fordonas al aliaj. Tiu-sence ni povas diri, ke la amo havas unu nomon: raviteco pri la dua homo kaj volo feliĉigi lin.

La amo, estiel sinteno fronte al ‘vi’, estas alvoko, je kiu oni respondas per tuta sia vivo. Ĉiam kaj ĉiun homon necesas respekti, helpi lin en lia interna disvolviĝo, doni al li ion el si. Ne tiu estas riĉa, kiu posedas, sed tiu kiu multon donas. Sur la persona ebenaĵo la plej granda donaco estas fordono sin mem.

La fundamenta formo de amo estas la sinteno fronte al aliaj, kiun oni nomas ‘frata amo’, ‘altruisma amo’ aŭ ankaŭ ‘amo al proksimulo’. La amo al proksimulo baziĝas sur la fakto, ke ni ĉiuj posedas la saman homan naturon, ke ni bezonas nin reciproke, ke ni kapablas esti ravitaj de la homeco de subigitaj al ni. En ĉi tiu amo estas entenata la finkompreno al aliaj, la estimo fronte al aliaj, la zorgo pri aliaj. Tiu ĉi amo ekskludas ekskluzivecon kaj esprimas la bezonon pri homa solidareco. Ĝi troviĝas ĉe la bazo de dialogo kun socio.

La ekligo de dialogo kun socio ne kapablas kompletigi la homecon en ties plej intima ‘mi’. Pro la signo per sekseco tiu kompletigo okazas sole inter du personoj de mala sekso, kiuj kapablas fordoni sin al si reciproke ĝis la ekstremaj limoj, tie kie estiĝas nova vivo. Ĉi-kaze la amo al proksimulo gajnas unikan siaspecan profundon kaj transformiĝas en la fianĉ(in)a amo, kiu kuŝas ĉe la bazo de geedzeco. La karakteriza esprimo de tiu amo estas komenco de la seksa kunvivado. La seks-kuniĝo, en kiu servas la tuta sin fordono, estas ne nur ordinara korpa klarigo de amo ĝenerale, sed ĝi realigas amon en ĝia komplikita realeco. La korpa ligo estas ‘garantio’ de la spirita unueco. Viro kaj virino esprimas per tiu gesto la deziron de unueco, de komuna vivo kaj reciproka konfido. En ĉi tiu ago realiĝas la espero pri amo.

Universale oni opinias, ke la amo atingas sian zeniton en la amo de patrino al infano. La patrina amo estas senkompensa, senkondiĉa, totala. La infano estas amata de sia patrino nur tial, ke ĝi estas ŝia infano. La nematura amo diras: mi amas vin, ĉar vin mi bezonas, la patrina amo esprimiĝas: mi bezonas vin, ĉar vin mi amas. La patrinan amon neniel oni povas akiri: ĝi estas aŭ ne estas. Se ekmankos la patrina amo, tiam la vivo perdas sian koloron.

Rimarku, ke inter patrino kaj infano estas nenia komuna ebenaĵo: infano estas tute dependigita de patrino. Ĝi nur prenas, ŝi kontraŭe ekskluzive donas. Ne infano amas patrinon, sed ŝi amas infanon. Ŝia amo estas senkompensa donaco. Ni estas pridonacitaj per amo, antaŭ ol ni ekkonscios ĝian esencon. La problemo de homa ekzisto venigas sin al amo, kiu troviĝas ĉe la bazo de ĉiuj aferoj.

La homo realigas sin mem en la kontaktoj kun aliaj homoj. Ĉiu el ni estas kreita por eklogi la dialogon kun Dio. La amo naskiĝas el la bezono por supervenki izoladon kaj alkon-duki al unueco kun ‘vi’. Laŭnature, estiel estaĵoj limigitaj en siaj eblecoj, ni estas agorditaj al la kontakto kun la Dia „Vi”. Sole en Dio ni povas trovi la plenecon. Ankaŭ pro tiu kaŭzo ĉiuj renkontoj, dialogoj kaj kontaktoj kun la homa ‘vi’ devas esti subordigitaj al tiu principa renkonto, kiu okazas inter Dio kaj homo. Tiu renkonto savas la homon.

La amo estas dinamika realo kaj dependas de konstanta disvolviĝo. Ne eblas dum la tuta vivo resti sur la sama nivelo de amo, same kiel ne eblas dum la tuta vivo esti infano. La amo devas disvolviĝi, perfektiĝi, maturiĝi, ĉar en mala okazo ĝi estos detruita far la tempo. La homoj diferencas inter si, se temas pri la kapablo al kultivado de sia emocia vivo, kaj ĉiu travivas tian amon en la vivo, kian li kapablas realigi.

Certe vi rimarkis, ke hodiaŭ dominas grandega konfuzo de la nocioj pri amo. Tro ofte oni tion nomas amo, kio estas nur biologia bezono de organismo. Ŝajnas, ke sekvante la ekzem-plon de antikvaj grekoj, necesus fari principan distingon inter la tri nocioj: eros, filia kaj agape.

Eros signifas la erotikan amon, en kiu la precipan rolon ludas la seksa dezirego. La sento inter viro kaj virino naskiĝas rezulte de seksa atrakcio, de korpa beleco aŭ seksallogo. En tiu sento dominas la deziro pri korpa unuiĝo. Eros, kiu estas turno de pli specifa atento al valoro de la homa korpo, donas iluzion de profunda sento fronte al alia persono, tamen oni efektive amas la plezuron, kiun ĝi liveras. La erotika amo, se ne estas reciprokita, transformiĝas kutime en malamon. Okazas eĉ krimoj, kiujn faras enamiĝintoj, ĉar ju pli primitivaj sentoj, des pli forte oni ilin travivas. Tamen tio ne signifas, ke tiuj sentoj estas esprimo de amo.

Filia signifas la spiritan ligon inter du personoj, kiu baziĝas sur komuneco de pensoj, idealoj, deziroj kaj celoj. Tiu ligo, kiu povas okazi inter personoj de sama sekso, postulas neprofitemon, sindediĉon, indulgemon kaj oferojn. Ĉi-kaze oni atentas antaŭ ĉio la spiritajn kvalitojn de partnero. Tiun amon ni povas identigi kun amikeco, kiu estas ligo apogita sur certa spirita komuneco kaj reciproka neprofitema helpo.

Agape estas nocio ekskluzive kristana. Signifas antaŭ ĉio la senkompensan amon de Dio al homo, kies simbolo fariĝis kruco. Agape rilate al homo signifas amon al proksimulo pro lia bono, ĝis la kompleta sindediĉo kaj forofero sin mem.

Certe vi pravigos min, ke la amo inter viro kaj virino ne povas limiĝi al erotika nivelo. La seksa dezirego, kiu ne de-pendas de homa volo, ne estas io malbona en si mem. La seksaj valoroj estas ankaŭ la donaco de Dio, kies elprofito dependas de la homa volo: povas helpi la homon en realigo de si mem kaj povas lin detrui. La korpa atrakcio kaj seksa dezirego, se kontrolataj estas de la volo kaj subordigitaj al la ĉefa celo, konsistigas la elirpunkton en la amo, kiu kunigas viron kaj virinon. Tamen ili devas esti ĉiam subordigitaj al valoro de la homa persono. Necesas tamen akcenti, ke fascino per la korpo de persono de mala sekso estas pli facila, ol fascino per ties spirito. Ne mirige do, ke la ĝusta interrilatiĝo de personoj de mala sekso dependas de la nivelo de ilia interna disvolviĝo.

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 51; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony